Al la enhavo

komencis aŭ komenciĝis

de victornino, 2009-majo-30

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

victornino (Montri la profilon) 2009-majo-30 12:07:32

Leginte la libron "Konversacia kurso de Esperanto" mi trovis la frazon:
"La filmo estis komenciĝinta"

Ĉu ne sufiĉus diri?:
"la filmo estis komencinta"

Dominique (Montri la profilon) 2009-majo-30 12:34:04

victornino:Leginte la libron "Konversacia kurso de Esperanto" mi trovis la frazon:
"La filmo estis komenciĝinta"

Ĉu ne sufiĉus diri?:
"la filmo estis komencinta"
Ne. «Komenci» estas transitiva verbo. Tiu verbo uzeblas ekzemple tiamaniere: «La infano komencas sian hejmlaboron». La verbo «komenciĝi» uzeblas tiamaniere: «La filmo komenciĝas baldaŭ».

Do «La filmo estis komenciĝinta» estas laŭ mi en ordo, kaj la frazo *la filmo estis komencinta* estas erara (aŭ almenaŭ ne signifas tion, kion vi kredas).

Sed estus malpli peze diri: «La filmo ekis».

victornino (Montri la profilon) 2009-majo-30 12:44:54

dankon pro via klarigo!

hispanlingve "comenzar" (komenci) oni povas uzi kiel transitiva verbo aŭ kiel refleksiva verbo uzante la saman vorton

ni komencas legi libron (nosotros comenzamos a leer un libro)

ni komenciĝas (nosotros comenzamos)

Do, ĝis nun mi uzis malbone la verbon "komenci" en esperanto ridulo.gif

Dominique (Montri la profilon) 2009-majo-30 14:14:03

victornino:dankon pro via klarigo!

hispanlingve "comenzar" (komenci) oni povas uzi kiel transitiva verbo aŭ kiel refleksiva verbo uzante la saman vorton

ni komencas legi libron (nosotros comenzamos a leer un libro)

ni komenciĝas (nosotros comenzamos)

Do, ĝis nun mi uzis malbone la verbon "komenci" en esperanto ridulo.gif
«(nosotros) comenzamos» estus: «ni komencas». Transitiva verbo povas havi objekton, sed ne ĉiam bezonas objekton. La kurso de Lernu! verbumado tre bone klarigas la aferon pri transitivaj kaj netransitivaj verboj.

Ekzemploj de transitivaj verboj (ili povas havi objekton, sed ne ĉiam devas havi objekton):
[LISTO]ni komencas la lecionon
ni komencas
mi boligas la akvon[/list]Ekzemploj de netransitivaj verboj (ili neniam havas objekton):
[LISTO]la leciono komenciĝas
la akvo bolas[/list]

victornino (Montri la profilon) 2009-majo-30 14:20:22

ho, denove dankon rideto.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-30 19:09:13

Dominique:
victornino:dankon pro via klarigo!

hispanlingve "comenzar" (komenci) oni povas uzi kiel transitiva verbo aŭ kiel refleksiva verbo uzante la saman vorton

ni komencas legi libron (nosotros comenzamos a leer un libro)

ni komenciĝas (nosotros comenzamos)

Do, ĝis nun mi uzis malbone la verbon "komenci" en esperanto ridulo.gif
«(nosotros) comenzamos» estus: «ni komencas». Transitiva verbo povas havi objekton, sed ne ĉiam bezonas objekton. La kurso de Lernu! verbumado tre bone klarigas la aferon pri transitivaj kaj netransitivaj verboj.

Ekzemploj de transitivaj verboj (ili povas havi objekton, sed ne ĉiam devas havi objekton):
[LISTO]ni komencas la lecionon
ni komencas
mi boligas la akvon[/list]Ekzemploj de netransitivaj verboj (ili neniam havas objekton):
[LISTO]la leciono komenciĝas
la akvo bolas[/list]
En pluraj lingvoj ( angla, brazila...) estas tendenco al forigo de transitiveco/netransitiveco :
Mi bolas la akvon / la akvo bolas
Ni komencis la lecionon / la leciono komencis

En la franca kie tiu distingo gravas ankaŭ estas verbo samtempe transitivaj kaj netransitivaj...

Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...

(LFN: El grandi se casa (Li pligrandigas sian domon), Se casa grandi (se), deveni grande (Sia domo grandiĝas)...

La sufiksoj IĜ e IG en esperanto estas kapdolorIGaj...

