المشاركات: 15
لغة: Esperanto
jchthys (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2009 4:02:18 م
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")
Dankon!
tommjames (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2009 5:25:56 م
jchthys:Estas tio ĉi ĝusta?Mi supozas ke la laŭvorta traduko estus La facileco de la uzado de la retumilo.
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")
Dankon!
Sed, ĉar tio estas iom longa, mi dirus La uzebleco de la retumilo
Rodrigoo (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2009 5:38:08 م
tommjames:Mi ankaŭ konstrŭus tielmaniere, Tom.jchthys:Estas tio ĉi ĝusta?Mi supozas ke la laŭvorta traduko estus La facileco de la uzado de la retumilo.
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")
Dankon!
Sed, ĉar tio estas iom longa, mi dirus La uzebleco de la retumilo
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Sammondane,
Ĥod
Miland (عرض الملف الشخصي) 12 فبراير، 2009 6:17:16 م
La uzebleco de la retumilo (mia preferata)
La facileco de uzo de la retumilo (plej simpla)
La uzfacileco de la retumilo (ebla, sed kunmetita vorto estas pli malfacila).
kfa (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2009 12:55:29 م
'La facileco uzi la retumilon'
Mi kutime evitas la peza 'de la' kiam eblas esprimi sen genitivo. En la germana ekzistas kutimaĉo de senbezona substantivigo, ĉefe en oficialaj dokumentoj troviĝas esprimoj kiel 'la facileco de la uzo de la...'. Brrrr!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Miland (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2009 3:58:59 م
kfa:Mi trovadas ke ofte plisimpligas tradukon ŝanĝi substantivon al verbo:Bravo! Miaopinie, la plej eleganta solvo ĝis nun.
'La facileco uzi la retumilon'
jchthys (عرض الملف الشخصي) 25 فبراير، 2009 4:54:11 م
Mi havas alian demandon. Angle la vorto "of" havas du malajn signifojn: "the love of God" ekzemple povas signifi la amo de Dio aŭ la amo al Dio. Ĉu ekzistas en Esperanto diferenca vorto anstataŭ "de" en "la uzo de io", ĉar la frazo povas signifi, ke "io" estas la aĵo, kiu uzas?
ermito (عرض الملف الشخصي) 1 مارس، 2009 11:07:11 ص
Pri la dua demando - al mi ŝajnas, ke ne eblas trovi unusolan solvon. Oni vidu ĉiam konkretan kazon. Historie oni uzadis la ĝustigan kunmetaĵon "fare de", kiu nun fariĝis la novmoda prepozicio "far", sed ĝi ne estas fundamenta. En kelkaj kuntekstoj tiu ĉi kunmetaĵo estas tre utila, precipe kiam la du sencoj de genitivoj kunestas, ekz. "la gajno de ormedalo" kaj "la gajno de la sportisto" povas facile fariĝi "la gajno de ormedalo fare de la sportisto".
Sed ekz. "la amo fare de Dio" jam sonas iom strange
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
patrik (عرض الملف الشخصي) 2 مارس، 2009 5:21:10 م
jchthys:Dankon.Se vi parolas pri Dio amanta homon, "la amo de Dio". Se vi parolas pri homo amanta Dion, "la amo je Dio", aŭ ege malofte, "la Dion-amo".
Mi havas alian demandon. Angle la vorto "of" havas du malajn signifojn: "the love of God" ekzemple povas signifi la amo de Dio aŭ la amo al Dio. Ĉu ekzistas en Esperanto diferenca vorto anstataŭ "de" en "la uzo de io", ĉar la frazo povas signifi, ke "io" estas la aĵo, kiu uzas?
Uzu la vorton "je", tiukaze. [Ekz. "la uzo je io"]
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Ergazomai (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2009 9:06:46 م
patrik:Se vi parolas pri Dio amanta homon, vi povas diri ankaŭ "la amo fare de Dio".jchthys:Dankon.Se vi parolas pri Dio amanta homon, "la amo de Dio". Se vi parolas pri homo amanta Dion, "la amo je Dio", aŭ ege malofte, "la Dion-amo".