Norda Koreo - fino aŭ komenco?
de vedev, 26 de marzo de 2009
Aportes: 49
Idioma: Esperanto
MikhailMarkeyev (Mostrar perfil) 9 de abril de 2009 04:24:18
Fuzzy (Mostrar perfil) 9 de abril de 2009 07:58:28
Frankouche:Nun, la vera problemo estas tiuj fanatikaj organizaĵoj, kiel "Alkaida", kiuj ne havas responsecon al unu lando aŭ al popolo, kaj ne povas facile "teroriĝita".Jes, eble vi pravas. Sed eble ne.
Tiaj organizaĵoj ĉiam ekzistis en la mondo, sed, nun, ilia monda divastigo kaj la eblo de posedi tiun teruran armilon, certe zorgiĝas. Tial, necesas, ĉiam pririgardi kaj batali ilin.
Mi verdire ne tre kredas je vera ekzisto kaj sendependeco de Alkaida. Laŭ mi tio estas tre stranga terorista organizacio -- la ĉefa malamiko de ĝi (Usono) profitas de ĝia ekzisto multe pli ol iu alia
Interese, sed ja la fakta kreanto de Alkaida por batali kontraŭ Sovetunio estis... jes, ĝuste, Usono
MikhailMarkeyev (Mostrar perfil) 9 de abril de 2009 14:19:37
dobri:> aĝo: 59Simile, mi eraris. Vi ne estas junulo, kaj sekve vi bone memoras tion tempon. Do vi konscie trompas. Aŭ via cerbo estas tute privalita per propagando.
dobri (Mostrar perfil) 9 de abril de 2009 16:11:47
MikhailMarkeyev:Unue mi emis laŭdi vin, ke vi opinias min junulo. Liberigon de faŝistoj mi ne memoras, mi nur lernis tion. Interese estis, ke tago de la liberigo estis unue la naŭa de majo kaj nun ĝi okazis jam la okan, kvankam lastaj bataloj inter Ruĝa armeo kaj germanoj okazis nur la dekunuan de majo.dobri:> aĝo: 59Simile, mi eraris. Vi ne estas junulo, kaj sekve vi bone memoras tion tempon. Do vi konscie trompas. Aŭ via cerbo estas tute privalita per propagando.
Sed jaron 1968 mi bone memoras. Neatendite, neinvitite venis fremdaj soldatoj, kiuj devigis nian registaron fari tion, kion deziris Breĵnjev, kvankam tio ne plaĉis al ni. Tial multaj homoj elmigris al okcidentaj landoj. Kontraŭe al Eŭropa Unio ni aliĝis propravole kaj neniu homo elmigris pro tio.
Kelkaj diskutantoj ofte uzas vortojn, kiuj ne troviĝas en PIV. Kion signifas "privalita"? Ĉu superŝutita? Valo ja estas malsupra loko inter montoj.
MikhailMarkeyev (Mostrar perfil) 10 de abril de 2009 03:00:29
dobri:Liberigon de faŝistoj mi ne memoras, mi nur lernis tion.Tiel, kio igis vin derkari, kvazaŭ Usono liberigis vian landon, sed ne Sovetunio? Evidente, Usono efektive elspezis multe da mono por instali siajn raketojn en Ĉeĥio.
dobri:Sed jaron 1968 mi bone memoras...Mi ne egaligas Eŭrora Unio kun Sovetunio. Mi estas suferita de Soveta potenco ne malpli vin. Sed Sovetunio, kaj plimulte Rusio, ne estas Soveta potenco nur. Tie loĝas multe da homoj/personoj, kiuj faras multajn bonajn aferojn parte por loĝantoj de via lando, kaj kiuj eĉ nun opinias, ke vi estas amiko.
Kontraŭe al Eŭropa Unio ni aliĝis propravole kaj neniu homo elmigris pro tio.
dobri:Kelkaj diskutantoj ofte uzas vortojn, kiuj ne troviĝas en PIV. Kion signifas "privalita"? Ĉu superŝutita? Valo ja estas malsupra loko inter montoj.Pardonu min pro miaj eraroj, kaj dankon por via korektaĵo. Mi estas komencanto, kaj mia vortaro (kaj propra, kaj programa) nun havas tro limitan amplekson.
nikko (Mostrar perfil) 10 de abril de 2009 15:08:04
dobri (Mostrar perfil) 10 de abril de 2009 20:44:37
MikhailMarkeyev:Denove, kio signifas "derkari"? Ĉu proklami?
