Al la enhavo

El kiu lingvo venas via nomo? Ĉu vi ĝin parolas?

de werechick, 2009-marto-17

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

werechick (Montri la profilon) 2009-marto-17 18:54:14

Mia vera nomo venas el la latina lingvo, kiun mi ne parolas. Mia familio kaj mi parolas denaske angle, kaj mia patrino kaj frato havas hebreajn nomojn, kaj la nomo de mia patro estas germana.

Mi scias ke, ekzemple, japanaj homoj havas japanajn nomojn, sed la resto de la mondo?

eikored85 (Montri la profilon) 2009-marto-17 19:23:51

Mia angla, franca, hispana, kaj japana nomoj ĉiuj venas el la greka lingvo, kiun mi ne parolas. Mia ĉina nomo venas el la ĉina lingvo, kiun mi parolas iomete. (Sed nur mia angla nomo estas oficiala en iu ajn lando.)

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-18 00:47:32

Mia nomo, Rogier, venas de malnov-Ĝermana, kaj signifas 'fama lanco'.

sigkalis (Montri la profilon) 2009-marto-18 10:19:48

Mia nomo estas Sigitas, kiu venas el germana "Zygfrid", kiu signifas "venka paco". Mi ne parolas germane.

binbin (Montri la profilon) 2009-marto-18 11:55:44

Bontagon

Mia nomo estas Benjamin. Ĝi venas de la hebrea lingvon, signifias "Dekstro Ido".
La dekstro simbolas bonon, rektecon.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-18 14:37:02

Mia nomo estas Paul. Mi pensas, ke ĝi venas de la latina "Paulus", kiu signifas "malgranda".

Ĉu mi ĝin parolas? Jes kaj ne. Mi lernas la latinan depost septembro, sed en la lernejo, mi bedaŭrinde nur tradukas latinajn tekstojn - oni ne lernas paroli ĝin. (Kvankam interesus min...)

henma (Montri la profilon) 2009-marto-18 14:50:42

Mia nomo venas de la hebrea kaj signifas ion similan al "la juĝisto de Dio" aŭ "la juĝo de Dio", mi ne certas, kaj mi ne parolas la hebrean.

binbin:Mia nomo estas Benjamin. Ĝi venas de la hebrea lingvon, signifas "Dekstro Ido".
La dekstro simbolas bonon, rektecon.
Kurioze, hispane benjamín (kiel normala vorto, ne la propra nomo) signifas ankaŭ "la lasta kaj preferata filo" aŭ "la malplej aĝa el iu grupo".

Tiu signifo venas de la biblio, ĉar tiu estis la nomo de la lasta filo de Jakobo.

Amike,

Daniel.

Ironchef (Montri la profilon) 2009-marto-18 20:54:28

Mia vera nomo estas "Owen" kiu elvenas el la Kimra lingvo (Owain) kaj ĝenerale estas keltika nomo. Mi kredas ke la nomo signifas "ŝafisto" aŭ eble "ŝafido". Mi ne parolas la kimran lingvon. Mi estas el Anglio, tamen, ne Kimrio.

Momomomomo (Montri la profilon) 2009-marto-18 21:43:23

Mia nomo estas Morwenna (mor-ŭe-na), kiu estas kornvala. Mi ne parolas la kornvalan linvon, sed preskaŭ neniu denaske parolas ĝin hodiaŭ.

Hispanio (Montri la profilon) 2009-marto-18 22:03:10

Mia nomo estas Ignacio, kaj ĝi venas el la latina. Ĝi signifas "arda". Mi parolas iom da la latina, sed nur por ŝatokupo, ĉar preskaŭ neniu (aŭ neniu) ĝin parolas nuntempe.

Reen al la supro