본문으로

komencis aŭ komenciĝis

글쓴이: victornino, 2009년 5월 30일

글: 37

언어: Esperanto

victornino (프로필 보기) 2009년 5월 30일 오후 12:07:32

Leginte la libron "Konversacia kurso de Esperanto" mi trovis la frazon:
"La filmo estis komenciĝinta"

Ĉu ne sufiĉus diri?:
"la filmo estis komencinta"

Dominique (프로필 보기) 2009년 5월 30일 오후 12:34:04

victornino:Leginte la libron "Konversacia kurso de Esperanto" mi trovis la frazon:
"La filmo estis komenciĝinta"

Ĉu ne sufiĉus diri?:
"la filmo estis komencinta"
Ne. «Komenci» estas transitiva verbo. Tiu verbo uzeblas ekzemple tiamaniere: «La infano komencas sian hejmlaboron». La verbo «komenciĝi» uzeblas tiamaniere: «La filmo komenciĝas baldaŭ».

Do «La filmo estis komenciĝinta» estas laŭ mi en ordo, kaj la frazo *la filmo estis komencinta* estas erara (aŭ almenaŭ ne signifas tion, kion vi kredas).

Sed estus malpli peze diri: «La filmo ekis».

victornino (프로필 보기) 2009년 5월 30일 오후 12:44:54

dankon pro via klarigo!

hispanlingve "comenzar" (komenci) oni povas uzi kiel transitiva verbo aŭ kiel refleksiva verbo uzante la saman vorton

ni komencas legi libron (nosotros comenzamos a leer un libro)

ni komenciĝas (nosotros comenzamos)

Do, ĝis nun mi uzis malbone la verbon "komenci" en esperanto ridulo.gif

Dominique (프로필 보기) 2009년 5월 30일 오후 2:14:03

victornino:dankon pro via klarigo!

hispanlingve "comenzar" (komenci) oni povas uzi kiel transitiva verbo aŭ kiel refleksiva verbo uzante la saman vorton

ni komencas legi libron (nosotros comenzamos a leer un libro)

ni komenciĝas (nosotros comenzamos)

Do, ĝis nun mi uzis malbone la verbon "komenci" en esperanto ridulo.gif
«(nosotros) comenzamos» estus: «ni komencas». Transitiva verbo povas havi objekton, sed ne ĉiam bezonas objekton. La kurso de Lernu! verbumado tre bone klarigas la aferon pri transitivaj kaj netransitivaj verboj.

Ekzemploj de transitivaj verboj (ili povas havi objekton, sed ne ĉiam devas havi objekton):
[LISTO]ni komencas la lecionon
ni komencas
mi boligas la akvon[/list]Ekzemploj de netransitivaj verboj (ili neniam havas objekton):
[LISTO]la leciono komenciĝas
la akvo bolas[/list]

victornino (프로필 보기) 2009년 5월 30일 오후 2:20:22

ho, denove dankon rideto.gif

dobri (프로필 보기) 2009년 5월 30일 오후 7:52:41

Ankaŭ por mi estas transitiveco malfacila, tamen mi ne kulpigas internacian lingvon, sed mian mallaboremon. Por bona esprimo de diversaj ideoj necesas kaj transitiveco kaj akuzativo kaj sufiksoj. Do mi konsilas al vi aŭ pli profunde studi la lingvon aŭ transiri al iu alia grupo. Reformi Esperanton estus stultaĵo.

bbc (프로필 보기) 2009년 5월 31일 오전 5:41:03

Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...
Nu, en mia denaska lingvo(kaj aliaj slavaj lingvoj) transitiveco ekzistas. Kaj mi ne vidas la problemon. Mi ne pensas, ke ĉi tio estas komplikaĵo.

Estas diferenco inter boligi kaj boli.

Mi bolas signifas(en la rusa lingvo), ke mi estas nerva, galhumora aŭ io simila. Ene mi ĉio ol bola akvo, konstante movis.

Tio ne estas komplikaĵo, sed nekutomeco por vi. Por mi nekutimeco estas artiklo "la", ĉar mi ne havas ĉi-lasta en mia gepatra lingvo. Vi pensas: "kiel esti sen ĝi", mi: "kial ĝi ekzistas".

Senegaùlo
Logika lingvo ne estas bona lingvo. Tro ligika estas malbona lingvo. Do ne serĉu logikon tie, kie ĝi ne devas esti.

$$$-i ne signifas esti $$$-o, tio signifas la plej kutima ago por radiko $$$.

Salo. La plej kutima ago estas agi sala, do mi salas ion.
Stutento. La plej kutima ago por studento estas ŝtudi, ŝtudi, ŝtudi kaj amuziĝi. Kio signifas ŝtudi, ŝtudi ,ŝtudi kaj amuziĝi? Esti studento! Do mi studentas.

Rohan (프로필 보기) 2009년 5월 31일 오전 5:44:52

Senegaulo:Kiun avantaĵon havas esperanto rilate gentajn lingvojn ??? Neniu !!! Kaj plue, ĝi estas ĥaosa... kaj, kio pli gravas por internacia helplingvo, senutile malsimpla...
Ĉu Esperanto estas senutile malfacila estas debatinde (mi mem ne konsentas).

Evidentas ke vi sufiĉe malkontentas pri Esperanto. Bone. Sed jen ĝentila propono: anstataŭ kritiki aspektojn de Esperanto (kiu, kiel la plimulto de E-istoj diras, ja havas kritikindaĵojn), bonvolu krei subteneblan alternativon al Esperanto. Elpensu la gramatikon kaj la vortprovizon de via nova radikale facila lingvo, elverku konvinkan broŝuron pri ĝi kaj publikigu ĉion ĉi tion rete kaj eksterrete.

Mi certas ke via broŝuro estos multe pli impona kaj alloga ol la Zamenhofa, pro la fakto ke vi estas lingvoinstruisto, tradukisto, kaj konferencinterpretisto.

Do tute ne malhastu! La mondo atendas vian projekton, kaj E-istoj atendas la solvon al la problema lingvo kiun ili devige eltenas, pro la manko de opcioj. Mi tute fidas ke sukceso troviĝas en via estonteco. Ek al la celo!

Miland (프로필 보기) 2009년 5월 31일 오전 9:21:20

Senegaùlo:Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...
Do, jen sugesto por vi: ĉesu uzi la akuzativan finaĵon, kaj uzu kaj ig nur por indiki ke io iĝas aŭ igas staton. Skribu eksperimentajn artikolojn aŭ novelojn. Metu ilin sur via propra retpaĝo kaj informu nin pri la loko. La Esperanta komunumo legu kaj juĝu la rezulton!

horsto (프로필 보기) 2009년 5월 31일 오전 11:34:41

Senegaùlo:... kaj, kio pli gravas por internacia helplingvo, senutile malsimpla...
Kion vi nomas "senutile malsimpla" estas por mi "laŭbezone simpliga":
Vi pravas, "biciklo" estas substantivo, do "bicikli" povus signifi "esti biciklo". Sed Esperanto permesas al ni ne obei rigidajn regulojn kaj uzi aĉan vorton kiel "bicikliri". Ĉiu normala homo tuj komprenas, ke bicikli ne signifu "esti biciklo", sed "iri per biciklo.

bbc pravas, la plej logika lingvo ne estas la plej taŭga por homa komunikado.

다시 위로