Skip to the content

Financa krizo

by Frankouche, April 3, 2009

Messages: 33

Language: Esperanto

dobri (User's profile) April 7, 2009, 3:56:44 PM

MikhailMarkeyev:
dobri:
Ĉar mi planas vivi almenaŭ pluajn 50 jarojn kaj ne ŝatas militon, bonvolu komenci ĝin nur en 2060!
Ĉu vi ŝercis jene? Nu, vin povas kompreni - 1968 jaro ktp. Tamen, mi ja ne malamas germanojn, kvankam unu da ili murdis mian avon. Mi malamas nur faŝistojn, sendepende de ilia nacio. Kaj personojn, kiuj ne komprenas, ke ne estas masmedio sen propagando, mi nur kompatas.
Jes, mi ŝercis. Ankaŭ mi nuntempe havas kelkajn amikojn en Germanio. Mi ankaŭ malamas faŝistojn sendepende de ilia nacio, tamen mi eble ne tro bone komprenis, kion vi skribis en plua frazo. Ĉu vi kompatas personojn, kiuj ne komprenas, ke ne estas masmedio sen propagando? Pri tiuj personoj mi tute ne skribis, pri la tiuj mi fajfas. Tio estas ilia problemo!

MikhailMarkeyev (User's profile) April 8, 2009, 12:45:39 AM

dobri:Tio estas ilia problemo!
Mi ĝojas por vi.

vedev (User's profile) April 8, 2009, 5:43:37 PM

Fuzzy:Mi pensas, ke la krizo ne finiĝos ĝis dolaroj tute senvaloriĝos. Usono presis tro multe da ili. Tio ne povas daŭri eterne.
Sed Usono penos ruinigi alilandajn ekonomiojn por savi la sian. Do la vera krizo ankoraŭ eĉ ne komenciĝis.
Kiom Usono dolaroj presos - tiom rusa registaro dolaroj aĉetos. Do - la krizo ne finiĝos ĝis Rusio havas tian registaron.

Fuzzy (User's profile) April 8, 2009, 6:44:32 PM

vedev:
Kiom Usono dolaroj presos - tiom rusa registaro dolaroj aĉetos. Do - la krizo ne finiĝos ĝis Rusio havas tian registaron.
Tre stranga opinio, laŭ mi!
Ĉinio havas ege pli multe da dolaroj ol Rusio.
La rusia dolara rezervo signifas preskaŭ nenion kompare kun la ĉina.
Japonio ankaŭ havas duoble pli multe da dolaroj ol Rusio.
Pardonu, sed akuzi la rusan registaron pri la krizo ne estas saĝe, laŭ mi. Ili certe ne estas anĝeloj, sed la krizon ili ne organizis.

Nu, ĉiukaze la demando estas -- ĉu havas Usono iun alian eblecon redoni siajn grandegajn ŝuldojn, krom la milito?

