Zum Inhalt

pronomoj

von crescence, 1. April 2009

Beiträge: 17

Sprache: Esperanto

crescence (Profil anzeigen) 1. April 2009 08:42:43

Saluton,

Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :

mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)

Kial i- antaŭ la vorto li por krei la pluralon ili, anstataŭ uzi la literon -j ?

tommjames (Profil anzeigen) 1. April 2009 09:21:30

crescence:Saluton,

Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :

mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)

Kial i- antaŭ la vorto li por krei la pluralon ili, anstataŭ uzi la literon -j ?
Hmm laŭ mi la diferenco inter "mi" kaj "mij" estas tre malfacile aŭdebla. Same kun la aliaj.

KienLi (Profil anzeigen) 1. April 2009 10:43:00

crescence:
Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :
Demandu lin okulumo.gif

More (Profil anzeigen) 1. April 2009 11:45:49


Tamen, laŭ mia opinio, ekzistas neniu perfekta lingvo. Ili, nek enhavas difektojn nek enhavas virtojn, simple tio dependas de la vidpunkto de ĉiu persono. La esperanta lingvo estas tiel, kaj tiel estas kiel mi ŝatas ĝin. Ni ĉiuj havas lingvon interne kaj, fakte, mi pensas ke tio estas ĉiam pozitive por nia imagado.

Kial la pronomoj tiel estis kreitaj?
Nu, verŝajne ili havas latinan originon kaj Zamenhof preferis simpligi ilin per mallongaj silaboj.

Ergazomai (Profil anzeigen) 1. April 2009 12:33:21

crescence:Saluton,

Kial Z. ne kreis la pluralon de la pronomoj kun la litero "j", tiel :

mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)

Kial i- antaŭ la vorto li por krei la pluralon ili, anstataŭ uzi la literon -j ?
Laŭ mia opinio, tiaj pronomoj finiĝantaj per -j estas ne nur malfacile distingeblaj de la singularaj, sed ankaŭ tre malbonsonaj. Ili ja sonas iom ruse...

darkweasel (Profil anzeigen) 1. April 2009 13:28:04

Mi pensas, ke pli bona solvo estintus "imi" por "ni", "ivi", por multnombra "vi" kaj.. "ili"/"iŝi"/"iĝi". Eble eĉ "isi" kaj "ioni"...

Tamen, "vi" kaj "ivi" havus la problemon, ke ĝi povus evolui kiel la latina "tu" kaj "vos". En la latina, oni uzis "tu", kiam oni parolis al unu persono, kaj "vos", kiam oni parolis al pluraj personoj - sed ĝi evoluis (ekz. france) en "vous" por kaj unu kaj multaj personoj - kaj "tu" por unu persono, kiun oni "bone konas" (esp. "ci"). Do, eble oni uzus nun "ivi" kiel pli "formala" pronomo.

Rogir (Profil anzeigen) 1. April 2009 23:29:35

Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?

jchthys (Profil anzeigen) 2. April 2009 02:55:07

Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Ne, oni ne povas. Mi ŝatas la solvon de darkweasel, kiun mi memstare ankaŭ eltrovis; sed kiam oni norme parolas, kaj precipe kiam oni skribas, oni devas uzi la normajn formojn, ĉar ili estas plej konataj.

crescence (Profil anzeigen) 2. April 2009 10:05:36

Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Jes,

"mia" estas prononcata per du sonoj : mi-a.

"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a

R2D2! (Profil anzeigen) 2. April 2009 15:44:20

crescence:"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a
Tıo estus “mi-ja”

—Ilhuıtemoc δ

Zurück nach oben