目次へ

Enigmo por la semajnfino: Ne tro malseka

Miland,2009年3月13日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2009年3月14日 14:14:51

Vi forgesas la kondiĉon de la problemo: la homoj ne estis sufiĉe bonaj neĝantoj por transiri la akvon. Se jes, ne necesus la ŝnuro. La ŝnuro ne flososen via solvo, kaj la neĝanto nepre sinkos.

sergejm (プロフィールを表示) 2009年3月14日 19:28:55

Miland:Vi forgesas la kondiĉon de la problemo: la homoj ne estis sufiĉe bonaj neĝantoj por transiri la akvon.
Se la homoj estus sufiĉe bonaj neĝantoj, kiel Avo Frosto, ili kovru la lagon per glacio kaj transiru al la insulo sur glacio.

Rogir (プロフィールを表示) 2009年3月14日 20:02:00

Ili luas helikoperon.

Miland (プロフィールを表示) 2009年3月14日 20:51:14

Amikoj, malgraŭ viaj geniaj ideoj, vi estas tro malfruaj. Daniel jam gajnis la verdan stelon pro la ĝusta solvo!
Tamen, se plaĉas vi elpensi aliajn solvojn, sentu vin liberaj..

henma (プロフィールを表示) 2009年3月15日 3:05:21

Rogir:Ili luas helikoperon.
Mi ŝatas tiun ideon... estas pli facila...

Sed mi pensas ke aĉeti novan ludilon por la infano povus esti iom malmultekosta...

rido.gifrido.gifrido.gif

Amike,

Daniel.

sergejm (プロフィールを表示) 2009年3月15日 8:23:42

Iu rusa fiŝisto venis al la lago vintre. Li pensis ke apud la insulo estos bona fiŝado kaj veturis tien en sia aŭto. La auto dronis, sed la fiŝisto sukcesis atingi la insulon. Feliĉe, lia poŝtelefono funkciis kaj li vokis savantojn. La savantoj ankaŭ decidis uzi ŝnuron, ne helikopteron.
Post la savado la fiŝisto estis punita: nek veturado sur glacio, nek fiŝado en la lago estas permesata. Sed lia multekosta aŭto ankoraŭ estas en la lago ...

horsto (プロフィールを表示) 2009年3月15日 11:46:37

sergejm:
Se la homoj estus sufiĉe bonaj neĝantoj, kiel Avo Frosto, ili kovru la lagon per glacio kaj transiru al la insulo sur glacio.
Sed ili ja ne estis sufiĉe bonaj neĝantoj.
Mi miras, ĉu neĝado ne estas malsana okupado. Ĉu oni ne perdas iom da maso? Kio okazas al Avo Frosto post la vintro?

Verdano (プロフィールを表示) 2009年4月14日 16:29:58

Miland:
Frankouche:Tamen, se Janjo tiras sufiĉe la ŝnuron (kurante...), Jano ne sinkos kaj ne dronos...
Do, tio pruvas ke Jano estas malforta homo nemuskolita !
Ne realisme. Imagu naĝbasenon. Fortulo tenas unu finon de ŝnuro kaj ĵetas la alian al vi, kiu estas ĉe la alia flanko. Ĉu vere li, eĉ se li estas Olimpika ĉampiono, povos tiri vin trans la baseno sen vi tuj sinki?
La solvo devas esti alia. Senkonscia neg^anto ne povas trapasi pro la multa negjo sur la glaciita lago.

先頭にもどる