Späť na obsah

Sesa Kongreso 1910 en Washington 1910年柴氏在华盛顿举行的第六届世界语者大会上的讲话

od Flago, 28. marca 2009

Príspevky: 53

Jazyk: 简体中文

Flago (Zobraziť profil) 10. apríla 2009 11:44:44

sal.gif
……
Antaŭ vi, praktikaj amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montriĝos vana?
Nur plena konscio pri la irota vojo donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj troviĝas sur la vojo.
……
在你们讲究实际的美国人士面前,我要分析另一个问题,就是我们的工作是否完全有把握。
或者说,我们是否害怕我们的全部工作将来某个时候会全然白费?
只有对所要走的路有充分的自觉性,才能给前进者以足够的毅力去同出现在前进道路上的困难作斗争。
……

Flago (Zobraziť profil) 11. apríla 2009 8:34:59

sal.gif
……
La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojo: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj.
Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta.
……
我们工作所奋斗的目标可以通过两个途径达到:或以个人的工作,即人民大众的工作,或以政府的命令。
我们深信,我们的事业一定是通过第一个途径达到。
因为,对于我们这样的事业,要得到政府的承认和帮助,只有当我们把一切都已准备就绪了才行。
……

Flago (Zobraziť profil) 11. apríla 2009 8:48:52

sal.gif
……
Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime.
……
第一个途径的特点应该是什么,谁也不会有疑问。
每个人都深刻地理解到,只有同心协力地工作,才能使一项全部实质与生命取决于共同协商的事业达到目的。
……

Flago (Zobraziť profil) 11. apríla 2009 9:09:00

sal.gif
……
En tia afero, se ĝi per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton.
Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo.
……
如果这个事业有生命力,和衷共济就是必定成功的确是保证,离心离德则意味着灭亡。
我们的同志深知这一点。
因此,他们对于诱惑他们离开那条共同道路的任何人都嗤之以鼻。
……

Flago (Zobraziť profil) 12. apríla 2009 1:23:30

sal.gif
……
Sed iufoje en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto, kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj de la mondo?
Ĉu ni devas timi, ke ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado fariĝos vana?
……
但是, 有时在一些同志的头脑中出现了这样的问题:假如将来某种强大的力量,例如世界各国政府,愿以解决国际语问题为己任,而要反对这种力量,我们又显得太弱,那将会产生什么后果呢?
我们是否应该担心,他们将以不同于我们的其他方法来解决这个问题,致使我们的全部工作徒劳无补?
……

Flago (Zobraziť profil) 12. apríla 2009 1:34:16

sal.gif
……
Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas fariĝi internacia.
……
要对这个问题做出明确的回答,我们事先设法想一下,世界各国政府或某几个有影响的大国已经成立了一个具有权威性的委员会,由它来决定什么语言才能成为国际语。
……

Flago (Zobraziť profil) 12. apríla 2009 1:56:49

sal.gif
……
En la artikolo " Esenco kaj Estonteco ", kiun multaj el vi legis en la " Fundamenta krestomatio ", mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto dubas, nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis, neniel povus elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek ian lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus nepre elekti nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton iom ŝanĝitan.
……
在“实质与前途”一文中,---你们有许多人在“基础文选”中读过了吧,---我详细地分析了这个问题。
而且,我还把现时任何研究工作者都已经无所怀疑的那一点明确地指出来了。
就是我所说的那个委员会,既无法选出一种民族语言,又不能选出一种死掉的语言,也不能选出一种词汇完全是臆造的语言,它只能选出具有现在形式的世界语,或稍加变化了的世界语。
……

Flago (Zobraziť profil) 13. apríla 2009 23:42:02

sal.gif
……
Se la komitato, kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento, volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus nur decido papera kaj praktike absolute senvalora.
Nun ni rigardu, kia estas la sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.
……
如果该委员会不顾正确的要求,要作其他决定,则其决定只能是纸上谈兵,在实际上却毫无价值。
现在我们倒要看一看,该委员会用什么一种方法来作出那最后的选择。
……

Flago (Zobraziť profil) 14. apríla 2009 0:08:52

sal.gif
……
Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: " Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.; sekve, anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta civilizita homaro reciproke sin komprenos".
……
很有可能该委员会的委员们会自然而然地这样简单地推论:“现在已经有了一种人造语,充满生气,作用显著,持续了多年,又创造了伟大的文学,形成了自己的精神和生活……等等。
因此,我们无须去作盲目而冒险的新实验。
我们只要承认这既成事实,只要代表政府支持它,那时,长期悬而未决的问题就会马上得到圆满的解决,而且从明天起整个文明世界就可以开始互相了解了。”
……

Flago (Zobraziť profil) 15. apríla 2009 3:09:29

sal.gif
……
Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas atendi de la registare elektota komitato.
Sed ni supozu, ke la komitato trovos, deversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive tre necesaj.
Kiel do ĝi agos?
……
我再说一遍,我们从政府选出的委员会那里所能期待得到的就是这种极其自然的决定。
但是我们设想一下,假如该委员会发现世界语实际上还有需要改革的地方。那又会怎么样?
……

Nahor