目次へ

Ĉu aŭdas la sufikson -j terure?

fantazo,2009年3月4日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

gyrus (プロフィールを表示) 2009年12月23日 18:45:08

Mi preferus ne havi pluralfinaĵon, kiel la japana.

betoxx (プロフィールを表示) 2009年12月28日 4:14:18

mi ŝatas tiun sufikson fakte! =)
mi ne ŝatas kelkajn sonojn kiel "akt" kaj "cent"

sinjoro (プロフィールを表示) 2009年12月30日 14:19:51

ceigered:
Ahaaaaaa.... En kia mondo loĝas vi? En la Japana kaj Ĉinaj lingvoj, ne estas vera "pluralo", tial iuj de tiuj landoj eble opinias "la esperanta pluralo estas stranga laŭ mi". Ĉu ili opinias kiel obstina okcidentuloj? Ja ne.
Esperanto estas kreito de eŭropano kaj pri ĝiaj multaj eŭropaj ecoj neniu dubas. Se ni decidus ke en lingvo internacia gramatika difino inter ununombro kaj pluralo estas nepra, tiam restas la decido pri ĝia formo. Kaj nur pri la formo mi parolis -- ja multfoje mi aŭdis la argumenton ke "s pli bonus ĉar en kelkaj lingvoj tiel bone ĝi funkcias" - kaj tian argumentadon mi trovas neprava.

ceigered (プロフィールを表示) 2009年12月31日 18:35:44

sinjoro:Kaj nur pri la formo mi parolis -- ja multfoje mi aŭdis la argumenton ke "s pli bonus ĉar en kelkaj lingvoj tiel bone ĝi funkcias" - kaj tian argumentadon mi trovas neprava.
Ah, mi bedaŭras - mi miskomprenis vin kaj mi (malĝuste) pensis ke vi signifis ke ĈIUJ homoj kiel opinias ke "-j" estas stranga estas arogaj aŭ simile. Teksto igas veran komprenon malfacila, ne? rideto.gif

Vilinilo (プロフィールを表示) 2009年12月31日 18:42:45

La -j finaĵo ne min ĝenas, sed por mi estis dificila lerni bone elparoli la finaĵon "-jn", ĉar, kiel denaskparolanto de la portugala mi emas elparoli -ajn, -ojn kaj -ujn kiel /ãj/ /õj/ kaj /ũj/ respektive.

Kurawiri (プロフィールを表示) 2010年1月1日 15:13:20

Estas tre strange: ŝajnas, ke la J finaĵo estas problema nur por franclingvanoj. Mi parolas la francan kaj ankaŭ mi trovas la J-finaĵon foje malbelan kiam ĝi tro oftas en unu frazo skribita. Male, kiam mi esperanton parolas ĝi aspektas bela. Nur por miaj okuloj tro da J kaj JN en iu teksto igas ĝin "multpezan". Sed ĉio tio, kompreneble, estas tre subjektiva afero kaj mi ne ŝatus ŝanĝi la lingvon pro tio. Esperanto estas perfekta tia, kia ĝi estas kaj Zamenhof elektis bone.

先頭にもどる