Tästä sisältöön

Kiel traduki infinitivaj frazetoj en esperanton...

eikored85 :lta, 12. helmikuuta 2009

Viestejä: 19

Kieli: Esperanto

eikored85 (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2009 4.59.45

Dankon ĉiuj pro viaj respondoj.

Sed mi havas ankoraŭ alian demandon:
henma:
Estus pli bona tio, ke ni iru unue al la bazaro.
Kiu estas la funkcio de "tio" en ĉi tiu situacio? Ĉu la signifo de la frazo estus malsama se oni dirus: "Estus pli bona, ke ni iru unue al la bazaro"?

sergejm (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2009 6.09.46

eikored85:Dankon ĉiuj pro viaj respondoj.

Sed mi havas ankoraŭ alian demandon:
henma:Estus pli bona tio, ke ni iru unue al la bazaro.
Kiu estas la funkcio de "tio" en ĉi tiu situacio? Ĉu la signifo de la frazo estus malsama se oni dirus: "Estus pli bona, ke ni iru unue al la bazaro"?
Vi povas ne uzi "tio"-n en similaj frazoj, se ĝi estas en nominativo aŭ akuzativo:
Estus pli bone, ke ni iru unue al la bazaro.
(tiam a-vorto iĝas e-vorto)
Sed se antaŭ "tio" estas prepozicio, ĝi devas esti uzata:
Kio estus pli bona en tio, ke ni iru unue al la bazaro?

erikano (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2009 12.09.13

Mi eklernis freŝdate, sed mi preferas ĉiam mallongajn kaj simplajn frazojn ....

ĉar Esperanto estas nekredeble sinteza, kiam oni volas paroli rapide.

(Esperanto nekredeble sintezas, voleble !! )

Do, mi ŝatas "pleje" :

1) Ĉinaj tonoj malfacilas, sen kutimo !
(aŭ fine ", por nekutimuloj")

2) Maljunuloj respektindas !

3) Pli bone iros ni unue bazaron !
(aŭ "Pli bone iru ni unue bazaron")

4) Tamen, mi instigas respondi vin, ajn lingve el ĉi tiuj !

Kion vi opinias pri tio ?

horsto (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2009 19.49.42

sergejm:
henma:Estus pli bona tio, ke ni iru unue al la bazaro.
Vi povas ne uzi "tio"-n en similaj frazoj, se ĝi estas en nominativo aŭ akuzativo:
Mi ne komprenas. Kial oni ne povas diri:
Estus pli bona tio
aŭ (samsignife)
Tio estus pli bona
erikano:
Maljunulojn respektindas !
Maljunuloj respektindas !

Maljunuloj estas respektindaj !
erikano:
Pli bone iru ni unue bazaron
iru ne estas transitiva verbo, do ne povas havi okjekton:
Pli bone iru ni unue al bazaro
erikano:
Tamen, mi instigas respondi vin, ajn lingve el ĉi tiuj !
Tio ne estus bone komprenebla. Legu, kion Benjameno (Novico Dektri) skribis.

sergejm (Näytä profiilli) 13. helmikuuta 2009 22.18.55

horsto:
Mi ne komprenas. Kial oni ne povas diri:
Estus pli bona tio
aŭ (samsignife)
Tio estus pli bona
Mi skibis: Vi povas ne uzi "tio"-n.
Se vi preferas, vi povas uzi "tio"-n, ĝi signifas/anstataŭas la frazparton post "ke".

horsto (Näytä profiilli) 14. helmikuuta 2009 11.08.54

sergejm:
horsto:
Mi ne komprenas. Kial oni ne povas diri:
Estus pli bona tio
aŭ (samsignife)
Tio estus pli bona
Mi skibis: Vi povas ne uzi "tio"-n.
Se vi preferas, vi povas uzi "tio"-n, ĝi signifas/anstataŭas la frazparton post "ke".
Pardonu, mi konfuzis "povas ne" kaj "ne povas". Vi eble pli bone estus skribinta "vi ne devas uzi ...".

erikano (Näytä profiilli) 18. helmikuuta 2009 18.37.06

horsto:
iru ne estas transitiva verbo, do ne povas havi okjekton:
Pli bone iru ni unue al bazaro
Ne estas "transitiva" problemo :

La akuzativo, ĉi tie, anstataŭas "al", kaj signifas la "direkton" aŭ "celon" de la ago/akcio.

aliparte, laŭ mi, la "transitiveco (aŭ ne-transitiveco)" ofte ne estas grava en la lingvo (kiam estas ne ambiguo) , kaj mi opinias ke tia lingvo bezonas multe liberecon por la parolantoj..., sed eble mi eraras...

kompense/kontraŭe, mia lasta frazo ("...ajn lingve el ĉi tiuj" ), eble, ne estas sufiĉe komprenebla, ĉar "ajn" kutime ne kunas adverbon...

Amike

sergejm (Näytä profiilli) 19. helmikuuta 2009 6.00.06

erikano:kompense/kontraŭe, mia lasta frazo ("...ajn lingve el ĉi tiuj" ), eble, ne estas sufiĉe komprenebla, ĉar "ajn" kutime ne kunas adverbon...
skribu: "en ajna lingvo", kiu povas esti mallongigita: "ajnlingve" (unu vorto!)

erikano (Näytä profiilli) 20. helmikuuta 2009 8.37.27

sergejm:... "en ajna lingvo", kiu povas esti mallongigita: "ajnlingve" (unu vorto!)
Mi ŝatas tiun "mallongitan" vorton.

Do, eble la plej mallonga (sed klara ?) frazo estus :

4) Tamen, mi instigas vin respondi ajnlingve inter ĉi-tiuj.

(Ĉu ĝi estas klara, tiel ?)

Takaisin ylös