Til indholdet

Ĉu aŭdas la sufikson -j terure?

af fantazo, 4. mar. 2009

Meddelelser: 28

Sprog: Esperanto

Adelson Sobrinho (Vise profilen) 23. dec. 2009 02.40.17

Kial diskuti pri tio. Ne estas lingvistike konsideri/ne konsideri ian morfemon en Esperanto. Gravas ke estas elemento de la lingvo. Samideane. sal.gif

ceigered (Vise profilen) 23. dec. 2009 08.29.44

Mi persone ne zorgas pri la "J" finaĵo, sed mi preferas pluralajn sufiksojn kiel en la pronomoj de la ĉina lingvo (ekz: "wǒ" = mi, "wo men" = ni), aŭ konsonantan pluralon (pri la ĉina pronompluralo, tia sufikso estas pli facile aŭdebla por mi). La "J" finaĵo de Esperanto estas tro obskura, mallaŭta kaj dolĉa por mi por aŭdi kaj kompreni bone lango.gif.

Aŭ mi preferas neniun finaĵon/sufikson kaj ambigua plureco rido.gif

Sinjoro:Ĝi povas esti stranga nur al homoj, kiuj anstataŭ pensi internacie, obstine rigardas la mondon laŭ okcidenteŭropa (aŭ okcidenta ĝenerale) maniero
Ahaaaaaa.... En kia mondo loĝas vi? En la Japana kaj Ĉinaj lingvoj, ne estas vera "pluralo", tial iuj de tiuj landoj eble opinias "la esperanta pluralo estas stranga laŭ mi". Ĉu ili opinias kiel obstina okcidentuloj? Ja ne.

(Ankaŭ, mi scias certe ke almenaŭ 1723 miliono parolantoj tutmonde ne havas "j" finaĵo en iliaj gepatraj lingvoj, kaj preskaŭ 900 miliono parolantoj tutmonde parolas gepatra lingvo kun "s"-a pluralo. Iuj de ili eble ne havas iujn ajn okcidentajn opiniojn, sed ankoraŭ la "j" finaĵo eble estas stranga al ili. Tial, ne kulpigi homojn kiuj opinias ke "-j" estas stranga, kaj ne diras ke tiuj homoj obstine rigardas la mondon laŭ "okcidenta maniero".)

gyrus (Vise profilen) 23. dec. 2009 18.45.08

Mi preferus ne havi pluralfinaĵon, kiel la japana.

betoxx (Vise profilen) 28. dec. 2009 04.14.18

mi ŝatas tiun sufikson fakte! =)
mi ne ŝatas kelkajn sonojn kiel "akt" kaj "cent"

sinjoro (Vise profilen) 30. dec. 2009 14.19.51

ceigered:
Ahaaaaaa.... En kia mondo loĝas vi? En la Japana kaj Ĉinaj lingvoj, ne estas vera "pluralo", tial iuj de tiuj landoj eble opinias "la esperanta pluralo estas stranga laŭ mi". Ĉu ili opinias kiel obstina okcidentuloj? Ja ne.
Esperanto estas kreito de eŭropano kaj pri ĝiaj multaj eŭropaj ecoj neniu dubas. Se ni decidus ke en lingvo internacia gramatika difino inter ununombro kaj pluralo estas nepra, tiam restas la decido pri ĝia formo. Kaj nur pri la formo mi parolis -- ja multfoje mi aŭdis la argumenton ke "s pli bonus ĉar en kelkaj lingvoj tiel bone ĝi funkcias" - kaj tian argumentadon mi trovas neprava.

ceigered (Vise profilen) 31. dec. 2009 18.35.44

sinjoro:Kaj nur pri la formo mi parolis -- ja multfoje mi aŭdis la argumenton ke "s pli bonus ĉar en kelkaj lingvoj tiel bone ĝi funkcias" - kaj tian argumentadon mi trovas neprava.
Ah, mi bedaŭras - mi miskomprenis vin kaj mi (malĝuste) pensis ke vi signifis ke ĈIUJ homoj kiel opinias ke "-j" estas stranga estas arogaj aŭ simile. Teksto igas veran komprenon malfacila, ne? rideto.gif

Vilinilo (Vise profilen) 31. dec. 2009 18.42.45

La -j finaĵo ne min ĝenas, sed por mi estis dificila lerni bone elparoli la finaĵon "-jn", ĉar, kiel denaskparolanto de la portugala mi emas elparoli -ajn, -ojn kaj -ujn kiel /ãj/ /õj/ kaj /ũj/ respektive.

Kurawiri (Vise profilen) 1. jan. 2010 15.13.20

Estas tre strange: ŝajnas, ke la J finaĵo estas problema nur por franclingvanoj. Mi parolas la francan kaj ankaŭ mi trovas la J-finaĵon foje malbelan kiam ĝi tro oftas en unu frazo skribita. Male, kiam mi esperanton parolas ĝi aspektas bela. Nur por miaj okuloj tro da J kaj JN en iu teksto igas ĝin "multpezan". Sed ĉio tio, kompreneble, estas tre subjektiva afero kaj mi ne ŝatus ŝanĝi la lingvon pro tio. Esperanto estas perfekta tia, kia ĝi estas kaj Zamenhof elektis bone.

Tilbage til start