Tiel, kio igis vin derkari, kvazaŭ Usono liberigis vian landon, sed ne Sovetunio? Evidente, Usono efektive elspezis multe da mono por instali siajn raketojn en Ĉeĥio.
Usono volis instali en Ĉeĥio nur radaron, la raketojn ne. Antaŭe ni havis la sovetajn!
MikhailMarkeyev:Dankon! Mi samopinias.
Tie loĝas multe da homoj/personoj, kiuj faras multajn bonajn aferojn parte por loĝantoj de via lando, kaj kiuj eĉ nun opinias, ke vi estas amiko.
Kara Nikko, vi pravas! Se Ruĝa armeo restus en landlimo de Sovetunio, tiam kompreneble Usono devus liberigi tutan Ĉeĥoslovakion kaj ne nur la okcidentan parton. La milito daŭrus pli longe, sed certe la komunistoj ne akirus regadon en mia lando. Kaj hodiaŭ ni estus en vivnivelo de Francio aŭ Luksemburgio.
nikko (Mostrar perfil) 11 de abril de 2009 07:04:01
dobri:Via lando ne ekzistus, ĉar se Sovetonio stopus atakon, Germanio facile restaŭrus Potencon, kaj Usono eĉ ne ekmilitus kun Germanio rekte. Rememoru kiam Usono kaj Britio kreis Duan Fronton? Nur kiam ruĝa armeo proksimiĝis al Germanio al Berlino. Ĉu vi pensas ke ili voli batali kontraŭ Germanio? Ne, ili simple timis ke Sovetunio konkeros Eŭropon plene, kaj eĉ Francion kaj Brition. Nur por tio estis kreita dua fronto, ne por liberigo de Ĉeĥio de nazioj aŭ eĉ komunistoj. Kaj kreo de tiu fronto estis evidente post kiam Sovetunio ekregis Orientan Eŭropon. Do, neniu liberiĝo okazus, kaj vi vivus en provinco de Germana Imperio(se vi vivus), evidente eĉ mapli bone ol dum komunisma reĝimo. Vi ja estas slavo, subhomo, laŭ trakto de nazioj. Kaj vi tiom kredas la amikecon kun Usono kaj Biritio , ili vendis amikecon kiam Germanio okupis Ĉeĥion en komenco de tutmonda milito. Al ili ne gravas via lando. Ili facile ignoris okupadon far de Germanio. Ili havas alianculojn por uzi ilin kaj poste lasi en manoj de malamiko(vd. Kartvelion). Kaj nun ili bezonas radaron en via lando kaj evidente soldatojn, por uzi vin kiel ŝildon en okazo de milita krizo. Vi akceptos unuan frapon, vi estos uzita kiel malmultekosta barilo.
Kara Nikko, vi pravas! Se Ruĝa armeo restus en landlimo de Sovetunio, tiam kompreneble Usono devus liberigi tutan Ĉeĥoslovakion kaj ne nur la okcidentan parton. La milito daŭrus pli longe, sed certe la komunistoj ne akirus regadon en mia lando. Kaj hodiaŭ ni estus en vivnivelo de Francio aŭ Luksemburgio.
Kaj parolante pri influo de sovetunio, ne forgesu pri Ĉeĥaj komunistoj.
dobri (Mostrar perfil) 13 de abril de 2009 19:31:30
Eble vi jam rimarkis, ke Obama ne plu bezonas radaron, nek raketojn, do nenio simila estas konstruota en mia lando.
Kaj parolante pri influo de sovetunio, ne forgesu pri Ĉeĥaj komunistoj.Komunistoj estis en Francio, Italio aŭ Greklando eĉ pli nombraj ol en Ĉeĥoslovakio, tamen tie ili ne akiris la potencon. Do decidan influon havis la armeoj.