訊息: 23
語言: Esperanto
crescence (顯示個人資料) 2009年3月24日上午11:28:38
Ekzemplojn :
il se blesse = li vundiĝas
cela se peut = tio poviĝas
Ĉu oni povas ankaŭ diri : li sin vundas ?
Dankon
henma (顯示個人資料) 2009年3月24日下午12:04:41
crescence:Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?Mi ne scias sufiĉe la francan por respondi la unuan demandon, sed mi povas diri al vi tion, ke vi eblas diri "li sin vundas".
Ekzemplojn :
il se blesse = li vundiĝas
cela se peut = tio poviĝas
Ĉu oni povas ankaŭ diri : li sin vundas ?
Dankon
Ĉiam vi povas uzi refleksivon kun transitivaj verboj (la verboj kiuj uzas akuzativon).
Amike,
Daniel.
KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年3月24日下午12:17:43
crescence:cela se peut = tio poviĝasMi ne memoras, ke mi iam ajn vidis poviĝi.
Laŭ mia vortaro franca-germana se pouvoir simple signifas povi esti aŭ esti ebla / ebli.
cela se peut = tio povas esti | tio eblas
il se peut que = povas esti, ke | eblas, ke
Kolonjano
Noël LECOMTE (顯示個人資料) 2009年3月24日下午2:23:57
crescence:Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?
Ekzemplojn :
il se blesse = li vundiĝas
cela se peut = tio poviĝas
Ĉu oni povas ankaŭ diri : li sin vundas ?
Dankon
Saluton Crescenso !
Ne estas facile respondi al via demando, sed mi povas konsili al vi la tre bonan libron de Jacques Joguin : "Parlons Espéranto" [Ni parolu Esperanton].
Tre bona libro, des pli de tre alta nivelo, kiu bonege klarigos al vi la subtilecojn de tiu mirinda lingvo, kiu estas Esperanto.
Tiu libro estis ankoraŭ (ne estas longtempe), libera alirejo sur InterReto.
Nun, oni ankoraŭ trovas ĝin sur InterReto, sed necesas pagi (ĝia prezo ne tre sumas : ĉirkaŭ 20 eŭroj).
Amike.
Noël
Rohan (顯示個人資料) 2009年3月24日下午2:50:49
crescence:Ĉu oni povas diri ke la sufikso "-iĝ" ĉiam tradukas la francan formon vokatan en franca "pronominale" de la verboj ?Estas notinde ke la 'pronomaj verboj' en la franca havas tri ĉefajn celojn, se mi ne eraras:
1. Netransitivigo de transitiva verbo
Ekz. 'blesser' = vundi; 'se blesser' = vundiĝi.
2. Indiko de agoj reciprokaj
Ekz. 'Ils se racontent.' = Ili rakontas unu al la alia.
3. Indiko de agoj havantaj la saman subjekton kaj objekton
Ekz. 'Il se regarde dans la glace.' = Li rigardas sin en la spegulo.
En la unua kazo, oni pli-malpli libere povas uzi 'iĝ' en esperanto.
En la dua kazo, oni ne ĉiam povas uzi 'iĝ'.
Ekz. 'Ils se rencontrent.' = Ili renkontiĝas.
Sed ne eblas diri 'Ili rakontiĝas.' por signifi 'Ils se racontent.'.
En la tria kazo, preskaŭ ĉiam oni uzu normalajn pronomojn (min, vin, sin, ktp) por indiki la objekton.
Jen espereble helpa ligilo:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...
crescence (顯示個人資料) 2009年3月24日下午4:11:21
Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :
"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?
henma (顯示個人資料) 2009年3月24日下午4:32:11
crescence:Dankojn al ĉiuj !Almenaŭ vi devas aldoni "kiel"
Ĉu estas korekta la verbo "tradukiĝas" en la fraso (ekzemplo) :
"La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas "bonvenon" ?
La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas kiel "bonvenon".
Sed mi pensas ke tiu frazo ne estas korekta, mi komprenas kial vi pensas je tiu frazo, hispane ni diras "se traduce como", kiu similas esti refleksiva frazo, sed vere estas heredaĵo de la latina kaj estas pasiva frazo. La korekta esperanta formo estus:
La franca vorto "bienvenue" estas tradukata kiel "bonvenon".
aŭ
La francan vorton "bienvenue" oni tradukas kiel "bonvenon".
Amike,
Daniel.
crescence (顯示個人資料) 2009年3月25日上午8:30:43
Amike
le_chaz (顯示個人資料) 2009年3月25日上午8:49:04
crescence:Mi ne konsentas. Laŭ mi, la unua frazo estas tute korekta, ĝi kontraŭas nenian regulon de Esperanto.
Almenaŭ vi devas aldoni "kiel"
La franca vorto "bienvenue" tradukiĝas kiel "bonvenon".
En esperanto ne estas nur unu maniero ĉion esprimi -- feliĉe!
Noël LECOMTE (顯示個人資料) 2009年3月25日上午9:26:15
crescence:Dankon pro tiuj klaraj analizoj !
Amike
Saluton !
Mi tradukus per :
La franca vorto "bienvenue" estas tradukita per "bonvenon".
a) ata kaj anta referencas al ago kiu daŭras aŭ ripetiĝas en la momento [as-tempo (aŭ prezenco), preterito, os-tempo (aŭ futuro)] en kiu oni parolas.
b) ita kaj inta referencas al ago kiu estas finita (aŭ mallonga).
Tiuj formoj esprimas, ĉu la resulton, ĉu la staton de la ago, sed ankaŭ ĝia antaŭeco rilate al la koncerna tempo.
Krome :
1) La agento de la agado estas ĉiam enkondukita per "de".
2) La instrumento, la uzita rimedo per la prepozicio "per".
Do :
La franca vorto "bienvenue" estas tradukita de Crescense per "bonvenon".
Amike