У садржају

sufikso "-ĝ"

од crescence, 24. март 2009.

Поруке: 19

Језик: Esperanto

crescence (Погледати профил) 24. март 2009. 11.28.38

Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?

Ekzemplojn :

il se blesse = li vundiĝas
cela se peut = tio poviĝas

Ĉu oni povas ankaŭ diri : li sin vundas ?

Dankon

henma (Погледати профил) 24. март 2009. 12.04.41

crescence:Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?

Ekzemplojn :

il se blesse = li vundiĝas
cela se peut = tio poviĝas

Ĉu oni povas ankaŭ diri : li sin vundas ?

Dankon
Mi ne scias sufiĉe la francan por respondi la unuan demandon, sed mi povas diri al vi tion, ke vi eblas diri "li sin vundas".

Ĉiam vi povas uzi refleksivon kun transitivaj verboj (la verboj kiuj uzas akuzativon).

Amike,

Daniel.

KoLonJaNo (Погледати профил) 24. март 2009. 12.17.43

Saluton!

crescence:cela se peut = tio poviĝas
Mi ne memoras, ke mi iam ajn vidis povi.

Laŭ mia vortaro franca-germana se pouvoir simple signifas povi estiesti ebla / ebli.

cela se peut = tio povas esti | tio eblas

il se peut que = povas esti, ke | eblas, ke

Kolonjano

Rohan (Погледати профил) 24. март 2009. 14.50.49

crescence:Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?
Estas notinde ke la 'pronomaj verboj' en la franca havas tri ĉefajn celojn, se mi ne eraras:

1. Netransitivigo de transitiva verbo

Ekz. 'blesser' = vundi; 'se blesser' = vundiĝi.

2. Indiko de agoj reciprokaj

Ekz. 'Ils se racontent.' = Ili rakontas unu al la alia.

3. Indiko de agoj havantaj la saman subjekton kaj objekton

Ekz. 'Il se regarde dans la glace.' = Li rigardas sin en la spegulo.

En la unua kazo, oni pli-malpli libere povas uzi 'iĝ' en esperanto.

En la dua kazo, oni ne ĉiam povas uzi 'iĝ'.

Ekz. 'Ils se rencontrent.' = Ili renkontiĝas.
Sed ne eblas diri 'Ili rakontiĝas.' por signifi 'Ils se racontent.'.

En la tria kazo, preskaŭ ĉiam oni uzu normalajn pronomojn (min, vin, sin, ktp) por indiki la objekton.

Jen espereble helpa ligilo:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...

crescence (Погледати профил) 24. март 2009. 16.11.21

Dankojn al ĉiuj !

Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :

"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?

henma (Погледати профил) 24. март 2009. 16.32.11

crescence:Dankojn al ĉiuj !

Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :

"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?
Almenaŭ vi devas aldoni "kiel"

La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas kiel "bonvenon".

Sed mi pensas ke tiu frazo ne estas korekta, mi komprenas kial vi pensas je tiu frazo, hispane ni diras "se traduce como", kiu similas esti refleksiva frazo, sed vere estas heredaĵo de la latina kaj estas pasiva frazo. La korekta esperanta formo estus:

La franca vorto "bienvenue" estas tradukata kiel "bonvenon".



La francan vorton "bienvenue" oni tradukas kiel "bonvenon".

Amike,

Daniel.

crescence (Погледати профил) 25. март 2009. 08.30.43

Dankon pro tiuj klaraj analizoj !
Amike

le_chaz (Погледати профил) 25. март 2009. 08.49.04

crescence:

Almenaŭ vi devas aldoni "kiel"

La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas kiel "bonvenon".
Mi ne konsentas. Laŭ mi, la unua frazo estas tute korekta, ĝi kontraŭas nenian regulon de Esperanto.

En esperanto ne estas nur unu maniero ĉion esprimi -- feliĉe!

tommjames (Погледати профил) 25. март 2009. 11.12.04

crescence:Dankojn al ĉiuj !

Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :

"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?
Laŭ mi via tradukiĝas estas perfekte bona en tiu frazo, ĉar oni nek mencias nek zorgas pri la agento de la traduka ago.

Via frazo estas esence sama kiel Mi nomiĝas crescence.

Ankaŭ estas tradukata estas bona, sed oni ne devas uzi tiun formon. En iuj aliaj lingvoj oni devas uzi la pasivan participan formon, simple ĉar tio estas la konvencio de tiu lingvo. Mi ne scias pri la franca, sed en la angla oni povas diri la frazon ambaŭmaniere:

The French word "bienvenue" translates as/to "bonvenon"

The French word "bienvenue" is translated as/to "bonvenon"

La sama fleksebleco ekzistas en Esperanto.

jchthys (Погледати профил) 25. март 2009. 14.26.57

Jes, kaj oni ankaŭ povas diri:
«Oni tradukas la francan vorton “bienvenue” kiel “bonvenon”.»

Вратите се горе