Meldinger: 8
Språk: Esperanto
crescence (Å vise profilen) 2009 3 13 11:02:03
En franca lingvo, oni uzi la saman vorton "habiter" en la frasoj : "habiter une maison" kaj "habiter un pays".
Ankaŭ cû, en esperanta lingvo, uzi la saman vorton "loĝi" eblas ?
Dankon
FrankoVoglero (Å vise profilen) 2009 3 13 13:00:26
crescence:Saluton,Ne vi devas uzi la vorton: enloĝi.
En franca lingvo, oni uzi la saman vorton "habiter" en la frasoj : "habiter une maison" kaj "habiter un pays".
Ankaŭ cû, en esperanta lingvo, uzi la saman vorton "loĝi" eblas ?
Dankon
Mi loĝas en domo
Mi enloĝas domon
Ĉu mi povis helpi vin?
Angelos (Å vise profilen) 2009 3 13 13:29:22
crescence (Å vise profilen) 2009 3 13 17:51:33
Ĉu uzi tiun konstruadon [prepozicio luta kun verbo] ĉiam eblas ?
tommjames (Å vise profilen) 2009 3 13 18:22:56
FrankoVoglero:Ne vi devas uzi la vorton: enloĝi.Estas montrinde ke fakte oni ja povas uzi "loĝi", pro la eblo ellasi prepozicion, per tio necesigante la akuzativan signon. El PMEG...
PMEG:Urbon loĝatan ili ne trovis.[Ps.107] = Urbon, en kiu iu loĝas, ili ne trovis. Tiu okazo estas tamen nur ŝajne erara, ĉar loĝi fakte povas esti objekta.
Normale oni ne diras mi loĝas tiun domon, sed tio ne estas eraro. Alia tia verbo estas iri. Plej ofte oni diras, ke iu iras ekz. sur strato aŭ laŭ vojo, sed oni povas ankaŭ uzi objekton: Li piede ekiris la vojon.
Espi (Å vise profilen) 2009 3 13 19:48:25
nur rimarketo de mi.
Mi anstataŭus enloĝi per ekloĝi (ekz. laŭ Reta Vortaro kaj germana-Esperanta librovortaro).
Amike
Klaus-Peter
KoLonJaNo (Å vise profilen) 2009 3 13 23:38:57
Espi:Mi anstataŭus enloĝi per ekloĝi (ekz. laŭ Reta Vortaro kaj germana-Esperanta librovortaro).Ĉu ne
enloĝi landon = loĝi en lando
kaj
ekloĝi = komenci loĝi
estas malsamaj aferoj?
Kolonjano
Espi (Å vise profilen) 2009 3 14 01:01:38
KoLonJaNo:Ĉu neSaluton KoLonJaNo,
enloĝi landon = loĝi en lando
kaj
ekloĝi = komenci loĝi
estas malsamaj aferoj?
Kolonjano
mi ne trovis la terminon „enloĝi“, sed „enloĝiĝi“ = sin loki en loĝejon.
„Ekloĝi“ (ntr) = alpreni kiel loĝejon (ekz.: Ili trovis valon en la lando Ŝinar, kaj tie ekloĝis.)
Aŭ: Morgaŭ mi ekloĝos en nova loĝejo.
Sed, se vi volos ekloĝi en alia lando, vi „enmigros“ en alian landon.
Poste vi estos loĝanto de tiu lando.
Amike
Klaus-Peter
(nun mi estas iranta dormi - ĝis!)