본문으로

Lingua franca nova (LFN) o /aù Esperanto ?

글쓴이: Senegaùlo, 2009년 3월 25일

글: 102

언어: Esperanto

horsto (프로필 보기) 2009년 4월 6일 오후 7:36:03

Senegaùlo:
- Mi ne varbas por LFN. Mi nur proponas debaton pri ĝi kompare kun Eo, sed pri tio neniu volas scii, eble pro la kialoj kiujn mi jam estis metinta (sektemo, neinteresiĝo pri tutmonda komunikado sed nur pri Eo, kvazaŭ religie ktp...) Ĉu oni ankoraŭ ne pensi ke eble mi nur min mi serĉas konvinki?...
Vi ne volas varbi por LFN, bone. Vi nur volas debati. Por debati pri lingvo oni devas unue lerni ĝin. Do vi volas, ke ni lernu la lingvo kaj se ni ne volas, tiam ni estas sektemaj, kvazaŭ religiaj. Tre amuze!

Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 6일 오후 10:58:54

Oni jam debatis pri aliaj lingvoj en la rubriko "Pri aliaj lingvoj", kial ne pri LFN ?

Por debati pri LFN oni ne bezonas ellerni ĝin, kaj eĉ se oni bezonus, tio estus multe pli facila ol ellerni Esperanton, ĉar inter aliaj komplikaĵoj ne estas la problemo de akuzativo kiu igas vin erare skribi "...ni lernu la lingvO..."

Per discute sur LFN on no nesesa aprende el total, e an si on ta nesesa, esta es multe plu fasil ce aprende la esperanto car, entre otra complicas, no es la problem de la acusativa, ce fa vos scrive noncoreta ...

sinjoro (프로필 보기) 2009년 4월 7일 오전 8:42:39

Senegaùlo:
Por debati pri LFN oni ne bezonas ellerni ĝin, kaj eĉ se oni bezonus, tio estus multe pli facila ol ellerni Esperanton, ĉar inter aliaj komplikaĵoj ne estas la problemo de akuzativo kiu igas vin erare skribi "...ni lernu la lingvO..."
vi forgesis aldoni - tio estus multe pli facila por vi. Por tiuj homoj el latinidlingvaj landoj, kiuj neniam komprenos, ke ili ne estas la sola loĝantaro de tiu ĉi planedo.

Esperantst (프로필 보기) 2009년 4월 7일 오후 8:54:39

Saluton Patrick,

mi tre dankas pro viaj tradukoj. Tutklare mi ne povas 100% kontroli ĉu vi bone faris vian tradukon, ĉar mi ja ne parolas LFN. Tamen mi skribas kelkajn komentojn:

a) Poemoj

Mi pensas ke Esperanto havas egan flekseblecon. Ĝi estas ege taŭga por traduki. En diversaj studoj montriĝis ke ĉe tradukado al Esperanto kaj posta retraduko al la koncerna nacia lingvo la rezulto estis pli proksime al la originalo ol ĉe aliaj lingvoj. Tiun fakton la lingvo ŝuldas al la akuzativo; al la libera vortordo, al la ebleco kunmeti vortojn kaj al kelkaj aliaj faktoj.

Krome mi konsentas kun alia homo kiu parolis en tiu forumo: Por vere havi bonan diskutbazon oni kompreneble devus lerni la lingvon. Tamen nur tre malmultaj homoj havas la tempon por studi plurajn diversajn projektojn.

Nun pri la tradukoj:

x Blankiĝi: Blanci
x Ruĝiĝi: Roji

Dankon. Kiu tamen estas la diferenco inter esti ruĝa, ruĝigi kaj ruĝiĝi?

x Seniluziiĝi: perdi se iludes
Tio ŝajnas al mi la traduko de perdi sian iluzion aŭ perdi la iluzion. Ĉu LFN kapablas diri tion unuvorte?

x Mi trovis tiun ideon bonan: Me ia trova esta idea bon
x Mi trovis tiun ideon bona: Me ia trova ce esta idea es bon

Tiu traduko ŝajnas esti bona, kvankam la dua traduko pli ŝajnas esti traduko de "Mi trovis ke tiu ideo estas bona".

x Mi saltas sur la tablon: Me salta a sur la table
x Mi saltas sur la tablo: Me salta sur la table

Komprenite. Tio signifas ke la direkton vi esprimas en LFN per du prepozicioj ekvivalente al "al sur"

x Li akceptis lin kiel princon: El ia aseta el prinsin
x Li alceptis lin kiel princo: El prinsin ia aseta el

Mi ne scias ĉu tiuj du tradukoj estas bonaj. La rezulto ŝajnas stranga por mi.
La unua frazo ŝajnas esti la traduko de:
Li akceptis la princon kaj ne Li akceptis lin kiel princon.

