المشاركات: 42
لغة: Esperanto
Kvantumo (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2009 11:51:28 ص
Mi ne parolas greklingve.
vincas (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2009 9:58:51 ص
Vincas
harlandski (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2009 2:47:03 م
Pastoro (عرض الملف الشخصي) 25 يوليو، 2009 3:50:07 م
Greke oni diras "Σωτήρ".
Bedaŭrinde mi nur scias diri latine rosa, rosa, rosae, rosarum, rosa, rosas... jejeje
Matisfeselef (عرض الملف الشخصي) 24 أغسطس، 2009 1:02:49 م
Ĝin formas la vorteroj "γη" (tero)
v. geografio, geologo
kaj "έργο" (laboro)
v. ergonomio
Alilingvaj formoj:
Georg (germane, svede)
Göran (svede)
George (angle)
Georges (france)
Giorgio (itale)
György (hungare)
Jiří (ĉeĥe)
Jorge (hispane, portugale)
Георгий (ruse)
ഗീവര്ഗീ (malajale)
Ђорђе (serbe)
Գեվորգ (armene)
جرجس (arabe)
Tumppi1991 (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2009 11:05:35 ص
Matisfeselef:Mia vera nomo estas Jorge, esperante Georgo. Ĝi estas grekdevena kaj signifas terkulturiston. Ĝia originala formo estas Γεώργιος.George estas en la finna lingvo Yrjö.
Ĝin formas la vorteroj "γη" (tero)
v. geografio, geologo
kaj "έργο" (laboro)
v. ergonomio
Alilingvaj formoj:
Georg (germane, svede)
Göran (svede)
George (angle)
Georges (france)
Giorgio (itale)
György (hungare)
Jiří (ĉeĥe)
Jorge (hispane, portugale)
Георгий (ruse)
ഗീവര്ഗീ (malajale)
Ђорђе (serbe)
Գեվորգ (armene)
جرجس (arabe)
Mia nomo estas Tuomas kaj tio estas en multaj lingvoj Thomas, sed en sveda Tomas kaj en Esperanto Tomaso.
La plej maljuna versio de Tuomas estas Thoma kaj en la aramea lingvo. Mi ne povas paroli aramea lingvon.
dbs (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2009 4:00:15 م
Ĝi devenas el la:
1. litova lingvo (lando – Litovio), de la vorto "danutie" kaj signifias kunigo sencoj: ĉielo kaj filino
2. latina lingvo, de la vorto "donata" kaj signifias donaca per (tra, trans) Dio
3. eble el sudslavaj antaŭnomoj: „Dana, Danka, Danica” kaj signifas donaca infano (donacato) per Dio.
En Pollando tio ĉi antaŭnomo estas uzi (apliki) de la XIV jarcent-a. Ĝi estas tre populara dank' al heroino Danjo de la „Kruckavaliroj” (romano el la pola historio) de Henryk Sienkiewicz.
Nomtago (festata en kelkaj landoj, precipe en Pollando) oni solenas (celebras): la 03-an de januaro, la 16-an de februaro, la 24-an de junio kaj la 01-an oktobro. Mi celebras mia nomtago la 01-an oktobro.
Bedaŭrinde mi ne parolas en la lingvojn: litovan, latinan kaj sudslavajn.
Mi pardonpetas pro miajn erarojn, mi estas komencanta.
Danuta = Danka = Danjo
Tio estas virina (femala) antaŭnomo.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
MikeDee (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2009 4:40:44 م
Wikipedia:
Mikaelo, La nomo devenas de la aramea kaj signifas „Kiu estas kia Dio?“ en la senco de „Nenio estas tia, kia estas Dio“. La figuro de la arkianĝelo Sankta Mikaelo, kies karaktero estas kontraŭi ĉiun, kiu dubas pri la pozicio de Dio, certe estas la kialo de tiu nomo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mikaelo
jchthys (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2009 7:13:04 م
werechick (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2009 8:59:26 م
patrik:Mia tuta nomo duvortas: "Patrick Jade".Estas interesa. En mia lando, Patrick estas vira nomo (fakte, la nomo de miaj praavoj), sed "Jade" estas ina nomo. Ĉu estas ambaŭseksa en via lando/lingvo? Aŭ estas nur vira? (Mi vidis ke vi estas vira)
"Patrick" devenas de la latina vorto "patricius", kiu signifas "nobelo". Tio maltaŭgas por mi...![]()
"Jade", kio estas ornamŝtono, devenas de la hispana frazero "piedra de ijada" ["lumboŝtono"], pro ties tiam ofte-dirita efikeco kontraŭ malsanoj de lumbo kaj reno.
Mi parolas nek la latinan nek la hispanan, bedaŭrinde.