depucela (User's profile) April 9, 2009, 11:18:58 PM

Dum la tutmonda historio estis militoj pro tri motivoj: 1) Idiolgiaj (politike aú religie); 2) Ekonomiaj; 3) Terotoriaj.
-Nuntempe politike ideologiaj motivoj jam ne povas igi militon (nur etaj lokalaj konfliktoj). Religiaj motivoj por fari militon hodiaú nur havas radikalaj islamistoj (krucmiliton jam estas historio); tamen, kvakam kia ajn milito estas bedaúrinda, ili ne havas forton por provoki mondan militon: nur lokaj kaj gravaj terurismaj atencoj kiuj nenian povas provoki Trian Mondmiliton (kiel rapide konjektis eĉ profetis iuj famaj ĵurnalistoj tuj post 11-s... sed nenion okazos ekcepte grandigo de policajn fortojn kaj kontrolojn: pli da secureco, despli da libereco).
-Teritoriaj motivoj nur povas kaúzi gravan militon inter Indio kaj Pakistano, kiuj havas atomarmilojn; sed mi opinias que estas tre maleble ke tio okazos. La konflikto inter Israelo kaj Palestinio (kun la "morala helpo" de la mulzulmanaro) ankoraú daúros longe, sed neniel povos kaúzi mondmilito (la posibilisma alianco inter Usono kaj Arabio Saudio kontrolas kaj bridigas ĉion en la mezorienta zono).
-Neniel estos Tria Mondmilito pro ekonomiaj motivoj. Vere estas novaj invitatoj en la tablo (Indio kaj, precipe, Ĉinio, sed la pasteĉo ankaú grandiĝas). La ega krizo, rezulto de la senlima uzuro de la Monda Finanza Sistemo, solviĝos kiel ĉiam: kun la forta kaj longa ekspluatado de la humila monda laboristaro (estos plu da lokaj provokataj militoj ĉar oni devos produkti pli da armiloj; estos provokata malsatado ĉar oni devas podukti amaso da agikulturaj kaj aliaj nutraĵoj; estos novaj malsanoj ĉar la la farmacia industrio estas grandpova kaj devas produkti amaso da novaj medikamentaĵoj... kaj, logike, ĉio estos produktata, komercata kaj distribuata por la monda kapitalista sistemo kun la helpo de siaj landaj politikaj marionetoj (usonaj, rusiaj, ĉiniaj, francaj, hispanaj... estas same). Kiel cinike -aú "lampedusiane"- oni diras: "Ĉio ŝanĝiĝos por ke ĉio restos kiel antaúe". Marx havis tre bonajn intencojn, sed li eraris ĉar li mortis antaú ol Freúd "estos nudiganta" la homan animon (legu 'psicos' aú 'naturon').
Ĉu la mondaj riĉuloj volas mondan militon (atombomban, bakterian, kimikan aú alie) que ankaú ilin mortigos? Ja,ja,ja...
Pardonon pro mia romanego!

vedev (User's profile) April 10, 2009, 11:03:15 AM

Fuzzy:
vedev:
Kiom Usono dolaroj presos - tiom rusa registaro dolaroj aĉetos. Do - la krizo ne finiĝos ĝis Rusio havas tian registaron.
Tre stranga opinio, laŭ mi!
Ĉinio havas ege pli multe da dolaroj ol Rusio.
La rusia dolara rezervo signifas preskaŭ nenion kompare kun la ĉina.
Japonio ankaŭ havas duoble pli multe da dolaroj ol Rusio.
Pardonu, sed akuzi la rusan registaron pri la krizo ne estas saĝe, laŭ mi. Ili certe ne estas anĝeloj, sed la krizon ili ne organizis.

Nu, ĉiukaze la demando estas -- ĉu havas Usono iun alian eblecon redoni siajn grandegajn ŝuldojn, krom la milito?
En marto rusa centrala banko aĉetis 4 miliardoj dollaroj
http://www.gzt.ru/economics/2009/04/03/143732.html

