К содержанию

Ĉu vere la filmo Angoroj fine aĉeteblas?

от Miland, 12 февраля 2009 г.

Сообщений: 8

Язык: Esperanto

Miland (Показать профиль) 12 февраля 2009 г., 14:24:30

Angoroj ŝajne aĉetablas ĉi tie. Sed ĉu ĝi estas aĉetinda? Kiel ĝi komparas, pri kvalito, kun Incubus aŭ la pli novaj filmoj de Imagu? Ĝi plaĉis al mi pli ol Incubus, sed eble ne tiom, kiom La Patro.
Kion vi opinias?

sinjoro (Показать профиль) 16 февраля 2009 г., 10:01:42

Miland:Angoroj ŝajne aĉetablas ĉi tie. Sed ĉu ĝi estas aĉetinda? Kiel ĝi komparas, pri kvalito, kun Incubus aŭ la pli novaj filmoj de Imagu? Ĝi plaĉis al mi pli ol Incubus, sed eble ne tiom, kiom La Patro.
Kion vi opinias?
Inter la filmoj, kiujn vi menciis, Angoroj estas la plej bona laŭ mi. En ĝi ludas bonvoĉaj esperantistaj aktoroj kaj majstra Raymond Schwartz, laŭ sufiĉe normala, krimfilma skemo. Certe ne al ĉiu ĝi plaĉos: tro longas la unua parto (desupre vidata Parizo kaj rakonto pri pulbazaro), iom troigitaj estas dialogoj, kaj la fino estas iom stranga ridulo.gif. Tamen mi tre ĝuis la spektadon.

Incubus estas ankaŭ spektinda, malgraŭ ke ĝi estas stulta kaj ke mi pli multe komprenis de anglaj subskriboj ol de voĉaj dialogoj ridulo.gif Oni ĝin spektu nur pro fuŝuzita Esperanto, ĉar la filmo mem estas malinteresa.

"La patron" mi ne vidis. Mi spektis nur reklamfilmon, en kiu ĝi prezentiĝas kiel sapoperao sen ĉefa ideo; ĉu vi spektis ĝin kaj povas plie priskribi?

Aparte mi povas rekomendi la filmon "La Duonokulvitro" en kiu ludas bonege nur unu brita aktoro. Li ne estas esperantisto, sed lia prononco estas perfekta!

Miland (Показать профиль) 16 февраля 2009 г., 10:49:52

Mi vidis La Patro. La filmo estas dramo, eble bazita sur novelo. Maljunulo revenas al hejmo, kiun li forlasis dum multaj jaroj. Kial? Ĉu ĉiuj el la familio bonvenigos lin? La fino ŝajnis iom mistera. Miaopinie, ĝi estas spektinda, sed mi ne volas kompari ĝin al La Duonokulvitro, ĉar la du estas malsamaj specoj de filmo; La Patro ne estas komedio.

sev (Показать профиль) 16 апреля 2010 г., 17:43:30

Angoroj ? Jam en eMule, baldaŭ en Megavideo...

sinjoro (Показать профиль) 16 апреля 2010 г., 22:10:21

sev:Angoroj ? Jam en eMule, baldaŭ en Megavideo...
jes, oni povas ankaŭ elŝuti la filmon per torento, kiel mi faris ridulo.gif

sev (Показать профиль) 28 апреля 2010 г., 21:50:32

sinjoro:Incubus estas ankaŭ spektinda, malgraŭ ke ĝi estas stulta kaj ke mi pli multe komprenis de anglaj subskriboj ol de voĉaj dialogoj ridulo.gif Oni ĝin spektu nur pro fuŝuzita Esperanto, ĉar la filmo mem estas malinteresa.
Do, necesas esperantaj subtekstoj por la komencantoj ridulo.gif

sev (Показать профиль) 30 апреля 2010 г., 6:06:02

"Angoroj" en megavideo, sed ne kun tre alta kvalito.
http://filmoj.net/forumo/topic.php?id=19&replies...

KienLi (Показать профиль) 30 апреля 2010 г., 9:15:21

Baldaŭ en Verda Filmejo aperos la filmoj "Angoroj", "Babel'", "Mephisto", "Tiel estas la viv'", kiuj estis produktitaj aŭ dublitaj en Esperanto.

Ili aperos pli proksime al nia unua jubileo. La Verda Filmejo festos la unuan datrevenon.

Наверх