შინაარსის ნახვა

Uzo de "devi"?

jchthys-ისა და 3 თებერვალი, 2009-ის მიერ

შეტყობინებები: 3

ენა: Esperanto

jchthys (მომხმარებლის პროფილი) 3 თებერვალი, 2009 22:46:18

Kiu estas pli bona: devas vidiĝi aŭ vidiĝendas? Estas la sufikso -enda ofta?

KoLonJaNo (მომხმარებლის პროფილი) 4 თებერვალი, 2009 01:39:18

Saluton!

jchthys:Kiu estas pli bona: devas vidiĝi aŭ vidiĝendas?
Mi ne konas la kuntekston, sed mi preferus:

Oni devas vidi [lin|ŝin|ĝin|ilin|...].

aŭ

[Li|Ŝi|Ĝi|Ili] estas videnda[j].

Krom vidi eble ankaŭ taŭgus rigardi aŭ spekti.

Ĉiukaze oni povas uzi -end nur ĉe transitivaj verboj.

Kaj vidiĝi ne estas tia.
Estas la sufikso -enda ofta?
Legu pri -end ĉi tie.

Kolonjano

jchthys (მომხმარებლის პროფილი) 4 თებერვალი, 2009 01:48:57

Mi intencis videnda.
Vidanta la paĝon, kiu vi menciis, mi komprenas, ke "devas fariĝi" estas pli bona.
Dankon.

ზემოთ დაბრუნება