Mesaĝoj: 20
Lingvo: Esperanto
horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 10:42:07
grifo: Ich dachte nach.?Mi tradukus tion jene:
Mi pensis.
tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 19:43:35
Noël LECOMTE: - alveni = transitiva verbo.alveni ne estas transitiva verbo. Se oni dirus "alveni iun" (evitinda laŭ mi) tio estus uzo de la akuzativa signo por montri la forlason de la prepozicio "al" en "alveni al iu".
Do la n-complemento (akuzativo) estas ebla post ĝi. Tiam, oni povas diri :
-- ĉu : alveni al "iu",
-- ĉu : alveni "iun".
Hispanio:Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp? Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).La diferenco inter la kunmetitaj vortoj alveni kaj pripensi estas en la transitiveco. alveni estas netransitiva, tial oni uzas prepozicion por montri la rilaton al la komplemento (la aĵo/homo, al kiu oni alvenas). Pripensi estas transitiva verbo, do oni ne devas superflue reuzi la prepozicion.
Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 20:39:12
tommjames:En la PIV (eldono 2005), estas skribita (paĝo 1219) koncerne la verbo ven/i:Noël LECOMTE: - alveni = transitiva verbo.alveni ne estas transitiva verbo. Se oni dirus "alveni iun" (evitinda laŭ mi) tio estus uzo de la akuzativa signo por montri la forlason de la prepozicio "al" en "alveni al iu".
Do la n-complemento (akuzativo) estas ebla post ĝi. Tiam, oni povas diri :
-- ĉu : alveni al "iu",
-- ĉu : alveni "iun".
Hispanio:Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp? Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).La diferenco inter la kunmetitaj vortoj alveni kaj pripensi estas en la transitiveco. alveni estas netransitiva, tial oni uzas prepozicion por montri la rilaton al la komplemento (la aĵo/homo, al kiu oni alvenas). Pripensi estas transitiva verbo, do oni ne devas superflue reuzi la prepozicion.
al~i(tr)....al~i al domo, hejmen, ĉi tien (Z).....
tommjames (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 21:08:12
Noël LECOMTE:Hejmen ne estas transitiva, la "n" montras la direkton de la alveno. Same kun ĉi tien.tommjames:En la PIV (eldono 2005), estas skribita (paĝo 1219) koncerne la verbo ven/i:Noël LECOMTE: - alveni = transitiva verbo.alveni ne estas transitiva verbo. Se oni dirus "alveni iun" (evitinda laŭ mi) tio estus uzo de la akuzativa signo por montri la forlason de la prepozicio "al" en "alveni al iu".
Do la n-complemento (akuzativo) estas ebla post ĝi. Tiam, oni povas diri :
-- ĉu : alveni al "iu",
-- ĉu : alveni "iun".
Hispanio:Do, ĉu oni ankaŭ povas diri "pripensi pri afero" aŭ "pripensi aferon", "eliri el kafejo" aŭ "eliri kafejen", ktp? Tio estas dubo kiun mi ankaŭ havas (ĉi-momente).La diferenco inter la kunmetitaj vortoj alveni kaj pripensi estas en la transitiveco. alveni estas netransitiva, tial oni uzas prepozicion por montri la rilaton al la komplemento (la aĵo/homo, al kiu oni alvenas). Pripensi estas transitiva verbo, do oni ne devas superflue reuzi la prepozicion.
al~i(tr)....al~i al domo, hejmen, ĉi tien (Z).....
Kaj rigardu, estas skribita "al domo" kaj ne "domon". Estas do strange ke ili signas la verbon "tr", ĉar ilia ekzemplo certe ne montras ĝin esti tiel. Cetere ReVo kaj CEED signas la verbon netransitiva.
Espi (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 23:09:19
Noël LECOMTE:En la PIV (eldono 2005), estas skribita (paĝo 1219) koncerne la verbo ven/i:Saluton,
al~i(tr)....al~i al domo, hejmen, ĉi tien (Z).....
en la Reta Vortaro kaj ankaŭ en mia PIV (de 1987) mi trovis, ke alveni estas "ntr", do netransitiva.
