前往目錄

Ĉu "futbalo" aŭ "piedpilkado"?

貼文者: Andreo Jankovskij, 2009年2月6日

訊息: 14

語言: Esperanto

Ironchef (顯示個人資料) 2009年2月9日下午10:11:35

La oficiala nomo de la sporto estas "Asocia Futbalo" (Association Football, angle). La vorto "Soccer" devenis el la vorto "Association" por diferencigi ĝin de la usona sporto.

Esperanto estas pri komprenado. Se ĉiuj komprenas, kie estas la problemo por uzante ambaŭ vortojn, se oni volas?

sinjoro (顯示個人資料) 2009年2月19日上午9:28:10

Ambaŭ vortoj same taŭgas, sed mi pli ŝatas piedpilkon, kiel retpilko, korbopilko kaj similaj. Ili estas facile analizeblaj kaj el ĝi oni povas krei multajn vortojn kiuj rilatas al tiuj ĉi sportoj.

erikano (顯示個人資料) 2009年2月23日上午12:06:32

Rogir:Mi iam aŭdis ke piedpilko signifis iu ajn ludo oni ludis kun pilko per piedoj, kaj futbalo signifas la piedpilko kiun FIFA organizas. Do usonoj ludas usonan piedpilkon (aŭ malfutbalon).
Tre bone rido.gif !!

Mi voĉdonas por la propono de Rogir !

(pardonu nin, usonanoj samideanoj, sed la FIFA-Futbalo estas la sola europa kultura aĵo kiu estas ege pli granda kaj disvastigita, ol amerikanaj kulturaj aĵojn ! Do "FUTBALO" DEVU resti EUROPA FUTBALO rido.gif =!!)

Amike.

Sxak (顯示個人資料) 2009年4月15日下午1:21:15

Antaŭ paro da jaroj ankaŭ mi preferis uzi la forton piedpilko ĉi tie. Nun mi plene ŝanĝis mian opinion pro la du kialoj:
1. Rimarku, ke futbalo ne estas pilko. Futbalo estas ludo! Do la vorto piedpilko estas simple nelogika paŭsaĵo el la angla (ankaŭ el al germana, eble ankaŭ el iu alia lingvo). Do futbalo estas simple idiomaĵo kaj ne logika kunmetaĵo. Se ĝi estus "piedpilkludo" mi eble konsentus kun tiu vorto.
2. (Ĝuste tiu kialo pensigis min) provu traduki al "Eo sen la radiko futbal" la vortkombinon "futbala pilko". "Piedpilka pilko" estas evidente netaŭga vortkombino. "Pieda pilko" evidente egalas al "piedpilko"

La kialo #2 estas ankaŭ kialo, kial mi akceptas nur la vorton "remio" kaj opinias netaŭgaj ĉiuj aliaj kunmetitaj vortoj por tiu nocio. Mi dume ne vidis aliajn esperantajn kunmetaĵoj por tiu nocio, el kiuj eblis bone fari novajn vortojn por ekz. en ŝakludo "remia pozicio", "remiigi la matĉon", "proponi remion", ktp... Do pli ĝenerale: antaŭ akcepti iun kunmetaĵon oni rigadu kiel ĝi taŭgas por plua vortfarado.

回到上端