Mesaĝoj: 122
Lingvo: Esperanto
Espi (Montri la profilon) 2009-marto-14 17:15:36
KoLonJaNo:Mi supozas, ke Finland estas la sveda nomo.Saluton Kolonjano,
Ĉu do tiel:
Suomio -- suomianoj -- la suomia [lingvo]
aŭ eble tiel ĉi:
Suomio (= Suomujo) -- suomoj -- la suoma [lingvo]
?
Kolonjano
mi advokatas sekvan dedukton:
La ano de ĉefgento estas la suomo.
Li loĝas en Suomio / Suomujo.
Li parolas la suoman.
Mi ne estas vera amiko de la termino "Finnlando".
Amike
Klaus-Peter
Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-14 19:58:24
Espi (Montri la profilon) 2009-marto-14 21:50:07
Rogir:Mi pli ŝatas Suomi-o, kaj Suomi-ano kaj Suomia.Saluton Rogir,
la landnomo estas Suom|i|o aŭ Suom|uj|o, kie loĝas suom|o|j (ne: suomianoj) parolantaj la suom|a|n (ne: suomian) lingvon.
La vortradiko estas "suom-" (ne: suomi-)!
Mi lernis, ke majuskle oni skribas nur proprajn nomojn, landnomojn k.t.p., sed bedaŭrinde ekzistas diferenca uzado.
(Do: suomo - Suomio aŭ Suomujo - suoma).
Amike
Klaus-Peter
KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-15 00:08:59
Espi:mi advokatas sekvan dedukton:Mi ne estas advokato, sed subtenas tiun interpreton.
La ano de ĉefgento estas la suomo.
Li loĝas en Suomio / Suomujo.
Li parolas la suoman.
Kiel ujismano mi preferas la unusencan formon Suomujo al Suomio.
Mi ne estas vera amiko de la termino "Finnlando".Nek mi.
Sed fakte mi reagis al fine aperinta mesaĝo de indiĝena lernu-ano: Tumppi1991.
Kaj mi ja volis (kaj ankoraŭ volas) scii, kiel li analizas la vorton Suomio.
Estus bone, se pliaj suomoj komentus pri la afero.
Kolonjano
Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-15 00:29:20
Sed ankoraŭ neniu Finno/Suomiano/?? mem respondis.
Espi (Montri la profilon) 2009-marto-15 16:58:41
Rogir:Ne forgesu ke -i- estas nefundamenta sufikso, do fakte 'Suomio' estus nefundamenta vorto, eĉ se Suomoj nomas la landon tiel. Tial mi pli ŝatas ke Suomi- estas la radiko, por la lando.Saluton Rogir,
Sed ankoraŭ neniu Finno/Suomiano/?? mem respondis.
ĉu -i- estas nefundamenta, mi ne certas.
Ĉu vi konas tiun ĉi retpaĝon aŭ tiun ĉi aŭ tiun ĉi?
Amike
Klaus-Peter
russ (Montri la profilon) 2009-marto-15 20:15:34
Espi:ĉu -i- estas nefundamenta, mi ne certas.Mi forte rekomendas legi la libron "Rusoj loĝas en Rusujo" de Anna Löwenstein. La -i-pseŭdosufikso kaŭzas diversajn problemojn, estas la sola "sufikso" sen konsonanto kaj ne uzebla memstare ("dometo: estas "eta domo", sed Germanio ne estas "ia germano"), kaj havas interesan historion de mensoga/trompa enkonduko en la lingvon.
Miland (Montri la profilon) 2009-marto-15 21:58:34
Pri la debato inter ujo kaj io - mi preferas io, kiun uzas la UEA retpaĝaro (kiu uzas Finnlando, parenteze) - sed la afero ne tiel gravas al mi. Se aliaj preferas ujo, ili uzu ĝin.
darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-16 13:24:16
Miland (Montri la profilon) 2009-marto-16 19:23:53
darkweasel:se oni legas aŭ aŭdas "Aŭstrio" kaj "Aŭstralio", ne ekzistas logika kialo, ke oni diras "Aŭstro", sed ne "Aŭstralo", sed "Aŭstraliano"..Landoj kiuj pasintece nomiĝis kun ujo estas en Eŭropo, kaj la aliaj ekstere. Tiu principo aplikeblas al la plimulto de kazoj.