Al la enhavo

traduki en diversajn lingvojn

de crescence, 2009-majo-21

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-25 14:13:37

crescence:
sergejm:Kvankam vi ne petis la rusan, jen en la rusa:
Показать сообщения форума
Написать новое сообщение

Similaj esprimoj vi povas vidi se malfermos lernu en tiu lingvo kiu vi volas:
eo.lernu.net, en.lernu.net, fr.lernu.net, ru.lernu.net ktp.
Bedaŭrinde, mio klavaro ne havas rusajn literojn.
Dankon al vi.
Se vi volas havi tian klavaron, mi havas unu por vi ĉi tie—taŭga por esperantistoj!

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-25 17:07:01

dankon denove al ĉiuj !

manuchan (Montri la profilon) 2009-majo-26 12:02:19

En la italan:

Mostrare i messaggi del forum.
Scrivere un messaggio.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-26 16:55:22

manuchan:En la italan:

Mostrare i messaggi del forum.
Scrivere un messaggio.
Dankon ! Mi korektis miajn erarojn en mia retpaĝaro.

novatago (Montri la profilon) 2009-majo-26 19:24:29

Mi ne scias ĉu vi povas ŝanĝi la vortojn skribitajn en la butonoj. En la paĝo, kiu estas en la hispana lingvo, por sendi mesaĝon, la butono por la ligiloj diras "ligadura". Tiu esprimo estas muzika. Tie devus diri "enlace".

Tie, kie diras "anote mi sitio" (Taksi la paĝaron) devus diri "valore mi sitio" aŭ "puntúe...". Je tiu kunteksto ne eblas uzi la hispanan verbon "anotar".

En la esperanta versio ankaŭ estas korektendaĵoj. "Netadreso" devas esti "retadreso" ĉar "neta" estas esperanta vorto, kiu havas alian signifon. Mi ŝanĝus tion al "retpoŝtadreso" sed ĝi ne estas grava. Ankaŭ mi ŝanĝus "URL" al "retpaĝo". La butono por aldoni ligilojn en la mesaĝo diras "legilo" sed devas diri "ligilo". Kaj "Campoj devigaj" estas ŝanĝenda al "Kampoj devigaj".

Mi pensas ke tio estas ĉio.

Ĝis, Novatago.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-27 07:33:30

novatago:Mi ne scias ĉu vi ... estas ĉio.

Ĝis, Novatago.
Multan dankon, Novatago !
Mi korektis ĉion, almenaŭ mi pensas...

Reen al la supro