У садржају

Neutreco de Esperanto

од vedev, 22. март 2009.

Поруке: 31

Језик: Esperanto

Rogir (Погледати профил) 16. новембар 2009. 17.42.56

La problemo ne estas elparoli lij aŭ ŝij, la problemo estas aŭdi ĉu oni diras lija aŭ lia.

dobri (Погледати профил) 17. новембар 2009. 15.01.14

Rogir:La problemo ne estas elparoli lij aŭ ŝij, la problemo estas aŭdi ĉu oni diras lija aŭ lia.
Jes, tion mi opinias ankaŭ kiel la plej grava problemo!

horsto (Погледати профил) 17. новембар 2009. 19.46.28

dobri:
Rogir:La problemo ne estas elparoli lij aŭ ŝij, la problemo estas aŭdi ĉu oni diras lija aŭ lia.
Jes, tion mi opinias ankaŭ kiel la plej grava problemo!
kiel la plej gravan problemon !
aliakaza vi estas la problemo okulumo.gif

pri ij, ankaŭ mi ne scius kiel prononci ŝij kaj lij, ĉu iu povas klarigi tion?

jan aleksan (Погледати профил) 19. новембар 2009. 20.23.17

Rogir:La problemo ne estas elparoli lij aŭ ŝij, la problemo estas aŭdi ĉu oni diras lija aŭ lia.
prave...

jan aleksan (Погледати профил) 19. новембар 2009. 20.25.45

horsto:
dobri:
Rogir:La problemo ne estas elparoli lij aŭ ŝij, la problemo estas aŭdi ĉu oni diras lija aŭ lia.
Jes, tion mi opinias ankaŭ kiel la plej grava problemo!
kiel la plej gravan problemon !
aliakaza vi estas la problemo okulumo.gif

pri ij, ankaŭ mi ne scius kiel prononci ŝij kaj lij, ĉu iu povas klarigi tion?
vidu la ekzemplojn de sergejm. Oni ne prononcas "trijara" kiel "triara". Forprenu "ara" kaj vi havos ideon pri kiel prononci.

dobri (Погледати профил) 19. новембар 2009. 21.27.03

horsto:
kiel la plej gravan problemon !
aliakaza vi estas la problemo okulumo.gif
Dankon Horsto! Mi ofte atentigis la aliajn pri ĝusta uzado de akuzativo, tamen mi faris la saman eraron.

victornino (Погледати профил) 20. новембар 2009. 12.55.57

Al mi pli interesas la afero pri ĉu la esperanta vortoprovizo estas neŭtrala, rilate al la neeuropaj lingvanoj. Mi kredas ke ne.

Rogir (Погледати профил) 20. новембар 2009. 16.59.19

Kompreneble ne. Nur lingvo kun tute hazardaj vortradikoj povus esti tute neŭtra.

victornino (Погледати профил) 20. новембар 2009. 19.54.51

Rogir:Kompreneble ne. Nur lingvo kun tute hazardaj vortradikoj povus esti tute neŭtra.
vi pravas, aŭ kun tute novaj radikoj; tamen tio supozus grandegan artlaboron.

kiam la esperanto naskiĝis, estis tempo denove kruela, kun drama submeteco al aliaj popoloj neeuropaj. Oni kredis je la supereco de la franca, la angla, la hispana, la holanda, la rusa, eĉ la japana. La plej belaj lingvoj el Afriko, Azio, Sudamerico kpt, ne estis atentitaj.

Mi pensas ke dum tuta nia historio, ne ekzistas momento, aĵo, persono aŭ afero, kiuj havis siajn radikojn pura el barbareco.

horsto (Погледати профил) 20. новембар 2009. 20.07.23

jan aleksan:
vidu la ekzemplojn de sergejm. Oni ne prononcas "trijara" kiel "triara". Forprenu "ara" kaj vi havos ideon pri kiel prononci.
trijara oni ne prononcas kiel trij-ara, sed kiel tri-ja-ra, do ne eblas forpreni 'ara'.
.
sergejm skribis:
Mi vidas neniajn malfacilaĵojn prononci '-ij', 'j' prononciĝas same kiel en '-uj', sed por ne-rusoj tio eble estas malfacile.
.
'-uj' estas diftongo, oni prononcas ĝin kiel diftongan 'ui', samkiel oni prononcas 'eŭ' kiel diftongan 'eu'. Sed kiel prononci '-ij'? Ĉu kiel 'ii', aŭ kiel 'ie', aŭ kiel 'ije'?

Вратите се горе