Al contingut

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

de Senegaùlo, 25 de març de 2009

Missatges: 102

Llengua: Esperanto

Vilius (Mostra el perfil) 4 d’abril de 2009 19.18.35

Senegaùlo:Ĉu la franca simpligita ?
Ĉu la Latinida kreolo ?
Ambaŭ rekte kaj facile kompreneblaj de kiuj jam scipovas la originajn ?
Mi parolas nek francan nek hispanan, tial ambaŭ viaj lingvoj estas tiel fremdaj al mi kiel Esperanto.

Senegaùlo:(Ĉiuj homoj al kiuj mi montris ĝin tiel reagis senescepte !!!)
Ĉu vi scias pri "anekdotaj argumentoj"?

Senegaùlo:Vi nur pravigas tion, kion mi skribis : Vin interesas nur Esperanto
Bingo! Vi estas tute prava, d-ro Watson! Sed tio tute ne estas surprizo.. Ĉu vi forgesis ke ĉi tie estas Esperanta forumo en Esperanta retpaĝo, kie ĉiuj venas por lerni Esperanton? Ŝajnas ke vi ofte forgsas tion..

Senegaùlo:Vi miskomprenis min : mi abomenas ĉiujn ajn religiojn!...

...inkluzive la esperantan!
Bedaŭrinda demagogiaĉo..
Ĉu ni vidu kio estas religio?
Vikipedio:Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Jes, Esperanto enhavas iom da ideoj kaj eble praktikoj, sed parto pri ekstermondaj potencoj estas tute ne rilata al Esperanto, ĉu ne?

henma (Mostra el perfil) 4 d’abril de 2009 19.52.15

AlfRoland:Kaj mi ripetas: Kial uzi lingvon, kiu nur havas manplenon da parolantoj?
Certe tiu argumento ne validas... Memoru tion, ke iam, eĉ esperanto havis nur manplenon da parolantoj...

Sed, bonvolu, Senegaùlo, ne varbi tra la tuta forumo, nek ataki tiom nia kara lingvo. Vi nur kreas malamikojn, kiuj poste venas ree ataki vin ĉe tiu fadeno...

Certe, (preskaŭ) ĉiuj, kiuj partoprenas de tiu forumo tre ŝatas esperanton, ni vole lernis ĝin, ĉar ni interesiĝis pri ĝi, kaj ankoraŭ estas esperantistoj, ĉar ni volas.

Eble ĝi ne estas perfekta, kaj aliaj planlingvoj povas esti pli bonaj en iuj karakterizaĵoj... Sed ĉiam tiuj karakterizaĵoj estos pli bonaj por iuj, sed malpli bonaj por aliaj... Do, ne ekzistas tiu perfekta lingvo.

Tiu parto de la forumo estas por paroli pri aliaj lingvoj, do, certe vi havas la rajton paroli pri LFN tiom, kiom vi volas.

Amike,

Daniel.

AlfRoland (Mostra el perfil) 4 d’abril de 2009 20.31.23

henma:
Certe tiu argumento ne validas... Memoru tion, ke iam, eĉ esperanto havis nur manplenon da parolantoj...
Daniel.
Skribinte tion mi pensis pri la hodiaŭa situacio. Kial revenu al nulpunkto? Rado ne estos pli ronda se ni inventos ĝin denove.

Senegaùlo (Mostra el perfil) 5 d’abril de 2009 0.54.22

Vilius:Ĉu ni vidu kio estas religio?
Vikipedio:Religio estas sistemo de ideoj kaj praktikoj, kiu estas bazita sur la kredo, ke ekzistas ekstermonda(j) potenco(j), kiu(j) influas la mondon kaj la vivon de la homoj.
Jes, Esperanto enhavas iom da ideoj kaj eble praktikoj, sed parto pri ekstermondaj potencoj estas tute ne rilata al Esperanto, ĉu ne?
"En la mondoN venis nova sento..." diras la himno... El kie/kiu venis tiu nova sento ?

