Ke daftar isi

Financa krizo

dari Frankouche, 3 April 2009

Pesan: 33

Bahasa: Esperanto

Fuzzy (Tunjukkan profil) 6 April 2009 06.26.44

MikhailMarkeyev:
Senegaùlo:Tria tutmonda milito havas daton : 2010!...
Jen ne varmegigu situacion!
Kuranta krizo estas tro profunda. Sed ĝi ne signifas, ke iu komencos militi kontraŭ iu ajn.
Milito povos komenciĝi nur je unua okazo: se iu lando (aŭ landoj) atakos alian, aŭ pribezonigos alian defendi. Feliĉe, modernaj politikistoj estas sufiĉe prudentaj, ke ataki landon, kiu havas fortan armeon, eĉ plu nukleajn armilojn. Tial niaj landoj neniam militos unua kontraŭ alia.
Mi pensas ke la tria tutmonda milito estos jena:
1. Kiam dolaro iĝos tuj ekfalonta, Usono atakos Ĉinion. La celo estos neniigi la ĉefan konkuranton.
La plano estos jena: post unu-du organizotaj en Ĉinio epidemioj de atipa pneŭmonio, Usono, por "ĉesigi ĥaoson en nuklea lando", subite atakos ĉinian militan organizacion per nenukleaj armiloj, celante ĉinan nuklean arsenalon kaj militan estraron. Post la atako Usono donos al la ĉina ĉefa estraro ultimaton: ili kapitulacias aŭ grandegaj urboj de Ĉinio estos neniigitaj.
2. Se Usono sukcesos, ĝi havos kelkajn kromajn dekjarojn da tutmonda hegemonio, Ĉinio perdos tutan sian povon kaj influon kaj ĝia evoluo haltiĝos por jarcento. La sekvonta celo de Usono estos plene ĉirkaŭata Rusio.
Tial Ĉinio (eble kun spiona helpo de Rusio) nepre rebatos Usonon per ĉioj ĝiaj nukleaj armiloj tuj post komenco de la usona atako, eĉ ne atendante la ultimaton.
3. Post kelkaj nukleaj interbatoj inter Ĉinio kaj Usono, en la milito enmiksiĝos Rusio, apogante Ĉinion, kaj finbatos senfortigitan Usonon.
4. Post la milito la mondo estos dividita inter Rusio kaj Ĉinio -- Rusio kontrolos Eŭropon kaj Amerikon, senfortigita de la milito Ĉinio -- Asion kaj Afrikon.

Vidu, la scenario tre similas al la scenario de la dua tutmonda milito, nur Usono estas anstataŭ Germanio, Ĉinio anstataŭ USSR, Rusio anstataŭ Usono okulumo.gif

Ĉu mi devas ŝanĝi mian kromnomon al Frenezzy? ridulo.gif

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 6 April 2009 07.46.51

Fuzzy:1. Kiam dolaro iĝos tuj ekfalonta, Usono atakos Ĉinion. La celo estos neniigi la ĉefan konkuranton.
"Ho jam tiaj fabelistoj" (c) animacia filmo "Падал прошлогодний снег" ("Falis pasintjara neĝo").
Ĉinio havas tiajn armitajn fortojn, ke neniu povas eĉ pensi pri atako. Oni ne povos kasigi malamikecajn aktojn, kiuj devenus je tiu amplekso. Tial nur frenezulo fariĝus tion.
Ĉiu devus klarigi por si mem, ke milito kaj morto signifas la samon nun. Reala povos esti nur tia milito, kiam granda lando batas malgrandan. Kaj milito de teroristoj kontraŭ grandajn landojn.
Ĉio alio estas ne scienca fantastiko.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 6 April 2009 08.56.35

MikhailMarkeyev:
Fuzzy:1. Kiam dolaro iĝos tuj ekfalonta, Usono atakos Ĉinion. La celo estos neniigi la ĉefan konkuranton.
Ĉinio havas tiajn armitajn fortojn, ke neniu povas eĉ pensi pri atako. Oni ne povos kasigi malamikecajn aktojn, kiuj devenus je tiu amplekso. Tial nur frenezulo fariĝus tion.
Nu, militojn ĉiam aranĝas nur frenezuloj.

Ĉinia armeo estas tre multenombra, certe. Sed teknologie ĝi estas multe malpli forta ol eĉ la rusia, laŭ mi. La usona armeo certe tiomgrade superas la ĉinan por havi ŝancon rapidege venki ĝin sen uzo de nuklea armilo.

