Mesaĝoj: 8
Lingvo: Esperanto
Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-12 14:24:30
Kion vi opinias?
sinjoro (Montri la profilon) 2009-februaro-16 10:01:42
Miland:Angoroj ŝajne aĉetablas ĉi tie. Sed ĉu ĝi estas aĉetinda? Kiel ĝi komparas, pri kvalito, kun Incubus aŭ la pli novaj filmoj de Imagu? Ĝi plaĉis al mi pli ol Incubus, sed eble ne tiom, kiom La Patro.Inter la filmoj, kiujn vi menciis, Angoroj estas la plej bona laŭ mi. En ĝi ludas bonvoĉaj esperantistaj aktoroj kaj majstra Raymond Schwartz, laŭ sufiĉe normala, krimfilma skemo. Certe ne al ĉiu ĝi plaĉos: tro longas la unua parto (desupre vidata Parizo kaj rakonto pri pulbazaro), iom troigitaj estas dialogoj, kaj la fino estas iom stranga . Tamen mi tre ĝuis la spektadon.
Kion vi opinias?
Incubus estas ankaŭ spektinda, malgraŭ ke ĝi estas stulta kaj ke mi pli multe komprenis de anglaj subskriboj ol de voĉaj dialogoj Oni ĝin spektu nur pro fuŝuzita Esperanto, ĉar la filmo mem estas malinteresa.
"La patron" mi ne vidis. Mi spektis nur reklamfilmon, en kiu ĝi prezentiĝas kiel sapoperao sen ĉefa ideo; ĉu vi spektis ĝin kaj povas plie priskribi?
Aparte mi povas rekomendi la filmon "La Duonokulvitro" en kiu ludas bonege nur unu brita aktoro. Li ne estas esperantisto, sed lia prononco estas perfekta!
Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-16 10:49:52
sev (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 17:43:30
sinjoro (Montri la profilon) 2010-aprilo-16 22:10:21
sev:Angoroj ? Jam en eMule, baldaŭ en Megavideo...jes, oni povas ankaŭ elŝuti la filmon per torento, kiel mi faris
sev (Montri la profilon) 2010-aprilo-28 21:50:32
sinjoro:Incubus estas ankaŭ spektinda, malgraŭ ke ĝi estas stulta kaj ke mi pli multe komprenis de anglaj subskriboj ol de voĉaj dialogoj Oni ĝin spektu nur pro fuŝuzita Esperanto, ĉar la filmo mem estas malinteresa.Do, necesas esperantaj subtekstoj por la komencantoj
sev (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 06:06:02
http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=19&replies...
KienLi (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 09:15:21
Ili aperos pli proksime al nia unua jubileo. La Verda Filmejo festos la unuan datrevenon.