לתוכן העניינים

Finnlando

של Iĉo, 1 בפברואר 2009

הודעות: 122

שפה: Esperanto

Espi (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2009, 17:15:36

KoLonJaNo:Mi supozas, ke Finland estas la sveda nomo.

Ĉu do tiel:

Suomio -- suomianoj -- la suomia [lingvo]

aŭ eble tiel ĉi:

Suomio (= Suomujo) -- suomoj -- la suoma [lingvo]

?

Kolonjano
Saluton Kolonjano,

mi advokatas sekvan dedukton:

La ano de ĉefgento estas la suomo.
Li loĝas en Suomio / Suomujo.
Li parolas la suoman.

Mi ne estas vera amiko de la termino "Finnlando".

Amike
Klaus-Peter

Rogir (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2009, 19:58:24

Mi pli ŝatas Suomi-o, kaj Suomi-ano kaj Suomia.

Espi (הצגת פרופיל) 14 במרץ 2009, 21:50:07

Rogir:Mi pli ŝatas Suomi-o, kaj Suomi-ano kaj Suomia.
Saluton Rogir,

la landnomo estas Suom|i|o aŭ Suom|uj|o, kie loĝas suom|o|j (ne: suomianoj) parolantaj la suom|a|n (ne: suomian) lingvon.
La vortradiko estas "suom-" (ne: suomi-)!
Mi lernis, ke majuskle oni skribas nur proprajn nomojn, landnomojn k.t.p., sed bedaŭrinde ekzistas diferenca uzado.
(Do: suomo - Suomio aŭ Suomujo - suoma).

Amike
Klaus-Peter

KoLonJaNo (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 00:08:59

Saluton!

Espi:mi advokatas sekvan dedukton:

La ano de ĉefgento estas la suomo.
Li loĝas en Suomio / Suomujo.
Li parolas la suoman.
Mi ne estas advokato, sed subtenas tiun interpreton. rideto.gif

Kiel ujismano mi preferas la unusencan formon Suomujo al Suomio.
Mi ne estas vera amiko de la termino "Finnlando".
Nek mi.

Sed fakte mi reagis al fine aperinta mesaĝo de indiĝena lernu-ano: Tumppi1991.

Kaj mi ja volis (kaj ankoraŭ volas) scii, kiel li analizas la vorton Suomio.

Estus bone, se pliaj suomoj komentus pri la afero.

Kolonjano

Rogir (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 00:29:20

Ne forgesu ke -i- estas nefundamenta sufikso, do fakte 'Suomio' estus nefundamenta vorto, eĉ se Suomoj nomas la landon tiel. Tial mi pli ŝatas ke Suomi- estas la radiko, por la lando.

Sed ankoraŭ neniu Finno/Suomiano/?? mem respondis.

Espi (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 16:58:41

Rogir:Ne forgesu ke -i- estas nefundamenta sufikso, do fakte 'Suomio' estus nefundamenta vorto, eĉ se Suomoj nomas la landon tiel. Tial mi pli ŝatas ke Suomi- estas la radiko, por la lando.

Sed ankoraŭ neniu Finno/Suomiano/?? mem respondis.
Saluton Rogir,

ĉu -i- estas nefundamenta, mi ne certas.
Ĉu vi konas tiun ĉi retpaĝontiun ĉitiun ĉi?

Amike
Klaus-Peter

russ (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 20:15:34

Espi:ĉu -i- estas nefundamenta, mi ne certas.
Mi forte rekomendas legi la libron "Rusoj loĝas en Rusujo" de Anna Löwenstein. La -i-pseŭdosufikso kaŭzas diversajn problemojn, estas la sola "sufikso" sen konsonanto kaj ne uzebla memstare ("dometo: estas "eta domo", sed Germanio ne estas "ia germano"), kaj havas interesan historion de mensoga/trompa enkonduko en la lingvon.

Miland (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2009, 21:58:34

Laŭ PIV 2005, la nomo de la lando estas aŭ SuomioFinnlando, kaj la loĝanto nomiĝas respektive suomoFinno.

Pri la debato inter ujo kaj io - mi preferas io, kiun uzas la UEA retpaĝaro (kiu uzas Finnlando, parenteze) - sed la afero ne tiel gravas al mi. Se aliaj preferas ujo, ili uzu ĝin.

darkweasel (הצגת פרופיל) 16 במרץ 2009, 13:24:16

La plej grava problemo de -i- estas, ke, se oni legas aŭ aŭdas "Aŭstrio" kaj "Aŭstralio", ne ekzistas logika kialo, ke oni diras "Aŭstro", sed ne "Aŭstralo", sed "Aŭstraliano". Se oni ĉiam uzas -uj-, reklariĝas: en "Aŭstrujo" loĝas "Aŭstroj", sed en "Aŭstralio" loĝas "Aŭstralianoj". Tial, -i- malfaciligas la lernado de landnomoj.

Miland (הצגת פרופיל) 16 במרץ 2009, 19:23:53

darkweasel:se oni legas aŭ aŭdas "Aŭstrio" kaj "Aŭstralio", ne ekzistas logika kialo, ke oni diras "Aŭstro", sed ne "Aŭstralo", sed "Aŭstraliano"..
Landoj kiuj pasintece nomiĝis kun ujo estas en Eŭropo, kaj la aliaj ekstere. Tiu principo aplikeblas al la plimulto de kazoj.

לראש הדף