Fuzzy (User's profile) April 12, 2009, 9:50:54 AM

Fuzzy:
Vilius:Tutmonda milito?! rido.gif rido.gif

Vi certe legis TRO multe de avanturist. Ĉu ne?
Eble jes ridulo.gif
Liaj argumentoj ŝajnas al mi konvinkaj. Ĉu al vi ne? Vi ankoraŭ nenion rakontis pri via propra opinio pri la krizo kaj dolara hiperinflacio.
Lasu min afiŝi ĉi tie neperfekte tradikitan de mi fragmenton de la forumo ĉe avanturist.org pri la kialoj de la financa krizo:
Avanturist:... Dua Tutmonda Milito donis al Usono eblecon plene superforti sekvaĵojn de Granda Depresio kaj iĝi fakte la plej forta ekonomio de la mondo kaj la plej forta kolonia ŝtato. T.e. kaj ĝia nacia ekonomio donis grandegajn profitojn kaj la kolonia ekonomio donis grandegajn impostojn, samtempe kaj la profitojn kaj la impostojn rapide kreskis. Sed ĉirkaŭ 1956-57 jaroj la situacio komencis ŝanĝiĝi. Rekonstruis sin Eŭropo kaj Japonio, ilia industria kaj teknologia potencialo kreskis tiom, ke ĝi komencis redukti merkatan parton de la usona nacia ekonomio. Kaj krom tio Sovetunio en tiu tempo disvolvigis sian influon tra la mondo, reduktante per tio merkatojn de vendado de la usona ekonomio. De tiu tempo realaj profitoj de la nacia ekonomio de Usono iĝis malpliiĝantaj kaj ĝis 1969 plene malaperis. Tuta nacia ekonomio de Usono de 1969 jaro iĝis malprofita eĉ plane. T.e. realaj profitoj de ĉefa negoco iĝis malpli grandaj ol la elspezoj, kaj tuta plia "historio de sukceso" de la usona ekonomio estas transformado de la koloniaj impostoj al fikcia profito. Pli simple, la nacia ekonomio de Usono bankrotiĝis.

La plej interesa estas ke tutmonda ekonomio, kiun oni ne povas trompi, donis al la mondo neplursencan signalon, ke la aferoj malbonas -- de 1968 ĝis 1975 la planeto suferis de tutmondaj krizoj pli kaj pli fortaj. Sed kiu atentas tiajn bagatelojn -- nek en Usono nek en Sovetunio iu komprenis, ke okazis rompego historie enorma, kaj ĉiuj vivadis kiel kutime.

Plu ĉio estis eĉ pli gaje. Kresko de la koloniaj enspezoj de Usono komencis malrapidiĝi, kaj la realaj profitoj de la nacia ekonomio falis pli kaj pli rapide, samtempe ŝtataj elspezoj flugis al la kosmo (kaj ankaŭ proprasence -- en Strategia Defenda Iniciato), kaj en 1987 j. malprofitoj de la nacia ekonomio superis enspezojn de la koloniaj impostoj. T.e. en 1987 j. Usono bankrotiĝis dua fojo, ĉifoje kiel kolonia ekonomio. Kaj la merkato denove tre precize reagis je tio per nova fortega tutmonda krizo.

Fuzzy (User's profile) April 12, 2009, 9:53:10 AM

daŭrigo
Avanturist:
Sed ankaŭ tiam Usono fortunis. Ekdisfalis Sovetunio, kaj en la zonon de kolonia impostado de Usono ekeniris landoj de Orienta Eŭropo, Afriko, Asio, Latina Ameriko kaj finfine landoj de eks-Sovetunio inkluzive Rusio. Ankaŭ en la fino de 80-j Usono sukcesis igi EU-on limigi sian ekonomian ekspansion, unuavice Germanion -- kiel pago por permeso unuiĝi, kaj en 1990 Usono miracle sukcesis igi Japonion komenci radikalan revalvadon de jeno, kio faligis samurajojn en preskaŭ 15-jara depresion. La kolonia sistemo de Usono ricevis duan naskiĝon. Dank' al tiuj procesoj Usono ĝis 2007 ricevis ĉirkaŭ $15 trilionojn da kromaj koloniaj enspezoj (en nunaj prezoj). Tio savis ilin de kraŝo, kiu okazintus jam en 1993-1995.

Tamen, ĉio bona iam finiĝas. Usono ne eluzis eblecon resanigi sian ekonomion kaj simple formanĝis ĉiujn tiujn donitajn de Dio koloniajn impostojn, kaj tre rapide. En 1997 ĉiuj kromaj koloniaj impostoj jam estis superitaj de daŭre kreskantaj malprofitoj de la nacia ekonomio kaj neĉeseble kreskantaj elspezoj. Usono sukcesis elsuki restaĵojn ekbatinte Asion, Latinan Amerikon kaj Rusion per la financa krizo de 1997-1998, sed tio ne sufiĉis eĉ por paro da jaroj. Fakte, la krizo de 2000 estis tria bankrotiĝo de Usono, fina bankrotiĝo de la kolonia sistemo. De 1998-1999 amplekso de la koloniaj impostoj por Usono ekmalkreskadis jam senrevene.

