目次へ

Krokodili

Dehlia,2009年1月25日の

メッセージ: 11

言語: Esperanto

Dehlia (プロフィールを表示) 2009年1月25日 9:24:55

Kio estas la diferenco inter krokodili kaj aligatori?

sergejm (プロフィールを表示) 2009年1月25日 10:40:03

Krokodili estas paroli en sia lingvo inter esperantistoj, aligatori estas paroli en alia lingvo (por ekzample en angla, esper-ant-e, ke esperantisto kun kiu oni parolas, ankaŭ scias anglan).

Dehlia (プロフィールを表示) 2009年1月25日 11:39:49

Dankon! Mi vidis ke multaj personoj aligatoras
en la tujmesaĝilo.

Meditemo (プロフィールを表示) 2009年1月27日 15:15:34

sergejm:Krokodili estas paroli en sia lingvo inter esperantistoj, aligatori estas paroli en alia lingvo (por ekzample en angla, esper-ant-e, ke esperantisto kun kiu oni parolas, ankaŭ scias anglan).
Ne! Laŭ biologia klasifikado aligatoroj estas familio en ordo krokdilojn.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aligatoro
http://eo.wikipedia.org/wiki/Krokodilo

sergejm (プロフィールを表示) 2009年1月28日 6:16:57

Meditemo:
Ne! Laŭ biologia klasifikado aligatoroj estas familio en ordo krokdilojn.
Temas ne pri bestoj krokodilo kaj aligatoro, sed pri verboj krokodili kaj aligatori.
Mi iom eraris, sed mia respondo miksaĵo de la du variantoj:
Vikipedio:
Unu varianto: (plej kutima)
krokodili - uzo de gepatra lingvo de ambaŭ interparolantoj (do inter samlingvanoj). Ekz. rumano kun rumano en la rumana.
aligatori - uzo de lingvo, kiu estas gepatra de unu, sed ne gepatra de la alia. Ekz. rumano kun ruso en la rusa. Ali-gatori, ĉar oni parolas la lingvon de la ali-ulo.
kajmani - uzo de lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la du interparolantoj. Ekz. rumano kun ruso en la angla. Kaj-mani, ĉar kaj unu kaj la alia parolas fremdan lingvon.

Alia varianto (ŝajne malpli konata):
krokodili - kiam oni parolas sian denaskan lingvon kiam Esperanto pli taŭgas.
aligatori - kiam oni parolas lingvon kiu ne estas sia denaska lingvo kaj ne Esperanton.
kajmani - kiam oni parolas lingvon kiun neniu en la rondo povas kompreni.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Krokodili

Meditemo (プロフィールを表示) 2009年1月28日 8:32:46

Oh, pardonu! Mi ne analizis tuj. Dankon por informo.

dobri (プロフィールを表示) 2009年1月28日 20:51:55

Vi forgesis aldoni pluan eblecon: Gaviali (paroli Esperante en neesperantista medio). Ĉi tiun eblecon mi jam multfoje spertis kaj ekkonis, ke ĝi estas vere interesa. La surprizitaj vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj!

Rogir (プロフィールを表示) 2009年1月29日 10:49:45

Kaj kajmani: paroli alian planlingvon en esperantista medio. Ekzemple, uzi Idon en UK.

Azulreal (プロフィールを表示) 2009年1月29日 11:36:12

Ho ve! Kia bestoĝardeno! hehe lango.gif

Kembali44 (プロフィールを表示) 2009年1月29日 13:07:55

Koramikoj,

En la lando de aliaj bestoj: kanguruoj, La Austalia klubu de Esperantistoj "La Suda Kruco" akseptis ke je ĉiuj konversatioj estas permesata la uzu kaj de angla kaj la Esperanto.
Pri mi estas granda salto antaŭen!

Salutojn,

Hans, Indonesio

先頭にもどる