去目錄頁

Ĉu vi usas komon ĉi tie?

jchthys, 2009年2月25日

讯息: 9

语言: Esperanto

jchthys (显示个人资料) 2009年2月25日下午6:25:17

Ĉu vi uzas la komon ĉi tie:
"Mi nuntempe uzas la retumilon, Opera."

Mi pensas, ke oni uzas la komon ĉi tie malofte, sed mi volas scii, kiun vi pensas.

Matthieu (显示个人资料) 2009年2月25日下午6:39:40

Kutime oni ne uzas komon ĉi-kaze.

Sed ĉi tio verŝajne ne estas malĝuste, ĉar la reguloj pri la interpunkcio en Esperanto estas sufiĉe malrigidaj.

jchthys (显示个人资料) 2009年2月25日下午6:54:22

Nu, “reguloj” estas nur la kutimoj de la parolantoj de la lingvo. Mi pensas do, ke oni ne devus uzi la komon ĉi tie.

jchthys (显示个人资料) 2009年2月25日下午6:54:22

Nu, “reguloj” estas nur la kutimoj de la parolantoj de la lingvo. Mi pensas do, ke oni ne devus uzi la komon ĉi tie.

Mi malintence aldonis novan mesaĝon.

darkweasel (显示个人资料) 2009年2月25日下午7:25:09

Mi pensas, ke "la retumilo, Opera" akcentigas la vorto "retumilo", sed "la retumilo Opera" akcentigas "Opera". Eble mi malpravas, tamen okulumo.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年2月25日下午8:22:47

Ne, vi pravas.

erikano (显示个人资料) 2009年2月27日下午2:15:47

darkweasel:Mi pensas, ke "la retumilo, Opera" akcentigas la vorto "retumilo", sed "la retumilo Opera" akcentigas "Opera". Eble mi malpravas, tamen okulumo.gif
Jes, mi opinias ankaŭ ke vi pravas.!

Sed, eble, ni devus ankaŭ diri/precizi ĉi-tie "OPERA-O" ? (ĉar "Opera" iom konfuzeblas kun adjektivado de "opero"... kiu signifas : klasika-kanta-muziko !).

... Sed Eble ne gravas, kun la kunteksto (retumilo...ne havas kelkajn rilatojn kun opera muziko ! rido.gif )

Rodrigoo (显示个人资料) 2009年2月27日下午6:47:41

Ne tiukaze, sed kiel kutime, mi tajpas per Opera nun, hehe.

Sammondane,
Ĥod

jchthys (显示个人资料) 2009年2月28日上午4:28:50

erikano:Sed, eble, ni devus ankaŭ diri/precizi ĉi-tie "OPERA-O" ? (ĉar "Opera" iom konfuzeblas kun adjektivado de "opero"... kiu signifas : klasika-kanta-muziko !).
«Opera» estas la ĝusta nomo. «Opero» estas la esperantigita nomo, kiun oni povas uzi dum parolado aŭ kelkfoje skribado. La angla nomo ja signifas «opero» (france «opéra»).

回到上端