Späť na obsah

ripeto

od crescence, 9. apríla 2009

Príspevky: 13

Jazyk: Esperanto

erikano (Zobraziť profil) 15. apríla 2009 0:31:05

Rudolf F.:
En kelkaj aliaj okazoj oni trovas verbon foje transitive, foje netransitive uzata:
"Mi dubas tion." = "Mi dubas pri tio."

Prefere oni ne tro strikte traktu tion. Restu kiel plej supera regulo, ke ĉio "ĝustas", kio ne estas miskomprenebla .
BonEGa parolo !

Tre bona aĵo, ke vere sperta esperanto-parolanto memorigis tion "superan regulon" al ĉiuj !

Miland (Zobraziť profil) 15. apríla 2009 18:26:07

crescence:Kial tiu ripeto..?
Miaopinie, temas pri emfazo. Jen rilata paĝo de PMEG (rigardu la ekzemplojn en la naŭa skatolo).

horsto (Zobraziť profil) 15. apríla 2009 19:46:48

Rudolf F.:
Prefere oni ne tro strikte traktu tion. Restu kiel plej supera regulo, ke ĉio "ĝustas", kio ne estas miskomprenebla.
Tio certe estas bonega regulo por spertulo. Sed mi iomete dubas, ĉu lernanto ĉiam povas prijuĝi tion, kion li parolas, ĉu ĝi estas miskomprenebla aŭ ne.
Mi volonte scius, kial Zamenhof decidis difini la transitivecon por ĉiu sola verbo, nur per la signifo de la verbo. Ĉu li simple ne pensis pri simpligi ĉi tion, aŭ ĉu li havis bonajn kialojn por ne fari tion?

Nahor