ورود به محتوا

Sesa Kongreso 1910 en Washington 1910年柴氏在华盛顿举行的第六届世界语者大会上的讲话

از Flago, 28 مارس 2009

پست‌ها: 53

زبان: 简体中文

Flago (نمایش مشخصات) 28 مارس 2009،‏ 9:40:26

sal.gif
Sesa Kongreso 1910 en Washington

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas!
Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas!
Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.
……
1910年柴氏在华盛顿举行的第六届世界语者大会上的讲话

自由之邦,前途光明的国家,我向您致敬!
许多苦难者和无辜的受害者,过去和现在犹然幻想着你这个国家,我向您致敬!
这人类的国家不属于哪一个种族,不属于哪一个教会,而属于她所有诚实的孩子们。
我在您面前俯首,我是幸福的,因为命运允许我看见您,并且至少能在一定时间内呼吸您一点自由的、不为任何人所垄断的空气。
……

Flago (نمایش مشخصات) 28 مارس 2009،‏ 10:06:56

sal.gif
……
Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo.
Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo, ni venis al vi, por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis, por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj.
……
美国, 新世界的强大代表,我向您致敬。
我们,古老旧大陆的儿子,作为客人来到您身边;但我们并非为了游览景色,也非为了经商谋利而来到你们海岸。
我们到你们这里来, 为的是把一种新的感情和理想带给你们。
我们到你们这里来,为的是把一种新的勇气带给我们的同志和同理想者。
他们直到现在还在你们中间进行工作,而他们所谈到的新的人民,在你们看来也许是难以置信的。
……

Flago (نمایش مشخصات) 3 آوریل 2009،‏ 0:38:09

sal.gif
……
Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi reale kaj vivante.
Rigardu nin, aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo.
Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komporenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian.
……
然而,来自不同地方、但在语言上与精神上结合在一起的人民,现在确实生气勃勃地站在你们面前。
请看一看我们,请听一听我们,而且请相信我们不是童话。
我们是不同民族的人,然而我们觉得又像是同一民族的人一样。
因为和同民族的人一样,不必互相屈辱,或结结巴巴地讲外语就能够互相了解。
……

Flago (نمایش مشخصات) 3 آوریل 2009،‏ 0:49:09

sal.gif
……
Ni esperas, ke dank` al nia laborado pli aŭ malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj.
……
我们希望由于我们的不断工作能使整个世界迟早要像我们一样,变成一个人类的由不同家族组成的大民族。
在内部讲,语言不同,习俗各异;在外部讲,则语言相同,习俗无别。
……

Flago (نمایش مشخصات) 8 آوریل 2009،‏ 11:39:53

sal.gif
……
Al tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unuigitas, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun invitas vin, filoj de Usono.
Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento.
……
我们邀请你们---美国的儿子---参加我们的工作,其目的是要创造一种逐渐统一,因而坚强、精神高尚的人类。
我们希望,我们的号召不是白费,而是很快在贵国每个角落引起反响,并传遍你们整个大陆。
……

Flago (نمایش مشخصات) 9 آوریل 2009،‏ 4:16:19

sal.gif
……
Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, esperantistoj, ne estas homoj riĉaj; de nia nuna kongreso ni sekve ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon por la tuta esperantistaro.
……
我们中间只有极少数人才能来到贵国,因为我们世界语者不是有钱的人。
因此,我们不能期望在这次大会上能出对于整个世界语界都有意义的重要决议。
……

Flago (نمایش مشخصات) 9 آوریل 2009،‏ 4:38:21

sal.gif
……
Ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon de nia esperantista vivo, por montri al vi almenaŭ malgrandan pecon de tiu vivo, por alporti al semon; kaj ni esperas, ke post nia foriro tiu semo potence ĝermos kaj kreskos, kaj en via lando nia afero baldaŭ havos siajn plej fervorajn kaj plej gravajn apostolojn.
……
我们来到你们美国人这里,专为了在你们中间、在你们眼前过一星期世界语者的生活, 为了至少能向你们显示一下这种生活的片断,为了把种子带给你们。
我们希望,在我们离开以后,这粒种子能够发芽、茁壮成长。
我们的事业在贵国不久就会有自己的非常热情、非常重要的宣传者。
……

Flago (نمایش مشخصات) 9 آوریل 2009،‏ 4:48:06

sal.gif
……
En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ vi la vojon, kiun ni iras.
……
美国的同志们!我们的事业在贵国还非常年轻。
你们中间有许多人对它尚不能作出明确的判断。
因此,请允许我在你们面前对我们现时所走的道路作一点探究。
……

Flago (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 11:20:57

sal.gif
……
Kion celas la esperantista movado?
Ĝi celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj.
Por kio ni bezonas tian reciprokan komprenadon?
Kiaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de ĝi?
Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur fundamento neŭtrala?
Kial ni tiel persiste laboras por ĝi?
Kia estas la spirito, kiu nin ĉiujn ligas inter ni?
……
世界语运动的目标是什么?
它的目标是使一切人和一切民族互相了解。
为什么我们需要互相了解?
我们期待于它的结果是什么?
为什么我们一定要把它维持在中立的基础上?
为什么我们这样坚持为它工作?
什么精神把我们联系在一起?
……

Flago (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2009،‏ 11:30:31

sal.gif
……
Pri ĉio ĉi tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn.
……
关于这些问题,我已经谈得很多了。
现在我不想把这些话再重复一遍。
况且,只要你们每个人好好想一下,自己就会得到解答的。
……

بازگشت به بالا