المشاركات: 18
لغة: Esperanto
Miland (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 7:24:17 م
Neniu el la tri estas tiel bona neĝanto, kaj la akvo estas tro profunda por travadi. Tamen estas ŝnuro en la aŭto, pli longa ol la plej larĝa parto de la lago. Jano havas ideon. Li malsekiĝos, tamen li povos revenigi la aeroplanon al Zavjo. Do ĉio bona, fino bona! Kiel li faras tion?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
henma (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 7:33:32 م
Miland:Jano kaj Janjo ... de ilia eta filo ZavjoKial Jano ĉiam havas tiajn problemojn? Kaj, ĉu estas Zavjo la infano kiu venis al Jano kaj Janjo fine de januaro?
Nun mi devas ekpensi la solvon... ĝis!
Amike,
Daniel.
Frankouche (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 8:06:15 م
Due, Jano donas unu finon de la ŝnuro al Janjo.
Jano, prenas la alia fino de la ŝnuro kaj iras laŭ la lagon, ĉirkaue, ĉirkaŭas la arbon kaj revenas apud Janjo.
Tiamaniere, la ŝnuro estas ĉe la bordo de la lago, iras al la arbo sur la insulo kaj revenas al la bordo ĉe la sama loko de foriro.
Jano tenas unu fino de la ŝnuro kaj enas la lagon.
Janjo tiras sian finon de ŝnuro, do tiras Janon en la lago. Li reprenas la detruitan aviadilon, iras ĉirkaŭ la arbo kaj revenas kontraŭ direkte, donante duan survangon al tiu eta stult... de Zavjo !
henma (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 8:18:22 م
Ne necesas reveni al Janjo, Jano povas esti tirata el la alia flanko de la lago.
Li povas esti tirata per la aŭto, anstataŭ Janjo.
Mi pensas ke Frankrouche jam havas sian unuan verdan stelon
Amike,
Daniel.
P.S. La venontan semajnon eble mi povas gajni mian duan stelon... Bonan semajnfinon!
Miland (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 9:09:30 م
Frankouche:Jano donas unu finon de la ŝnuro al Janjo.Kaj li dronas, ĉar la lago estas profunda. Kiel li tenos la kapon super la akvo?
Jano, prenas la alia fino de la ŝnuro kaj iras laŭ la lagon, ĉirkaue, ĉirkaŭas la arbon kaj revenas apud Janjo..
Jano tenas unu fino de la ŝnuro kaj enas la lagon..
henma (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 9:31:47 م
Miland:Kaj li dronas, ĉar la lago estas profunda. Kiel li tenos la kapon super la akvo?Ho, malbona fino por la malfeliĉa Jano
Li povas ligi ambaŭ finojn de la ŝnuro al la aŭto, kaj trairi kaj reveni prenante tiun ŝnuron. Kompreneble, li antaŭe faris tion, kio Frankrouche jam eksplikis por ĉirkaŭigi la arbon per la ŝnuro.
Amike,
Daniel.
Miland (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 9:56:46 م
henma:Li povas ligi ambaŭ finojn de la ŝnuro al la aŭto, kaj trairi kaj reveni prenante tiun ŝnuron.Gratulon! Vi trovis la ĝustan solvon kaj gajnas la verdan stelon:
★
Frankouche (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2009 11:49:07 م
Do, tio pruvas ke Jano estas malforta homo nemuskolita !
Sed tiu tri homoj vere aĉas !!
- Estas nur unu arbo sur la insulo tamen Zavjo kraŝas stulte sian aviadilon kontraŭe !! Kiu malbonulo ! Kiu bona ideon, fluĝigi aviadilon super lago
- Jano ne povas naĝi. Kiu senkonsciulo!
- Janjo ne povas naĝi kaj malfortas...(simile)
Finfine, ili ĉiuj meritas survangojn !
Miland (عرض الملف الشخصي) 14 مارس، 2009 11:03:02 ص
Frankouche:Tamen, se Janjo tiras sufiĉe la ŝnuron (kurante...), Jano ne sinkos kaj ne dronos...Ne realisme. Imagu naĝbasenon. Fortulo tenas unu finon de ŝnuro kaj ĵetas la alian al vi, kiu estas ĉe la alia flanko. Ĉu vere li, eĉ se li estas Olimpika ĉampiono, povos tiri vin trans la baseno sen vi tuj sinki?
Do, tio pruvas ke Jano estas malforta homo nemuskolita !
Frankouche (عرض الملف الشخصي) 14 مارس، 2009 11:18:20 ص