Al la enhavo

El kiu lingvo venas via nomo? Ĉu vi ĝin parolas?

de werechick, 2009-marto-17

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Kvantumo (Montri la profilon) 2009-julio-15 11:51:28

Mia nomo estas "Sandro". Ĝi estas la diminutivo de "Alessandro", de la greka "Alexandros", kiu signifas: "protektanto de homoj".
Mi ne parolas greklingve.

vincas (Montri la profilon) 2009-julio-25 09:58:51

Mia nomo devenas el latina lingvo. Ĝi signifas homo, kiu venkas. Mi ne parolas latina, sed mi ĝin lernis unu jaro kaj scias kelkajn frazojn.

Vincas

harlandski (Montri la profilon) 2009-julio-25 14:47:03

Mia nomo, James, estas la angla formo de la grek-latina nomo "Iakobus", fine de la hebrea nomo Ya'akuv, kaj signifas 'uzurpulo'. Mi povas legi iomete tiujn pralingvojn.

Pastoro (Montri la profilon) 2009-julio-25 15:50:07

Nu, mia nomo estas "Salvador" kaj devenas el la latina vorto Salvator: tiu, kiu alvenis por savi, t.e. savanto.

Greke oni diras "Σωτήρ".

Bedaŭrinde mi nur scias diri latine rosa, rosa, rosae, rosarum, rosa, rosas... jejeje

Matisfeselef (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 13:02:49

Mia vera nomo estas Jorge, esperante Georgo. Ĝi estas grekdevena kaj signifas terkulturiston. Ĝia originala formo estas Γεώργιος.

Ĝin formas la vorteroj "γη" (tero)
v. geografio, geologo

kaj "έργο" (laboro)
v. ergonomio

Alilingvaj formoj:

Georg (germane, svede)
Göran (svede)
George (angle)
Georges (france)
Giorgio (itale)
György (hungare)
Jiří (ĉeĥe)
Jorge (hispane, portugale)
Георгий (ruse)
ഗീവര്‍ഗീ (malajale)
Ђорђе (serbe)
Գեվորգ (armene)
جرجس (arabe)

Tumppi1991 (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 11:05:35

Matisfeselef:Mia vera nomo estas Jorge, esperante Georgo. Ĝi estas grekdevena kaj signifas terkulturiston. Ĝia originala formo estas Γεώργιος.

Ĝin formas la vorteroj "γη" (tero)
v. geografio, geologo

kaj "έργο" (laboro)
v. ergonomio

Alilingvaj formoj:

Georg (germane, svede)
Göran (svede)
George (angle)
Georges (france)
Giorgio (itale)
György (hungare)
Jiří (ĉeĥe)
Jorge (hispane, portugale)
Георгий (ruse)
ഗീവര്‍ഗീ (malajale)
Ђорђе (serbe)
Գեվորգ (armene)
جرجس (arabe)
George estas en la finna lingvo Yrjö.

Mia nomo estas Tuomas kaj tio estas en multaj lingvoj Thomas, sed en sveda Tomas kaj en Esperanto Tomaso.
La plej maljuna versio de Tuomas estas Thoma kaj en la aramea lingvo. Mi ne povas paroli aramea lingvon.

dbs (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 16:00:15

Mia nomo estas Danuta, en angla lingvo: Danuta, en franca lingvo: Dany.
Ĝi devenas el la:
1. litova lingvo (lando – Litovio), de la vorto "danutie" kaj signifias kunigo sencoj: ĉielo kaj filino
2. latina lingvo, de la vorto "donata" kaj signifias donaca per (tra, trans) Dio
3. eble el sudslavaj antaŭnomoj: „Dana, Danka, Danica” kaj signifas donaca infano (donacato) per Dio.

En Pollando tio ĉi antaŭnomo estas uzi (apliki) de la XIV jarcent-a. Ĝi estas tre populara dank' al heroino Danjo de la „Kruckavaliroj” (romano el la pola historio) de Henryk Sienkiewicz.

Nomtago (festata en kelkaj landoj, precipe en Pollando) oni solenas (celebras): la 03-an de januaro, la 16-an de februaro, la 24-an de junio kaj la 01-an oktobro. Mi celebras mia nomtago la 01-an oktobro.
Bedaŭrinde mi ne parolas en la lingvojn: litovan, latinan kaj sudslavajn.
Mi pardonpetas pro miajn erarojn, mi estas komencanta.

Danuta = Danka = Danjo
Tio estas virina (femala) antaŭnomo.

sal.gif

MikeDee (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 16:40:44

Mia nomo estas Michael (Miĉael)
Wikipedia:
Mikaelo, La nomo devenas de la aramea kaj signifas „Kiu estas kia Dio?“ en la senco de „Nenio estas tia, kia estas Dio“. La figuro de la arkianĝelo Sankta Mikaelo, kies karaktero estas kontraŭi ĉiun, kiu dubas pri la pozicio de Dio, certe estas la kialo de tiu nomo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 19:13:04

Mia nomo estas Micah, kiu estas mallonga formo de l’ nomo Miĥaja, kiu signifas, “Kiu estas kiel la Eternulo?” en la senco de “Nenio estas tia, kia estas la Eternulo”.

werechick (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-30 20:59:26

patrik:Mia tuta nomo duvortas: "Patrick Jade".

"Patrick" devenas de la latina vorto "patricius", kiu signifas "nobelo". Tio maltaŭgas por mi... rido.gif

"Jade", kio estas ornamŝtono, devenas de la hispana frazero "piedra de ijada" ["lumboŝtono"], pro ties tiam ofte-dirita efikeco kontraŭ malsanoj de lumbo kaj reno.

Mi parolas nek la latinan nek la hispanan, bedaŭrinde. lango.gif
Estas interesa. En mia lando, Patrick estas vira nomo (fakte, la nomo de miaj praavoj), sed "Jade" estas ina nomo. Ĉu estas ambaŭseksa en via lando/lingvo? Aŭ estas nur vira? (Mi vidis ke vi estas vira)

Reen al la supro