본문으로

Rapide respondata demando

글쓴이: jchthys, 2009년 3월 10일

글: 8

언어: Esperanto

jchthys (프로필 보기) 2009년 3월 10일 오후 9:31:39

Kion oni diras?

[LISTO]
"Estas rekomendate, ke vi metas ĉiujn..."
"Estas rekomendata, ke vi metas ĉiujn..."[/list]Mi supozas, ke la unua estas ĝusta, se mi volas certi.

Rogir (프로필 보기) 2009년 3월 10일 오후 10:53:31

Jes, la unua estas ĝusta ĉar ne estas subjekto en la frazo.

jchthys (프로필 보기) 2009년 3월 11일 오후 1:33:34

Rogir:Jes, la unua estas ĝusta ĉar ne estas subjekto en la frazo.
Nu, la subjekto estas frazeto.

RiotNrrd (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오전 4:58:43

Adjektivoj nur modifas substantivojn, kaj adverboj modifas verbojn. La unua estas ĝusta, ĉar estas ne substantiva subjekto, nur verbo.

Angle, la frazo komencas "It is recommended that...".

Sed, kio signifas "it"? Vere, nenio. Ĝi havas anglan gramatikan funkcion, sed vere ne signifas ion ajn. Esperante, ni forigas tiun vorton, se ĝi ne referas al io. Se estus nur verbo, tiam ni devus uzi adverbon anstataŭ adjektivo.

MarkIB (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오전 8:34:24

Mia provo:
Rekomendinde, vi metu ĉiujn ...

Tamen, mi estas nur komencanto..

jchthys (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오후 1:46:57

Mi ĵus tradukis la programon [url=www.mnemosyne-proj.org]Mnemozinon[/url] en Esperanton, kaj mi uzis: Estas rekomendate, ke vi metas . . .

darkweasel (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오후 5:42:47

MarkIB:Mia provo:
Rekomendinde, vi metu ĉiujn ...

Tamen, mi estas nur komencanto..
Saluton!

Rekomendinde? Angle: "worth recommending"? Mi ne pensas, ke tiu estas la intencita vorto.

KoLonJaNo (프로필 보기) 2009년 3월 12일 오후 6:07:58

Saluton!

jchthys:Kion oni diras?

[LISTO]
"Estas rekomendate, ke vi metas ĉiujn..."
"Estas rekomendata, ke vi metas ĉiujn..."[/list]Mi supozas, ke la unua estas ĝusta, se mi volas certi.
Mi do certigu vian supozon. rideto.gif

Al tiuj, kiuj povas elteni malpli pasivecan stilon kaj ne timas uzi pronomon, kiu same kaŝas la identecon de la rekomendanto, eble rekomendindus jena vortigo:

Oni rekomendas, ke vi metu ĉiujn ...

aŭ eĉ

Oni rekomendas meti ĉiujn ...

Kaj tio sugestas, ke eble vi fakte uzu:

Estas rekomendate meti ĉiujn ...

ĉar, se la anglalingva ekvivalento estas

It is recommended that you put all ...

la you verŝajne signifu oni, do la rekomendo ne celas difinita(j)n persono(j)n (kiel en you, John|Jane||Mr.|Ms. Smithyou all|guys).

Kolonjano

다시 위로