Messages : 5
Langue: Esperanto
crescence (Voir le profil) 20 mars 2009 06:05:01
En Francio, oni diras "Bonjour" kiam oni renkontas iun. Tiel, oni ne deziras bonan tagon al tiu, oni tiun simple salutas. Do, tio signifas "saluton". Oni prefere dirus "Bonne journée" por deziri bonan tagon al iu.
Ĉu estas simile esperante ? Ĉu eblas uzi "Bonan tagon" por saluti iun ?
le_chaz (Voir le profil) 20 mars 2009 08:03:03
crescence:Saluton,Por saluti oni povas uzi "saluton" kaj "bonan tagon". La dua ebleco estas pli formala ol la unua.
En Francio, oni diras "Bonjour" kiam oni renkontas iun. Tiel, oni ne deziras bonan tagon al tiu, oni tiun simple salutas. Do, tio signifas "saluton". Oni prefere dirus "Bonne journée" por deziri bonan tagon al iu.
Ĉu estas simile esperante ? Ĉu eblas uzi "Bonan tagon" por saluti iun ?
La francan "bonne journée", francoj fakte uzas kiel "ĝis revido". En esperanto, mi neniam aŭdis iun uzi "bonan tagon" kun tiu senco. Oni simple diras "ĝis revido", "ĝis" aŭ kelkfoje "ĝis la revido".
Sed ekzistas alia grava maniero saluti en esperanto, kiu ne kutimas al francoj en ilia lingvo. Temas pri "bonan matenon", kiun multaj esperantistoj uzadas ĝis proksimume la tagmezo.
antoniomoya (Voir le profil) 20 mars 2009 09:21:13
En esperanto, kontraŭe al la naciaj lingvoj, oni povas diri (mi kredas) laŭvole "bonan tagon", "bonan matenon", "bonan tagmezon", "bonan posttagmezon", "bonan vesperon", "bonan nokton" kaj ankaŭ "saluton". Tiu kiu aŭdos vin, perfekte komprenos vin.
En Hispanio oni diras kutime aŭ "Hola" (saluton), aŭ matene "Buenos días" (bonan tagon), posttagmeze "Buenas tardes" kaj nokte "Buenas noches".
Ĉiu lando, iu kutimo.
Amike,
crescence (Voir le profil) 20 mars 2009 11:24:27
Rogir (Voir le profil) 20 mars 2009 12:19:38