La frazo ja signifas ke la persono ne nepre devas esti princo, sed oni akceptis lin, kiel princon.

En la dua frazo por mi mankas la aldono al la subjekto. Via frazo ŝajnas esti la traduko de "La princo akceptis lin", sed la frazo en Esperanto signifas "Li akceptis lin en sia funkcio "princo".

x Li respondis poŝtkarte: El ia responde par carta postal

Se mi bone komprenas LFN ne kapablas adverbigi vorton (adverbigi ankaŭ estas tre eleganta vorto). La laŭvorta traduko estus "Li respondis per poŝtkarto". La eblecon adverbigi vortojn mi konsideras kiel tre granda avantaĝo de Esperanto. La lingvo tiel fariĝas pli mallonga, pli eleganta laŭ mi. Ankaŭ por la poezio tre bona elemento.

x Mi havas celon kiun mi povas atingi nur enriĉiĝinte: Me ave un intende ce me pote reali sola pos cuando me rici

Komprenite, neniu demando!

Enbuŝiĝi: Pone se en boca

Ĉu mi ne skribis enbusiĝi?
Ne gravas: Tio ŝajnas esti la traduko de "meti min en la buŝo", do de enbuŝigi = Mi enbuŝigis la pomon, sed la pomo enbuŝiĝis. Interesa stilelemento "Enbuŝiĝinte la pomo lastfoje kriis: "Mi ne volas morti".

x Pasintsemajne: a la semana ante (esta)

Do en LFN oni ne povas kunmeti la sencon:
En la lasta semajno.
Dum la lasta semajno.

x La patro diras al sia frato: La patre dise a se frate
x La patro diras al ŝia frato: La patre dise a el frate

Ĉu la dua frazo signifas: La parto diras al la frato? Kio estas la diferenco inter "al ŝia" kaj "al lia"?

Samaĝulo: de mesma eda
Ĉu vi ne forgesis diri: Persono de mesma edad?

Ĉu tio signifas ke LFN tute ne disponas pri tiuj belaj stilelementoj:
Samaĝulo - Samklasano - Samvalano - Samŝipano - Saminteligentulo.

x Envortarigi: Pone en disionario
same kiel jam komentite!

x Enlitiĝi: vade a leto
same kiel jam komentite: iras en la liton

x Ekzameniĝi: es esaminada
Bone!

x Lumrapide mi atingis la celon: Rapida como la lus me ia susede la punta

Bone, mi konstatas ke LFN ofte uzas la kombinon de diversaj vortoj por atingi la celon. En Esperanto oni povas uzi la kombinon aŭ laŭplaĉe la kunmetitan vorton.

Ĉu la fleksebleco en Esperanto ne estas multe pli bone evoluita?

Amike, Martin

Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 7일 오후 9:05:52

sinjoro:vi forgesis aldoni - tio estus multe pli facila por vi. Por tiuj homoj el latinidlingvaj landoj, kiuj neniam komprenos, ke ili ne estas la sola loĝantaro de tiu ĉi planedo.
Karulo, pripensu nur ke esperanto estas tiom latina kiom iu ajn latina lingvo, en kiu estas granda kvanto de ĝermanaj vortoj kaj foje kelta kaj greka fono...

Prenu hazarde esperantan frazon kaj konstatu mem !

(Vi devus malfidi propagandon)

Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 7일 오후 9:31:15

Kara taŭgulo,
Mia respondo estos pli mallonga ol viaj demandoj :

- ruĝa = roja
- ruĝiĝi = roji (se)
- ruĝigi = roji (otra)

- La sufikso "in" signifas simile al. Do "prinsin" signifas "como un prinse"

- En LFN oni ne bezonas ĉiufoje precizigi ĉu ina ĉu vira... Kiam oni bezonas, oni uzas specifan vorton :
La patro diras al ŝia frato: la patre dise a la frate de la fia/fem etc...

- "Eda" (pron. éda) kaj ne "edad" (temas pri LFN ne pri la hispana)

- Pri la aliaj demandoj, mi respondos jene :
Ĉie kie vi skribis "LFN ne kapablas aŭ ne povas", prefere skribu "LFN ne bezonas"...

Eble Eo kapablas diri la tutan enhavon de libro per unu sola frazo aŭ vorto... sed tio ne bezonatas nek dezirendas...

La tiom laŭdata fleksebleco ja havas prezon : pezeco de la lingvo kaj senutilaj komplikaĵoj... La akuzativo povas utili por 10 % de kazoj sed tio pagiĝas per senutila pezo por la 90 % restanta...

Farante tion oni nur malproksimigas la celon de tutmonda lingvo...