Kion Usono faru, kiam la nacia ekonomio laboras kun kreskanta malprofito, la koloniaj impostoj malgrandiĝas, kaj la ŝtataj elspezoj kreskas eksponante? Kie trovi monon, se sia negoco donas nur malprofiton, kaj la kolonioj pagas pli kaj pli malmulte? Estas klarege -- de sia popolo kaj malgrandaj komercistoj. Ili ja ŝparis tre bonan grason post fino de Granda Depresio. Domoj, aŭtoj, kontoj en bankoj, akcioj, pensiaj programoj, medicinaj asekuroj. Jen, registaro de Usono starigas en 1998 fronte al sia loĝantaro grandan sukvringilon kaj metas en ĝin pecon de bongusta fromaĝo -- miraklon de DotCom. La popolo ĵetas sin al financa merkato kaj dum nur tri jaroj adiaŭas kun 20% de sia graseto. Tio ne sufiĉis. La registaro en 2002 starigas ĉe naso de la popolo alian sukvringilon kaj metas en ĝin eĉ pli bongustan pecon de fromaĝo -- loĝejan miraklon. La popolo ĵetas sin al la festo de hipoteko. Hodiaŭ la miraklo mortiĝis, kio kostos por la loĝantaro kromajn 40% de ĝia graseto.

Fuzzy (User's profile) April 12, 2009, 9:55:20 AM

daŭrigo
Avanturist:
Kion ni nun havas? Eble Usono uzis elsuĉitan el la loĝantaro monon por resanigi la nacian ekonomion? Ne -- la aferoj pli kaj pli malboniĝas. Eble la mono eluzitis por kreado de novaj koloniaj iloj? Ne -- la koloniaj impostoj kolektiĝas pli kaj pli malmulte. $10 trilionoj dolaroj eltiritaj el la usona loĝantaro estas denove maltalente voritaj. Do estos unu plia -- la lasta -- ekspedicio de la registaro kontraŭ la loĝantaro. Sed nun la loĝantaro tiujn lastajn 40% de sia propraĵo tiomsimple ne fordonos. Per nenia biofuelo aŭ nanokosmo eblas konvinki ĝin fordoni la restaĵon. Necesos forpreni ĝin perforte. T.e. simple fari denove financan vezikon estus senutile -- neniun ĝi allogus. Necesas fari ĝin tiel ke neniu povus ĝin eviti. Se vi ne iras al la veziko, la veziko iras al vi (c). Kiel eblas fari tion? Tre simple -- per hiperinflacio.

Tial ankoraŭ estos fantastika kresko de ĉiuj aktivoj. Tiu veziko okazigos plenan malriĉiĝon de 95% de la loĝantaro de Usono. Tio estos fino -- per tio ĉiuj eblecoj de Usono financi sian vivon finiĝos. Nacia ekonomio laboras kun grandegaj malprofitoj. La loĝantaro estas elsuĉita kiel citro. La sola vojo pluvivi estos draste kreskigi la koloniajn impostojn. Sed bonvole tiujn impostojn jam neniu pagos. Do necesos devigi. Milito.

depucela (User's profile) April 12, 2009, 12:49:10 PM

Do, milito estra nepra solvo? Tio miopinie ja estas tiel simpla kiel katrastrofia vorto... Mi proponas alian vorton ankaú simpla sed optimisma: devaluto . Jes, Usona registaro povus devaluti dolaron je 40%; tiel ne nur rebatus sian eksteran ŝuldon, sed samtempe siaj eksportoj altiĝos ege...
Je, jes... mi konscias ke tio estas preskaú freneza ideo; sed nun mondmilito estas tute freneza.

Back to the top