До змісту

El kiu lingvo venas via nomo? Ĉu vi ĝin parolas?

від werechick, 17 березня 2009 р.

Повідомлення: 42

Мова: Esperanto

werechick (Переглянути профіль) 17 березня 2009 р. 18:54:14

Mia vera nomo venas el la latina lingvo, kiun mi ne parolas. Mia familio kaj mi parolas denaske angle, kaj mia patrino kaj frato havas hebreajn nomojn, kaj la nomo de mia patro estas germana.

Mi scias ke, ekzemple, japanaj homoj havas japanajn nomojn, sed la resto de la mondo?

eikored85 (Переглянути профіль) 17 березня 2009 р. 19:23:51

Mia angla, franca, hispana, kaj japana nomoj ĉiuj venas el la greka lingvo, kiun mi ne parolas. Mia ĉina nomo venas el la ĉina lingvo, kiun mi parolas iomete. (Sed nur mia angla nomo estas oficiala en iu ajn lando.)

Rogir (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 00:47:32

Mia nomo, Rogier, venas de malnov-Ĝermana, kaj signifas 'fama lanco'.

sigkalis (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 10:19:48

Mia nomo estas Sigitas, kiu venas el germana "Zygfrid", kiu signifas "venka paco". Mi ne parolas germane.

binbin (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 11:55:44

Bontagon

Mia nomo estas Benjamin. Ĝi venas de la hebrea lingvon, signifias "Dekstro Ido".
La dekstro simbolas bonon, rektecon.

darkweasel (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 14:37:02

Mia nomo estas Paul. Mi pensas, ke ĝi venas de la latina "Paulus", kiu signifas "malgranda".

Ĉu mi ĝin parolas? Jes kaj ne. Mi lernas la latinan depost septembro, sed en la lernejo, mi bedaŭrinde nur tradukas latinajn tekstojn - oni ne lernas paroli ĝin. (Kvankam interesus min...)

henma (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 14:50:42

Mia nomo venas de la hebrea kaj signifas ion similan al "la juĝisto de Dio" aŭ "la juĝo de Dio", mi ne certas, kaj mi ne parolas la hebrean.

binbin:Mia nomo estas Benjamin. Ĝi venas de la hebrea lingvon, signifas "Dekstro Ido".
La dekstro simbolas bonon, rektecon.
Kurioze, hispane benjamín (kiel normala vorto, ne la propra nomo) signifas ankaŭ "la lasta kaj preferata filo" aŭ "la malplej aĝa el iu grupo".

Tiu signifo venas de la biblio, ĉar tiu estis la nomo de la lasta filo de Jakobo.

Amike,

Daniel.

Ironchef (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 20:54:28

Mia vera nomo estas "Owen" kiu elvenas el la Kimra lingvo (Owain) kaj ĝenerale estas keltika nomo. Mi kredas ke la nomo signifas "ŝafisto" aŭ eble "ŝafido". Mi ne parolas la kimran lingvon. Mi estas el Anglio, tamen, ne Kimrio.

Momomomomo (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 21:43:23

Mia nomo estas Morwenna (mor-ŭe-na), kiu estas kornvala. Mi ne parolas la kornvalan linvon, sed preskaŭ neniu denaske parolas ĝin hodiaŭ.

Hispanio (Переглянути профіль) 18 березня 2009 р. 22:03:10

Mia nomo estas Ignacio, kaj ĝi venas el la latina. Ĝi signifas "arda". Mi parolas iom da la latina, sed nur por ŝatokupo, ĉar preskaŭ neniu (aŭ neniu) ĝin parolas nuntempe.

Назад до початку