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 6 April 2009 10.12.37

Fuzzy:Ĉinia armeo estas tre multenombra, certe. Sed teknologie ĝi estas multe malpli forta ol eĉ la rusia, laŭ mi. La usona armeo certe tiomgrade superas la ĉinan por havi ŝancon rapidege venki ĝin sen uzo de nuklea armilo.
Mi estas cetera je tio ne je 100%, sed via koncepto estas malnovita almenaŭ je 20 jaroj. Disfalo de Sovetunio donis al Ĉinio teknologiojn de produkto de militaj jetoj, tankoj, kosmoŝipoj kaj multe aliaj. La usona armeo, kun mia granda estimo al ĝi, povas venki nur Irakan armeon, kiu estis armita per rusta metalo-rompo. Kaj bonvolu ne forgesi, ke usonaj investantoj plasis grandegan kvanton da mono en ĉinia ekonomio.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 6 April 2009 12.33.16

MikhailMarkeyev:Disfalo de Sovetunio donis al Ĉinio teknologiojn de produkto de militaj jetoj, tankoj, kosmoŝipoj kaj multe aliaj.
Alivorte Ĉinio nun havas teknologion de 80-j jaroj de pasinta jarcento.
MikhailMarkeyev:La usona armeo, kun mia granda estimo al ĝi, povas venki nur Irakan armeon, kiu estis armita per rusta metalo-rompo.
Mi ne komprenas, kial vi tiel opinias.
Usonanoj elspezas por armiloj pli multe ol ĉiuj aliaj landoj kune. Kompare kun ili ĉinaj kaj rusaj armiloj estas ĝuste rusta metalo-rompo.
MikhailMarkeyev:Kaj bonvolu ne forgesi, ke usonaj investantoj plasis grandegan kvanton da mono en ĉinia ekonomio.
Ĝuste por savi sian propraĵon en Ĉinio malgraŭ la krizo usonanoj ĝin penos konkeri.

Rogir (Tunjukkan profil) 6 April 2009 14.22.39

Ĉu ne estas inverse, ke Ĉinoj pruntedonas multan monon al Usono kaj Usono atakus por ne devi redoni?

dobri (Tunjukkan profil) 6 April 2009 16.05.36

MikhailMarkeyev:
Senegaùlo:Tria tutmonda milito havas daton : 2010!...
Jen ne varmegigu situacion!
Ĉar mi planas vivi almenaŭ pluajn 50 jarojn kaj ne ŝatas militon, bonvolu komenci ĝin nur en 2060!

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 7 April 2009 03.23.41

Senegaùlo:Nia amiko pie kredas je virto de atombomboj
Tia ĉi principo estas nomita "nuklea diskretigeco". Ĝi baziĝas sur ebleco de garantiita multfoja detruo de malamiko. Ĵus dankal ĝin, "Malvarma milito" neniam transformiĝis je reala. La sistemo de nuklea diskretigeco povas kolerigi vin, ne esti ŝatita por vi, sed ĝi funkcias dum ĉirkaŭ 50 jaroj kaj neniam fuŝiĝis. Responde bonvolu pripensi, ĉu nia mondo estas tiel simpla, kiel vi pensas.

Senegaùlo:... kaj neniam pripensis ke neniam faritis armilojn por ne uzoti...
Nur sinmortigano povas komenci nuklean militon nun, ĉar alia flanko havas tiom da armilojn, ke ĝi povas centaj fojoj detrui alian flankon. Kaj por ke sinmortiganoj ne povus fari nekorektotan decidon, procedo de lanĉo ne permesas lanĉi armilon hazarde aŭ unuope.
Certe, mi preferus, ke viaj kaj usonaj nukleaj armiloj ne estu direktataj al mia urbo. Sed ĝis internacia konfido ne estas, nuklea diskretigeco restas solan rimedon eviti tio, ke viaj bomboj komencos "establi demokration" en mia lando, kial ili faras en "Irak" kaj "Afganistan". Viaj politikistoj estas ne malpli agresaj, ol niaj. Kaj lasos nuklean klabon ĵus en ilia manoj, ĝuste signifas fatalan komencon de tria tutmonda milito.

MikhailMarkeyev (Tunjukkan profil) 7 April 2009 06.29.49

dobri:
MikhailMarkeyev:Jen ne varmegigu situacion!
Ĉar mi planas vivi almenaŭ pluajn 50 jarojn kaj ne ŝatas militon, bonvolu komenci ĝin nur en 2060!
Ĉu vi ŝercis jene? Nu, vin povas kompreni - 1968 jaro ktp. Tamen, mi ja ne malamas germanojn, kvankam unu da ili murdis mian avon. Mi malamas nur faŝistojn, sendepende de ilia nacio. Kaj personojn, kiuj ne komprenas, ke ne estas masmedio sen propagando, mi nur kompatas.

Fuzzy (Tunjukkan profil) 7 April 2009 13.49.43

Rogir:Ĉu ne estas inverse, ke Ĉinoj pruntedonas multan monon al Usono kaj Usono atakus por ne devi redoni?
Jes, vi pravas!
Do kialoj multas, Usono ne havas alian eliron savi sian ekonomion de kolapso, do la milito neeviteblas.
La ĉefa demando estas: ĉu Ĉinio riskos rebati Usonon aŭ tuj kapitulacios? Ŝajnas al mi ke ĉinoj ne estas tre bonaj soldatoj... (pardonu min ĉinoj, tio estas nur mia propra opinio, facile ŝanĝebla! sal.gif ).
Se Ĉinio ne ekmilitos, la situacio de Rusio estos tre bedaŭrinda malgajo.gif

Kembali ke atas