Contenido

Ĉu aŭdas la sufikson -j terure?

de fantazo, 4 de marzo de 2009

Aportes: 26

Idioma: Esperanto

MikhailMarkeyev (Mostrar perfil) 6 de marzo de 2009 03:26:26

Mutusen:Skribe, mi ne tre ŝatas ĝin en longaj vicoj da pluraj multenombraj vortoj (kiel ĉi tiu).
Tio ne estas stranga por ĉiuj slavaj. Ridardu je tio kvazaŭ ĝi estas ekscesa kodo. rideto.gif Ankaŭ, ĝi helpas vin ne perdu komprenon, se vi ne aŭdis kelkaj vortoj el tuta frazo. Kaj iufoje, oni povas diveni pri senco de frazo, kial ĝi ankoraŭ ne estas dirata tute.

rodrigoo:Komence ĝi estis ege stranga al mi
Finaĝoj -oj kaj -aj estas en Rusa lingvo. Ilia signifo pli-malpli konformas Esperantan prepozicion "per". Iufoje mi havis amuzajn asociojn.

josell (Mostrar perfil) 14 de marzo de 2009 15:39:40

Ĝi ne estas vera sufikso, sed vortafinaĵo.

jchthys (Mostrar perfil) 20 de marzo de 2009 01:43:41

fantazo:Ne, mian kapon ne doloras, se mi aŭdas la finaĵon.
Mi nur legis kritikon de planlingvo-kreisto, kiu ŝatas pli "natura" lingvojn.
Do mi demandis mem: Ĉu aliaj personoj ne ŝatas la finaĵon aŭ nur tiun "naturalistojn"
Mi ŝatas la elekton j: ĝi ŝajnas al mi tre logika.
Zamenhof parolis la polan, kiu havas la literon j ĉe vortfinojn; ĝi havas la saman elparolon, kiel Esperanto havas.

jan aleksan (Mostrar perfil) 20 de marzo de 2009 13:49:39

jchthys:
fantazo:Ne, mian kapon ne doloras, se mi aŭdas la finaĵon.
Mi nur legis kritikon de planlingvo-kreisto, kiu ŝatas pli "natura" lingvojn.
Do mi demandis mem: Ĉu aliaj personoj ne ŝatas la finaĵon aŭ nur tiun "naturalistojn"
Mi ŝatas la elekton j: ĝi ŝajnas al mi tre logika.
Zamenhof parolis la polan, kiu havas la literon j ĉe vortfinojn; ĝi havas la saman elparolon, kiel Esperanto havas.
Jes, tian kritikon vi povas trovi ekz ĉi-tie. Sed samtempe, li kritikas la latinecon de esperanto.

Se ni devus elekti la "s" anstataŭ la "j" ĉar estas pli kutima en eŭropa lingvo, kial diri ke ĝi estas tro eŭrope centra? Tio ne estas logika.

Mi pensas ke Z. ne povis elekti alian leteron por pluralo, pro la uzo de la akuzativo "-n". Vortfinaĵo "-jn" estas pli facile prononcebla kaj natura ol "-sn".

sinjoro (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2009 10:20:23

Inter kelkmil lingvoj nur kelkaj uzas -s kiel pluralon. En la pola (kiun Zamenhof ne tro ofte uzadis, ŝajnas) oni ne kreas pluralon per -j. La litero estis elektita de la greka, la malnovgreka se mi memoras. Ĝi povas esti stranga nur al homoj, kiuj anstataŭ pensi internacie, obstine rigardas la mondon laŭ okcidenteŭropa (aŭ okcidenta ĝenerale) maniero. Mi ŝatas -j kaj trovas ĝin tre bela kaj bona ideo. Ĝi estas mola kaj "milda", alie ol ekz. la hispana, akra, fajfanta -s.

dobri (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2009 21:01:43

sinjoro:Mi ŝatas -j kaj trovas ĝin tre bela kaj bona ideo. Ĝi estas mola kaj "milda", alie ol ekz. la hispana, akra, fajfanta -s.
Vi tute pravas. Sufikso -j estas pli belsona ol -s.

Clet (Mostrar perfil) 14 de mayo de 2009 17:16:42

-j ne ĝenas min, sed -jn foje estas ne belsona.

sev (Mostrar perfil) 17 de mayo de 2009 07:24:02

Salut' ?

sinjoro (Mostrar perfil) 20 de mayo de 2009 07:37:04

Ankaŭ la dusono "jn" troviĝas en multaj lingvoj (en ĝermanaj, kiel la angla kaj la germana, ili abundas).

ceigered (Mostrar perfil) 23 de diciembre de 2009 08:29:44

Mi persone ne zorgas pri la "J" finaĵo, sed mi preferas pluralajn sufiksojn kiel en la pronomoj de la ĉina lingvo (ekz: "wǒ" = mi, "wo men" = ni), aŭ konsonantan pluralon (pri la ĉina pronompluralo, tia sufikso estas pli facile aŭdebla por mi). La "J" finaĵo de Esperanto estas tro obskura, mallaŭta kaj dolĉa por mi por aŭdi kaj kompreni bone lango.gif.

Aŭ mi preferas neniun finaĵon/sufikson kaj ambigua plureco rido.gif

Sinjoro:Ĝi povas esti stranga nur al homoj, kiuj anstataŭ pensi internacie, obstine rigardas la mondon laŭ okcidenteŭropa (aŭ okcidenta ĝenerale) maniero
Ahaaaaaa.... En kia mondo loĝas vi? En la Japana kaj Ĉinaj lingvoj, ne estas vera "pluralo", tial iuj de tiuj landoj eble opinias "la esperanta pluralo estas stranga laŭ mi". Ĉu ili opinias kiel obstina okcidentuloj? Ja ne.

(Ankaŭ, mi scias certe ke almenaŭ 1723 miliono parolantoj tutmonde ne havas "j" finaĵo en iliaj gepatraj lingvoj, kaj preskaŭ 900 miliono parolantoj tutmonde parolas gepatra lingvo kun "s"-a pluralo. Iuj de ili eble ne havas iujn ajn okcidentajn opiniojn, sed ankoraŭ la "j" finaĵo eble estas stranga al ili. Tial, ne kulpigi homojn kiuj opinias ke "-j" estas stranga, kaj ne diras ke tiuj homoj obstine rigardas la mondon laŭ "okcidenta maniero".)

Volver arriba