Senegaùlo (Mostra el perfil) 5 d’abril de 2009 1.17.29

henma:Certe, (preskaŭ) ĉiuj, kiuj partoprenas de tiu forumo tre ŝatas esperanton, ni vole lernis ĝin, ĉar ni interesiĝis pri ĝi, kaj ankoraŭ estas esperantistoj, ĉar ni volas.
Eble ĝi ne estas perfekta, kaj aliaj planlingvoj povas esti pli bonaj en iuj karakterizaĵoj... Sed ĉiam tiuj karakterizaĵoj estos pli bonaj por iuj, sed malpli bonaj por aliaj... Do, ne ekzistas tiu perfekta lingvo.
Tiu parto de la forumo estas por paroli pri aliaj lingvoj, do, certe vi havas la rajton paroli pri LFN tiom, kiom vi volas.
Amike,Daniel.
Dankon Daniel pro via komprenemo!
Mi tute ne interesiĝas pri perfekta lingvo sed nur pri la afero de mondlingvo.
Multaj homoj opinias ke la angla estas la sola mondlingvo kaj ke ĝi taŭge plenumas tiun rolon... Kaj ili estas la plej multnombraj!... Kial do la esperantistoj insistas pri esperanto ? ...
Mi scias la anglan kaj esperanton kaj opinias ke nek la angla nek esperanto estas ideala mondlingvo, sed neniu volas debati pri tio ĉi tie... kial do ? Ĉu tiu fadeno ne aliajn lingvojn koncernas ? Kaj ĉu mi ne malfermis fadenon pri lfn kaj Eo ?
Mi ne neas la fakton ke esperanto permesas al ni internacie babili en sama lingvo en ĉi tiu forumo (mi eĉ tiucele uzas ĝin) sed mi deziras paroli pri ideala mondlingvo, kio interesas min plie ol esperanto... (ĉar mi opinias ke Eo neniam estos tiu lingvo!)

henma (Mostra el perfil) 5 d’abril de 2009 3.19.58

Senegaùlo:Dankon Daniel pro via komprenemo!
Dankon okulumo.gif

Senegaùlo:Multaj homoj opinias ke la angla estas la sola mondlingvo kaj ke ĝi taŭge plenumas tiun rolon... Kaj ili estas la plej multnombraj!... Kial do la esperantistoj insistas pri esperanto ? ...
Ĉu eble ĉar ni jam scias tion, ke esperanto estas pli justa ol la angla?

Kaj lerni esperanton estas certe pli facila ol lerni la anglan (escepte, kompreneble, por la denaskaj anglaj parolantoj rideto.gif), kaj multe pli malmultekosta.

Senegaùlo:Mi scias la anglan kaj esperanton kaj opinias ke nek la angla nek esperanto estas ideala mondlingvo
Mi ankaŭ scias ambaŭ lingvojn (kaj mi ne laborus kie mi nun laboras se mi ne scipovus la anglan, certe, mi devas paroli per tiu lingvo ĉiutage).

Mi opinias ke la angla ne povas esti la internacia lingvo, por mi estas pli facile babili esperante ol angle, eĉ kiam mi lernis la anglan dum pli da jaroj, kaj dum mia vivo mi babilis angle kun usonanoj, germanoj, baratanoj (tio estas terure malfacila), ktp.

Senegaùlo:Ĉu tiu fadeno ne aliajn lingvojn koncernas ? Kaj ĉu mi ne malfermis fadenon pri lfn kaj Eo ?
Tiu fadeno tute validas...

Senegaùlo:... sed mi deziras paroli pri ideala mondlingvo, kio interesas min plie ol esperanto... (ĉar mi opinias ke Eo neniam estos tiu lingvo!)
Mi ne samopinias... Eble mi estas tro idealisma, sonĝema, naiva, ... mi ne scias... sed mi vere pensas ke esperanto povas esti tiu lingvo, kaj mi pensas ke la homaro komprenos tion, ke ni bezonas duan lingvon por ĉiuj, por justa babilado inter homoj kun malsamaj denaskaj lingvoj...