Amike kaj bonan Paskon
Klaus-Peter
Rudolf F. (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 18:59:41
"Li longe pripensis." estas ĝusta frazo.
"Li longe pripensis tion." estas ankaŭ ĝusta frazo.
Netransitiva verbo NE POVAS havi rektan objekton.
Tamen, ĉe kelkaj verboj ne estas facile decidi, ĉu ili estas transitivaj aŭ ne.
Ekzemple: "iri" kaj "vivi" estas normalkaze netransitivaj verboj. Tamen eblas diri:
"Mi iris malfacilan vojon." kaj
"Mi vivis zorgoplenan vivon."
Foje temas fakte pri du form-identaj verboj (homonimoj):
"La kamentubo fumas." => fumi netrans. =
eligi fumon
"Mi fumas cigaredon." => fumi trans. = fume forbruligi
En kelkaj aliaj okazoj oni trovas verbon foje transitive, foje netransitive uzata:
"Mi dubas tion." = "Mi dubas pri tio."
Prefere oni ne tro strikte traktu tion. Restu kiel plej supera regulo, ke ĉio "ĝustas", kio ne estas miskomprenebla.
erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 00:31:05
Rudolf F.:BonEGa parolo !
En kelkaj aliaj okazoj oni trovas verbon foje transitive, foje netransitive uzata:
"Mi dubas tion." = "Mi dubas pri tio."
Prefere oni ne tro strikte traktu tion. Restu kiel plej supera regulo, ke ĉio "ĝustas", kio ne estas miskomprenebla .
Tre bona aĵo, ke vere sperta esperanto-parolanto memorigis tion "superan regulon" al ĉiuj !
Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 08:41:28
Rudolf F.:Transitiva verbo POVAS havi rektan objekton, sed ne devas.Saluton Rudolf !
"Li longe pripensis." estas ĝusta frazo.
"Li longe pripensis tion." estas ankaŭ ĝusta frazo.
Netransitiva verbo NE POVAS havi rektan objekton.
Tamen, ĉe kelkaj verboj ne estas facile decidi, ĉu ili estas transitivaj aŭ ne.
Dankegon por viaj bonegaj klarigoj.
Por iu ajn franco, la distingo inter "transitiva" kaj "netransitiva" ne estas ĉiam facila.
Ĉar en franca lingvo, oni distingas :
-- la rektaj transitivaj verboj, tiuj verboj havas rektan objekton (C.O.D. en franclingvo [komplemento Objekto Rekta]), kiu povas esti deviga aŭ subkomprenita.
-- la nerektaj transistivaj verboj, tiuj verboj havas nerektan objekton (C.O.I en franclingvo [Komplemento Objekto Nerekta]), kaze la komplemento rilatas al la verbo per prepozicio.
-- la netransitivaj verboj, tiuj verboj nur povas havi cirkonstancajn komplementojn.
Miland (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 18:26:07
crescence:Kial tiu ripeto..?Miaopinie, temas pri emfazo. Jen rilata paĝo de PMEG (rigardu la ekzemplojn en la naŭa skatolo).
horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-15 19:46:48
Rudolf F.:Tio certe estas bonega regulo por spertulo. Sed mi iomete dubas, ĉu lernanto ĉiam povas prijuĝi tion, kion li parolas, ĉu ĝi estas miskomprenebla aŭ ne.
Prefere oni ne tro strikte traktu tion. Restu kiel plej supera regulo, ke ĉio "ĝustas", kio ne estas miskomprenebla.
Mi volonte scius, kial Zamenhof decidis difini la transitivecon por ĉiu sola verbo, nur per la signifo de la verbo. Ĉu li simple ne pensis pri simpligi ĉi tion, aŭ ĉu li havis bonajn kialojn por ne fari tion?