去目錄頁

Porka Gripo !

erikano, 2009年4月27日

讯息: 27

语言: Esperanto

vedev (显示个人资料) 2009年5月1日下午12:45:32

erikano:Bonan tagon al ĉiuj.

Ekde ĉi-lasta finsemajno, la "porka gripo" iĝas ("ŝajnas" iĝi, almenaŭ) - tre rapide - mondan epidemion.

Kiel okazas ĉe vi, en via lando ?
Kio okazas ?
Kion vi vidas, aŭdas aŭ legas pri ĝi ?
Kion - eble - vi faras por protektiĝi ?
Saluton!

Viruso estas sed tio pli estas informa viruso. Ĝi estas produkto de farmaciaj firmoj - ili povas aŭkcii ilian drogistojn!

Viando de porkoj ne estas danĝera.
Viruso mortos en 80 grad. de celsio - do vi povas mangi porkon absolute certe (sed ne krudan viandon).

Vakcino ne ekzistas. Se vi havas normalan imunecon, malsano daŭras 5 - 7 tagoj. Simple kuŝu en lito kaj voku kuraciston.

Rodrigoo (显示个人资料) 2009年5月5日上午5:23:28

Mi estas en Brazilo, tial mi drinkas pingon, anstataŭ vodko. Sed la meksikanoj povas drinki tekilon, ĉu ne?

Sammondane,
Ĥod

Vilinilo (显示个人资料) 2009年7月29日下午10:48:55

En Brazilo, lernejoj kaj universitatoj el kelkaj subŝtatoj prokrastas la rekomenco de klasoj de tiu ĉi duonjaro, inkuzive de la subŝtato de San-Paŭlo, kie mi studas, do mi malvolante gajnis unu semajnon plu sen klasoj ĉe la universitato... malgajo.gif

Kiel estas la porka gripo en viaj landoj nun? En Brazilo, ŝajnas al mi, la popolo ektimas ĝin, estas pli ol 50 mortoj ĝis nun en kvin subŝtatoj (estas 26 plus unu federacia distrikto).

leosur (显示个人资料) 2009年7月29日下午11:59:02

En Argentino estas ĉirkaŭ 160 mortoj, ni jam estas dua post Usono. Komence estis preskaŭ terurego en la popolo incitata por amaskomunikilo. Ĉimomente estas pli trankvila, ŝainas la epidemio malpliiĝas sed daŭrigas kaj ne rajtas neglektu ĉar ni estas ankoraŭ vintre.

jchthys (显示个人资料) 2009年7月30日上午12:45:16

Mi havas amikon, kiu haves (oni diras) la “porkan gripon”. Mi pensas, ke li estas resana.

vincas (显示个人资料) 2009年8月26日下午1:05:01

nikko:Mi uzas vodkon. Mi eldrinkas duonon de litro ankaŭ ol manĝi porkaĵon, kaj ne timas ke mia sano estos fiigita de gripo.
Bona konsilo.

Iippa (显示个人资料) 2009年12月30日下午9:43:46

En Finnlando la unua ondo finiĝas. Ĉu iĝos la dua ondo-spertuloj ne samopinias pri ĝi. 1 milionoj da homoj estas vakcinitaj kaj la oficiala strebo estas vakcini tutan popolon ĉi volas diri ankorau 4 milionoj da homoj. Nur cirkau 10 homoj mortis pro ĉi-malsano.

回到上端