Mi kredas je la fina venko... mi laboros por tio... ne sufiĉas tio, ke iu havas la plej bonan lingvon por tiu celo, sed oni devas labori por atingi ĝin... Kaj tion ni faras...

Se fine, la fina venko estas atingita de alia lingvo, ni devos lerni ĝin... sed nun, la esperantistaro laboras, kaj mi partoprenas de tiu laboro, ĉar mi pensas ke ĝi estas bona.

Amike,

Daniel.

Vilius (Mostra el perfil) 5 d’abril de 2009 8.43.17

Senegaùlo:"En la mondoN venis nova sento..." diras la himno... El kie/kiu venis tiu nova sento ?
Mi certas, ke tie temas pri "el Esperanta movado", "el ideo de komuna lingvo", "el ideo de amikeco", ktp.

Senegaùlo (Mostra el perfil) 5 d’abril de 2009 22.20.14

Do se mi bone komprenis, la esperanta movado, la ideo de komuna lingvo kaj amikeco estas eksterteranaj aferoj?!...

Vi ne povas nei la religioza enhavo de Eo, ĝi patentas en ĉiuj skriboj de Zamenhof (Nia Oncjo Zam')

Kaj en la ateista parto de la movado, ĝi estis anstataŭata (brrrr!) de la klasbatalo kondukota de revolucia pastraro cele al alveno de la komunisma paradizo, kio estas laika versio de judokristanismo...

Esperantst (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2009 2.43.38

Kara sentaŭgulo, jam komence vi tute forlasis la sciencan kampon. Nun vi skribas ion pri la religia karaktero de Esperanto. Esperanto estas lingvo, do ĝi ne povas havi lingvan karakteron. Eble vi celis skribi "de la Esperanto-movado aŭ lingvoanaro". Sed ankaŭ tio tute ne veras. Por konstati tion vi nur devus legi iun de la multnombraj faklibroj pri Esperanto (Internationale Plansprachen (Blanke), Lingvo - Literaturo - Movado (Janton) aŭ aliajn). Serĉu pri la "Deklaracio pri la esenco de la esperantismo" aŭ pri la "Deklaracio pri la neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto".

Mi sekvis tiun fadenon kaj viaj argumentoj ne vere estas konvinkaj. Eble vi volas uzi la naivecon de Esperanto-komencantoj por konvinki aliajn pri la supereco de LFN al Esperanto. Vi tre similas al anoj de aliaj semiplanlingvoj aŭ planlingvaj projektoj (LFN, ĉar ĝi eĉ ne akiris la statuson de semiplanlingvo). Ne gravas ĉu temas pri Interlingua, Novial, Ido, Glossa, LFN aŭ Fasile. Ili havas unu komunaĵon: Ili ŝajne ĉefe provas varbi en Esperanto-rondoj, ĉar en la normala mondo ili ne sukcesas varbi sufiĉe da anojn. Ĉiuj diras ke ilia lingvo estas pli bona. Multaj tamen forgesas ke temas pri subjektiva afero, ĉar science tute ne temas pri pruvita afero. Esperanto certe ne estas la plej perfekta, sed nek ekzistas scienca pruvo ke LFN estas pli bona ol Esperanto aŭ pli bona ol IDO aŭ pli bona ol Interlingua aŭ ... En kelkaj kazoj la kreantoj de iu projekto plibonigas afereton, sed perdas avantaĝon en iu alia rilato. Mi konas LFN ekde ĉirkaŭ 10 jaroj. En tiu tempo amiko de mi okupiĝis iomete pri LFN, kiu cetere publikiĝis en 1965 de George BOEREE. Mi aliĝis al diskutlisto, iomete studis LFN kaj konstatis ke la lingvo ne estas pli bona. En la diskutolisto oni diskutis (preskaŭ 40 jarojn post la publikiĝo) pri gramatikaj kaj vortaj fajnaĵoj). Mi amiko daŭre estas iom aktiva, sed parte lasis la lingvon kaj revenis al Esperanto dirante: "Mi pensis pri la afero kiam mi meditis ĉu mi instruu al miaj infanoj LFN. Mi venis al la konkludo ke mi ne ŝatus instrui al miaj infanoj lingvon kiun oni preskaŭ ne uzas kaj malpli parolas". Sed nun mi proponas al vi la jenon: Kial vi ne iom pli detale prezentas al ni la lingvon LFN? Vi povas ekzemple prezenti la gramatikon, la vortojn. Faru kurseton pri LFN! Mi ekzemple speciale interesiĝus havi tradukon de jenaj vortoj: blankiĝi / ruĝigi / seniluziiĝi (Mi seniluziiĝis pri LFN) / Mi trovis tiun ideon bonan / mi trovis tiun ideon bona / Mi saltas sur la tablon / Mi saltas sur la tablo / Li akceptis lin kiel princo / Li akceptis lin kiel princon / Li respondis poŝtkarte / Mi havas celon kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte / enbusiĝi / pasintsemajne / La patro diras al sia frato / La patro diras al ŝia frato / samaĝulo / envortarigi / enlitiĝi / ekzameniĝi / Lumrapide mi atingis la celon.

