Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: Ne tro malseka

de Miland, 2009-marto-13

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-13 19:24:17

Jano kaj Janjo parkis la auton ĉe la flanko de cirkla lageto. En la centro de la lageto estas insuleto kie estas arbo. La paro venis tien ĉar estas la naskiĝtago de ilia eta filo Zavjo, kaj ili ricevis telekomanditan flugmaŝinon. Zavjo ĝoje flugigas la aeroplanon ĝis - ve! Ĝi frakasas al la arbo kaj falas sur la insuleto.
Neniu el la tri estas tiel bona neĝanto, kaj la akvo estas tro profunda por travadi. Tamen estas ŝnuro en la aŭto, pli longa ol la plej larĝa parto de la lago. Jano havas ideon. Li malsekiĝos, tamen li povos revenigi la aeroplanon al Zavjo. Do ĉio bona, fino bona! Kiel li faras tion?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

henma (Montri la profilon) 2009-marto-13 19:33:32

Miland:Jano kaj Janjo ... de ilia eta filo Zavjo
Kial Jano ĉiam havas tiajn problemojn? Kaj, ĉu estas Zavjo la infano kiu venis al Jano kaj Janjo fine de januaro?

okulumo.gif rido.gif

Nun mi devas ekpensi la solvon... ĝis!

Amike,

Daniel.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-marto-13 20:06:15

Unue, Jano donas survangon al Zavjo rideto.gif

Due, Jano donas unu finon de la ŝnuro al Janjo.
Jano, prenas la alia fino de la ŝnuro kaj iras laŭ la lagon, ĉirkaue, ĉirkaŭas la arbon kaj revenas apud Janjo.
Tiamaniere, la ŝnuro estas ĉe la bordo de la lago, iras al la arbo sur la insulo kaj revenas al la bordo ĉe la sama loko de foriro.
Jano tenas unu fino de la ŝnuro kaj enas la lagon.
Janjo tiras sian finon de ŝnuro, do tiras Janon en la lago. Li reprenas la detruitan aviadilon, iras ĉirkaŭ la arbo kaj revenas kontraŭ direkte, donante duan survangon al tiu eta stult... de Zavjo !

henma (Montri la profilon) 2009-marto-13 20:18:22

Tre bona solvo... mi pensas ke povas ekzisti du variantoj:

Ne necesas reveni al Janjo, Jano povas esti tirata el la alia flanko de la lago.

Li povas esti tirata per la aŭto, anstataŭ Janjo.

Mi pensas ke Frankrouche jam havas sian unuan verdan stelon okulumo.gif

Amike,

Daniel.

P.S. La venontan semajnon eble mi povas gajni mian duan stelon... Bonan semajnfinon!

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-13 21:09:30

Frankouche:Jano donas unu finon de la ŝnuro al Janjo.
Jano, prenas la alia fino de la ŝnuro kaj iras laŭ la lagon, ĉirkaue, ĉirkaŭas la arbon kaj revenas apud Janjo..
Jano tenas unu fino de la ŝnuro kaj enas la lagon..
Kaj li dronas, ĉar la lago estas profunda. Kiel li tenos la kapon super la akvo?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-13 21:31:47

Miland:Kaj li dronas, ĉar la lago estas profunda. Kiel li tenos la kapon super la akvo?
Ho, malbona fino por la malfeliĉa Jano rideto.gif

Li povas ligi ambaŭ finojn de la ŝnuro al la aŭto, kaj trairi kaj reveni prenante tiun ŝnuron. Kompreneble, li antaŭe faris tion, kio Frankrouche jam eksplikis por ĉirkaŭigi la arbon per la ŝnuro.

Amike,

Daniel.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-13 21:56:46

henma:Li povas ligi ambaŭ finojn de la ŝnuro al la aŭto, kaj trairi kaj reveni prenante tiun ŝnuron.
Gratulon! Vi trovis la ĝustan solvon kaj gajnas la verdan stelon:

Frankouche (Montri la profilon) 2009-marto-13 23:49:07

Tamen, se Janjo tiras sufiĉe la ŝnuron (kurante...), Jano ne sinkos kaj ne dronos...
Do, tio pruvas ke Jano estas malforta homo nemuskolita ! okulumo.gif

Sed tiu tri homoj vere aĉas !!
- Estas nur unu arbo sur la insulo tamen Zavjo kraŝas stulte sian aviadilon kontraŭe !! Kiu malbonulo ! Kiu bona ideon, fluĝigi aviadilon super lago rideto.gif
- Jano ne povas naĝi. Kiu senkonsciulo!
- Janjo ne povas naĝi kaj malfortas...(simile)

Finfine, ili ĉiuj meritas survangojn ! rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-14 11:03:02

Frankouche:Tamen, se Janjo tiras sufiĉe la ŝnuron (kurante...), Jano ne sinkos kaj ne dronos...
Do, tio pruvas ke Jano estas malforta homo nemuskolita !
Ne realisme. Imagu naĝbasenon. Fortulo tenas unu finon de ŝnuro kaj ĵetas la alian al vi, kiu estas ĉe la alia flanko. Ĉu vere li, eĉ se li estas Olimpika ĉampiono, povos tiri vin trans la baseno sen vi tuj sinki?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-marto-14 11:18:20

Tamen tio funkcias. Ĉu ci neniam faris tion ? Ne forgesu ke kutime la homa korpo flosas. Ne bezonas esti ia ĉampiono por tiu kiu tiras la ŝnuron.

Reen al la supro