前往目錄

pronomoj

貼文者: crescence, 2009年4月1日

訊息: 17

語言: Esperanto

Ergazomai (顯示個人資料) 2009年4月2日下午7:40:48

crescence:
Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Jes,

"mia" estas prononcata per du sonoj : mi-a.

"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a
Sed rimarku, ke Esperanton oni devas povi paroli ankaŭ rapide, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. En ĉiutaga rapida parolado, estus tre malfacile ĉiam eldistingi la diferencon inter "mia" kaj "mija".

darkweasel (顯示個人資料) 2009年4月3日下午2:04:31

crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.

crescence (顯示個人資料) 2009年4月3日下午3:49:01

darkweasel:crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.
Tamen mi perfekte aŭdas la sonon [j] en la vorto "mija", kaj mi ne aŭdas ĝin en la vorto "mia".

R2D2! (顯示個人資料) 2009年4月3日下午4:56:04

crescence:
darkweasel:crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.
Tamen mi perfekte aŭdas la sonon [j] en la vorto "mija", kaj mi ne aŭdas ĝin en la vorto "mia".
Ĝı estas aŭdebla, sed la vorterojn estus mi-ja kaj ne mi-j-a

—Ilhuıtemoc δ

crescence (顯示個人資料) 2009年4月3日下午5:19:10

R2D2!:
Ĝı estas aŭdebla, sed la vorterojn estus mi-ja kaj ne mi-j-a

—Ilhuıtemoc δ
Jes, konsentite.

More (顯示個人資料) 2009年4月4日下午3:53:46


Tiu obstinado nepre elimini supozan kontraŭdiron igos, kurioze, alian kontraŭdiregon. Mi klarigas ĝin:

crescence:mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)
crescence, vi ekskribis pri la 'difektoj' de la pronomoj plurale, proponante la formojn mij, vij, lij ktp... kaj vi finis vian partopreneton en ĉi tiu fadeno diskutante pri la taŭgeco aŭ la maltaŭgeco de mija, vija, lija ktp...
crescence:
Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Jes,

"mia" estas prononcata per du sonoj : mi-a.

"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a
Nu, mi ŝatus demandi jenon:

Ĉu vi pensas ke estus korekte skribi la adjektivsufikson a post la pluralo j samkiel la ekspozitaj okazoj antaŭe (mi-j-a, vi-j-a...)?

Kiu estus la plej grandkontraŭdirinda?
Laŭ mi, sincere, la kreita de crescence, ĉar mi konas neniun okazon en esperanta lingvo kiun oni uzas la pluralo antaŭ la adjektivsufikso.

russ (顯示個人資料) 2009年4月6日上午9:36:46

crescence:
darkweasel:crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.
Tamen mi perfekte aŭdas la sonon [j] en la vorto "mija", kaj mi ne aŭdas ĝin en la vorto "mia".
Do verŝajne Zamenhof konstatis (malkiel vi ridulo.gif ke por plejmulto de homoj, tiu distingo tro malfacilas, kaj ili tute ne perfekte aŭdas nek faras tian distingon.

Krome jam estas problemo ke en brua situacio, homoj konfuzas "mi, vi, li, ...", do aldoni distingon inter "i" kaj "ij" farus eĉ pli da tiaj problemoj.

Mi ankaŭ konsentas kun More ke aldoni -a post -j (ekzemple "mij, mija") estus bizara escepto mem.

回到上端