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-30 19:52:41

Ankaŭ por mi estas transitiveco malfacila, tamen mi ne kulpigas internacian lingvon, sed mian mallaboremon. Por bona esprimo de diversaj ideoj necesas kaj transitiveco kaj akuzativo kaj sufiksoj. Do mi konsilas al vi aŭ pli profunde studi la lingvon aŭ transiri al iu alia grupo. Reformi Esperanton estus stultaĵo.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-30 22:07:10

Stultaĵo estas konsili al mi kiu estas esperantisto jam de 30 jaroj plustudi la "internacian lingvon" !

Kia internacia lingvo estas tiu, kiu necesigas al plurlingva lingvoinstruisto, tradukisto kaj konferencinterpretisto pli ol 30 jaroj da studado ?!...

Sed ĉar vi ne vidas problemon en la enigmo pri i/igi/ĝi-finaĵoj eble vi vidos en la fakto ke ekzemple "bicikli" kaj "produkti" estas verboj al kiuj devas korespondi la agoj "biciklo" kaj "produkto"...

Bedaŭrinde (por vi) biciklo estas ilo kaj produkto, aĵo kaj tute ne agoj !!!

Oni devus havi : produkti > produkto > produktaĵo
Kaj : bicikli > biciklo > biciklilo...
Aŭ : biciklo > bicikliri > bicikliro...
Ĉar se biciklo estas maŝino, bicikli signifas esti biciklo !!!

Se oni volas el verbo derivi substantivon, oni ne povas en esperanto tion fari sen parkeri ĉiujn radikojn unuope por scii ĉu verba aŭ subtantiva aŭ adjektiva... Do kial la specifaj finaĵoj (a/e/i/o) ???

Kiun avantaĵon havas esperanto rilate gentajn lingvojn ??? Neniu !!! Kaj plue, ĝi estas ĥaosa... kaj, kio pli gravas por internacia helplingvo, senutile malsimpla...

Bonvolu rebati per argumentoj, ne propagande!...

bbc (Montri la profilon) 2009-majo-31 05:41:03

Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...
Nu, en mia denaska lingvo(kaj aliaj slavaj lingvoj) transitiveco ekzistas. Kaj mi ne vidas la problemon. Mi ne pensas, ke ĉi tio estas komplikaĵo.

Estas diferenco inter boligi kaj boli.

Mi bolas signifas(en la rusa lingvo), ke mi estas nerva, galhumora aŭ io simila. Ene mi ĉio ol bola akvo, konstante movis.

Tio ne estas komplikaĵo, sed nekutomeco por vi. Por mi nekutimeco estas artiklo "la", ĉar mi ne havas ĉi-lasta en mia gepatra lingvo. Vi pensas: "kiel esti sen ĝi", mi: "kial ĝi ekzistas".

Senegaùlo
Logika lingvo ne estas bona lingvo. Tro ligika estas malbona lingvo. Do ne serĉu logikon tie, kie ĝi ne devas esti.

$$$-i ne signifas esti $$$-o, tio signifas la plej kutima ago por radiko $$$.

Salo. La plej kutima ago estas agi sala, do mi salas ion.
Stutento. La plej kutima ago por studento estas ŝtudi, ŝtudi, ŝtudi kaj amuziĝi. Kio signifas ŝtudi, ŝtudi ,ŝtudi kaj amuziĝi? Esti studento! Do mi studentas.

Rohan (Montri la profilon) 2009-majo-31 05:44:52

Senegaulo:Kiun avantaĵon havas esperanto rilate gentajn lingvojn ??? Neniu !!! Kaj plue, ĝi estas ĥaosa... kaj, kio pli gravas por internacia helplingvo, senutile malsimpla...
Ĉu Esperanto estas senutile malfacila estas debatinde (mi mem ne konsentas).

Evidentas ke vi sufiĉe malkontentas pri Esperanto. Bone. Sed jen ĝentila propono: anstataŭ kritiki aspektojn de Esperanto (kiu, kiel la plimulto de E-istoj diras, ja havas kritikindaĵojn), bonvolu krei subteneblan alternativon al Esperanto. Elpensu la gramatikon kaj la vortprovizon de via nova radikale facila lingvo, elverku konvinkan broŝuron pri ĝi kaj publikigu ĉion ĉi tion rete kaj eksterrete.

Mi certas ke via broŝuro estos multe pli impona kaj alloga ol la Zamenhofa, pro la fakto ke vi estas lingvoinstruisto, tradukisto, kaj konferencinterpretisto.

Do tute ne malhastu! La mondo atendas vian projekton, kaj E-istoj atendas la solvon al la problema lingvo kiun ili devige eltenas, pro la manko de opcioj. Mi tute fidas ke sukceso troviĝas en via estonteco. Ek al la celo!

Reen al la supro