目次へ

Longaj vortoj

Matthieu,2009年3月20日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Matthieu (プロフィールを表示) 2009年3月20日 18:23:59

Ĉar en Esperanto oni povas kunmeti vortojn, ne ekzistas plej longa vorto. Tamen oni povas amuziĝi krei longegajn vortojn.

Iam, dum mi enuis en kurso, mi sukcesis elpensi la jenan vorton: mezepokokcidenteŭroptradicimuzikaŭskultemulasocikunsidopartoprenantinnombrokreskigvolo (87 literoj).

Al mi ĝi ŝajnas ĝusta, sed mi ne kredas, ke ĝi estas tuj komprenebla. senkulpa.gif

Kiujn longegajn vortojn vi proponas?

Anel357 (プロフィールを表示) 2009年3月20日 20:29:03

mi rezignas x)

antoniomoya (プロフィールを表示) 2009年3月20日 20:34:54

Bona longega vortorideto.gif
Mi gratulas vin pro tio. Sed estus necese ke vi traduku ĝin (france?)aŭ disigu la subvortojn per streketoj por bone kompreni ĝin.
Mi proponas vorton multe malpli longa:

ferindustrimanlaboristineto =

fer-industri-man-laborist-in-eto.

Amike el Hispanujo.

erikano (プロフィールを表示) 2009年3月20日 21:29:19

Estonta-internacia-vere-tut-monda-plibonota-komunikado-inter-ĉiuj-bonvolemuloj-de-ĉiuj-landoj-kun-la-sola-vera-kaj-simpla-internacia-lingvo...rido.gif rido.gif

JEs, estas Ne vera vortkonstruo... , sed estis nur por ridi ! (rideto.gif )

先頭にもどる