Al la enhavo

Longaj vortoj

de Matthieu, 2009-marto-20

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2009-marto-20 18:23:59

Ĉar en Esperanto oni povas kunmeti vortojn, ne ekzistas plej longa vorto. Tamen oni povas amuziĝi krei longegajn vortojn.

Iam, dum mi enuis en kurso, mi sukcesis elpensi la jenan vorton: mezepokokcidenteŭroptradicimuzikaŭskultemulasocikunsidopartoprenantinnombrokreskigvolo (87 literoj).

Al mi ĝi ŝajnas ĝusta, sed mi ne kredas, ke ĝi estas tuj komprenebla. senkulpa.gif

Kiujn longegajn vortojn vi proponas?

Anel357 (Montri la profilon) 2009-marto-20 20:29:03

mi rezignas x)

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-marto-20 20:34:54

Bona longega vortorideto.gif
Mi gratulas vin pro tio. Sed estus necese ke vi traduku ĝin (france?)aŭ disigu la subvortojn per streketoj por bone kompreni ĝin.
Mi proponas vorton multe malpli longa:

ferindustrimanlaboristineto =

fer-industri-man-laborist-in-eto.

Amike el Hispanujo.

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-20 21:29:19

Estonta-internacia-vere-tut-monda-plibonota-komunikado-inter-ĉiuj-bonvolemuloj-de-ĉiuj-landoj-kun-la-sola-vera-kaj-simpla-internacia-lingvo...rido.gif rido.gif

JEs, estas Ne vera vortkonstruo... , sed estis nur por ridi ! (rideto.gif )

Reen al la supro