Bone, mi pensas ke tio unue sufiĉas. Eble venontfoje mi petos vin traduki al ni poemon, kiu jam ekzistas en Esperanto por havi la eblecon kompari LFN kaj Esperanto. Bone?

Senegaùlo (Mostra el perfil) 6 d’abril de 2009 17.20.01

Hola amigo mejicano!

Mi tre deziras respondi al vi sed antaŭe mi devas klarigi jene :

- Mi ne varbas por LFN. Mi nur proponas debaton pri ĝi kompare kun Eo, sed pri tio neniu volas scii, eble pro la kialoj kiujn mi jam estis metinta (sektemo, neinteresiĝo pri tutmonda komunikado sed nur pri Eo, kvazaŭ religie ktp...) Ĉu oni ankoraŭ ne pensi ke eble mi nur min mi serĉas konvinki?...

- Rilate via bona ideo pri traduko de poeziaĵo al esperanto kaj poste al LFN, vi rimarkigas al vi ke mi jam tion faris en ĉi forumo : bretona poemo (beure laouen) de mi esperantigita (ĝoja mateno) kaj ankaŭ de mi tradukita al LFN (matina felis)... Mi eĉ konfesas honeste al vi ke mi preferas la esperantan version...

Pri prezento de LFN, pridemandis nur amiko Crescence kaj mi informis (wikipedia LFN).
Tie estas la tuto: gramatica, disionarios, testos e an un curseta ce me ja fase! (kaj eĉ kurseton, kiun mi jam faris).
Krom li, nenio ion pridemandis sed oni preferis kritiki kaj anatemi ol informiĝi kaj analizi...

Nu ni vidu pri la traduko de la materialo supozeble malfacile tradukebla al lingua franca nova :

Blankiĝi: Blanci

Ruĝiĝi: Roji

Seniluziiĝi: perdi se iludes

Mi trovis tiun ideon bonan: Me ia trova esta idea bon

Mi trovis tiun ideon bona: Me ia trova ce esta idea es bon

Mi saltas sur la tablon: Me salta a sur la table

Mi saltas sur la tablo: Me salta sur la table

Li akceptis lin kiel princon: El ia aseta el prinsin

Li alceptis lin kiel princo: El prinsin ia aseta el

Li respondis poŝtkarte: El ia responde par carta postal

Mi havas celon kiun mi povas atingi nur enriĉiĝinte: Me ave un intende ce me pote reali sola pos cuando me rici
Enbuŝiĝi: Pone se en boca

Pasintsemajne: a la semana ante (esta)

La patro diras al sia frato: La patre dise a se frate

La patro diras al ŝia frato: La patre dise a el frate

Samaĝulo: de mesma eda

Envortarigi: Pone en disionario

Enlitiĝi: vade a leto

Ekzameniĝi: es esaminada

Lumrapide mi atingis la celon: Rapida como la lus me ia susede la punta

Tornar a dalt