Ku rupapuro rw'ibirimwo

akcentaj konsonantoj

ca, kivuye

Ubutumwa 33

ururimi: Esperanto

crescence (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 08:07:25

Mi vidis fadenon pri tiu temo, sed mi ne plu trovas ĝin.
Por eviti la klavarajn problemojn, kial ne seniĝi de akcentaj konsonantoj "ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ" kaj "ŭ" kiel tion malsupre (unu sono = unu litero) ?

ĉ >> x (xu ; xevalo)
ĝ >> q (qardeno ; qentila)
ĥ >> 'r ('roro)
ĵ >> î (îurnalo)
ŝ >> h (hi ; hati)
ŭ >> w (law)
h >> ' ('oro ; 'ejmo)

Ĉu ĉiuj latinaj klavaroj havas tiujn literojn kaj la apostrofon ?
Xu xiuj latinaj klavaroj 'avas tiujn literojn kaj la apostrofon ?

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 09:44:44

Nu mia klavaro ne havas î.
Kaj via propono ne faras diferencon inter ĥ kaj h.
LMMO, x-stilo kaj h-stiloj estas sufiĉaj

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 10:25:22

Mi ne ŝatas la ideon anstataŭi la ĝustajn esperantajn literojn per aliaj. Unue ekestos problemo kun jam ekzistantaj tekstoj kaj krome certe estos malfacile interkonsenti pri komuna sistemo. Jam estas tro da proponoj pri aliaj sistemoj.

Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj komputiloj kapablas skribi ĉapeilitajn literojn uzante Unikodon (UTF-8). Restas la problemo redefini la klavaron. Por tio ankaŭ estas multaj solvoj. Mem mi uzas senpagan version de "Keyman". Temas pri malnova versio, sed ĝi bone funkcias kun Vindozo XP. Pri "Vista" mi ne scias sed probable ĝi ankaŭ ĉi tie funkcias.

Helpe de Keyman mi anstataŭas kelkajn naciajn literojn kaj ankaŭ "x, q, y" kiuj ne estas uzataj esperante per "ĉ,ĝ,ĵ,ŝ,ŭ,ĥ".

Mi pensas ke ankaŭ franca klavaro havas naciajn literojn uzeblajn!?

Per tiu metodo eblas tajpi ĉapelitajn literojn nur premante unu klavon.

Se vi interesiĝas pri tio, kontaktu min persone.

crescence (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 11:06:33

sergejm:Nu mia klavaro ne havas î.
Kaj via propono ne faras diferencon inter ĥ kaj h.
ĥ >> 'r ('roro = ĥoro)
h >> ' ('omo = homo)

Ĉu vi ne havas la klavon "cirkumfleksa akcento" ? Kiel vi klavas la esperantajn literojn per la rusa klavaro ?

sergejm:LMMO, x-stilo kaj h-stiloj estas sufiĉaj
Oni instruas : unu sono >> unu litero !

c x : unu sono >> du literoj !
ch : unu sono >> du literoj !

crescence (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 11:11:27

AlfRoland:Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj komputiloj kapablas skribi ĉapeilitajn literojn uzante Unikodon (UTF-8). Restas la problemo redefini la klavaron.
Mi ne scias skribi miajn netpaĝojn kun akcentaj literoj esperantistaj. Kiel fari ?

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 12:22:17

crescence:
Mi ne scias skribi miajn netpaĝojn kun akcentaj literoj esperantistaj. Kiel fari ?
Vi devas instrui vian retpoŝtan programon kaj vian retumilon uzi Unicode UTF-8. Mi ne scias kiujn programojn vi uzas. Mi uzas "Mozilla Thunderbird" por retpoŝto kaj "Mozilla Firefox" por retumado. Poste vi bezonas programon por redefini la klavaron. Krom Keyman mi ankaŭ konas la rusan EK! Uzante EK! Skribante per iksa metodo EK! ŝanĝas al ĉ,ĝ,ĵ,ŝ,ŭ,ĥ.
Uzante Keyman vi redefinu kelkajn naciajn klavojn al esperantaj. Se vi ŝatus testi Keyman, sendu vian retpoŝtadreson kaj informu min pri kiuj signoj vi volas redefini kaj mi volonte helpos krei esperantan klavaron por vi.

crescence (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 15:43:26

AlfRoland:Uzante EK! Skribante per iksa metodo EK! ŝanĝas al ĉ,ĝ,ĵ,ŝ,ŭ,ĥ.
Mi havas EK.
Ĝi ne funkcias en mia programo por krei la retpaĝojn de mia retpaĝaro.

AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 17 Ndamukiza 2009 16:09:27

Mi verŝajne miskomprenis vin, mi pensis ke problemo estis retpoŝtan skribadon. Ĉu vi scias se via programo apogas Unikodon?

Ĉu vi konas la senpagan redaktilon "OpenOffice.org"? Ĝi tre similas al MicroSoft Word. Al tiu programo Bertilo Wennergren konstruis makroon kiu konvertas inter ekzemple iksa metodo kaj Unikodo. Ĝi ankaŭ kapablas eksporti dokumenton al HTML-kodo.

crescence (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2009 08:15:03

AlfRoland:
Ĉu vi konas la senpagan redaktilon "OpenOffice.org"? Ĝi tre similas al MicroSoft Word. Al tiu programo Bertilo Wennergren konstruis makroon kiu konvertas inter ekzemple iksa metodo kaj Unikodo. Ĝi ankaŭ kapablas eksporti dokumenton al HTML-kodo.
Dankon pro la ideo !
Mi elŝutis la programon "OpenOffice.org-makrooj versio 0.7 kun instalilo" de Bertilo. Kiel instali la programojn elŝutitajn ? Mi ne vidas "install.exe" aŭ aliajn samajn dosierojn.

jan aleksan (Kwerekana umwidondoro) 18 Ndamukiza 2009 08:22:05

crescence:

Oni instruas : unu sono >> unu litero !

c x : unu sono >> du literoj !
ch : unu sono >> du literoj !
Noto: Por mi, c, ĉ kaj ĝ estas du sonoj! (t+s, t+ŝ, d+ĵ).

kiel do prononcii tĉ?

Mi neniam komprenis tion.

Subira ku ntango