Do iuj povas daŭre miri pri la eksterordiraj kvalitoj de esperanto (kaj fermi siajn okulojn pri la resto), sed kio gravas laŭ mi ja estas havigi por la tuta mondo normalan komunikilon, facile lernebla kaj praktike uzebla (kiu ne estu lacige legebla kaj elparolebla, kaj en kiu oni ne bezonas veki(maldormi) tutan nokton antaŭ ol elfari seneraran frazeton) !

Kaj jen kontraŭdemando:

Kiel oni diru en LFN ?

"Ni diros al vi tiujn aferojn kiujn ni vidis, kiam ni staris rigardantaj kelkajn belajn knabinojn, kiuj freŝajn florojn estis plukintaj kaj metontaj en siajn dormoĉambrojn.

Finaĵoj: i/os/al/i/iujn/ojn/iujn/i/is/iam/i/is/aj/ajn/ajn/ojn/iuj/ajn/ojn/is/aj/aj/en/ajn/ojn.

Tal: (c=k, j=ĵ)

"Nos va dise a vos esta cosas ce nos ia vide cuando ni ia sta rigardante alga bela fias ce ia ja colie flores fresca e pronto ia pone los en el sala de dormi."

Finis:
os/a/e/a/os/a/as/e/os/ia/e/o/i/ia/a/e/a/a/ias/e/ia/a/ia/es/a/e/o/ie/e/os/en/el/a/e/i.

sinjoro (프로필 보기) 2009년 4월 8일 오전 6:48:10

Senegaùlo:
(Vi devus malfidi propagandon)
Ho jes, de kvin jaroj mi vivas en nekonscio, dankon, ke vi montris al mi la veron lango.gif

Sinjoro, tute ne temas pri la vortprovizo, ĉar preni vortojn el ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaŭzus aperon ne de internacia lingvo, sed de supo el vortoj sen rilato. La avantaĝo de Esperanto estas maniero pensi. La avantaĝo estas facileco kaj utileco ne al brazilanoj, sed al relative multaj kaj diverslandpartaj nacioj. Kaj laŭ tio kion mi vidis, fleksebleco de LFN estas nenia.

Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 8일 오후 2:05:06

sinjoro:
Senegaùlo:
(Vi devus malfidi propagandon)
Ho jes, de kvin jaroj mi vivas en nekonscio, dankon, ke vi montris al mi la veron lango.gif

Sinjoro, tute ne temas pri la vortprovizo, ĉar preni vortojn el ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaŭzus aperon ne de internacia lingvo, sed de supo el vortoj sen rilato. La avantaĝo de Esperanto estas maniero pensi. La avantaĝo estas facileco kaj utileco ne al brazilanoj, sed al relative multaj kaj diverslandpartaj nacioj. Kaj laŭ tio kion mi vidis, fleksebleco de LFN estas nenia.
TUTE ERARE!

La plej parolataj lingvoj estas la ĉina kaj la angla, kaj en ili fleksebleco estas nula!... (regas la vortordo...)

Jam de 30 jaroj mi spertas flekseblecon en Eo kaj mi opinias ke ĝi pli ĝenas ol utilas...

LFN es fáda(farata) par parlántes de englés e la disionário traduída de englés...
la aséntua asi (ĉi tie) es sóla aidánte...

Fakte tute ne ĝenas la komprenon se oni malbone akcentigas, ankaŭ la finaĵoj ne rolas tiom grave kiom en Eo, do la risko de ne/mal/mis/?/kompreno estas tre malgranda...

En Eo la plej granda parto de gramatiko estas en la finaĵoj... Tamen, tiuj ne estas akcentigataj!!!(t.e. apenaŭ aŭdataj): grandega problemo laŭ mi...

Esperantst (프로필 보기) 2009년 4월 8일 오후 9:49:09

Mia LFN-amiko,

dankon pro la preciza respondo. Mi konstatas ke ni havas diversajn opiniojn. Mi pensas ke la literaturaj eblecoj de Esperanto ja estas gravaj. Mi ankaŭ ŝatas la flekseblecon kaj la vortfaradon. Mi pensas ke tutmonda lingvo devas esti taŭga en ĉiuj kampoj de la homa kunvivado.

Amike, Martin

Senegaùlo (프로필 보기) 2009년 4월 9일 오전 1:59:32

Kara amiko,
Dankon al vi pro via intereso kaj partopreno al tiu ĉi debato!
Mi elsciiĝis pri jusa kreado de nova mondlingvo el Hindio: LINGWA DE PLANETA (lingua de planeta!) farita el la ĉefaj lingvoj de la mondo...
Esperanto ĉiam havos rivalojn...

Cara ami,
Grasias a vos per vos interesa e partisipa a esta discute!
Me a fini de sabe sur resente crea de un lingua de mundo nova en Barat: LINGWA DE PLANETA (lingua de planeta!) fada de la lingua xef de la mundo...
La esperanto sempre va ave oposores...

다시 위로