Съобщения: 12
Език: Esperanto
bbc (Покажи профила) 05 юни 2009, 09:04:37
Ekzemple, solvi problemon per sendi leteron.
Aŭ mi devas diri: solvi problemon per sendo de letero.
tommjames (Покажи профила) 05 юни 2009, 09:38:11
bbc:Ĉu mi rajtas uzi sufikson "per" kaj verbon?Mi dubas ĉu ekzistas strikta regulo pri tio, sed ŝajnas ke tia uzado kun la infinitiva verbo estas nekutima, tiel ke ĝi ne estas menciita en la paĝo pri per en PMEG.
Ekzemple, solvi problemon per sendi leteron.
Aŭ mi devas diri: solvi problemon per sendo de letero.
Sed tamen estas tie skribita..
PMEG:Ankaŭ ago aŭ kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:Kun la ekzemploj..
PMEG:Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj.Ankaŭ, serĉo ĉe http://tekstaro.com/ donas neniom da rezultoj por \\sper\\s[a-z]+i\\s regulesprima serĉo (entajpu tiun serĉesprimon por vidi la rezultojn ĉe la tekstaro paĝo)
Ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.
Sed alia serĉo por la "ado" formo donas multajn rezultojn, serĉu por \\sper\\s[a-z]+ado\\s
Ŝajnas do ke en via ekzemplo, "per sendado de letero" estas pli kutima formo.
bbc (Покажи профила) 05 юни 2009, 09:41:54
Ĉu estas diferenco inter sendo kaj sendado?
tommjames (Покажи профила) 05 юни 2009, 09:49:14
bbc:Dankon.Yes, sendo signifas unu sola ago, en kiu io sendiĝas, sendado signifas la agon ĝenerale, aŭ agon kiu daŭras longe/ripete.
Ĉu estas diferenco inter sendo kaj sendado?
Rilate al via frazo, la jenoj ekzempligas..
Mi solvis la problemon per sendo de letero
Komparu kun:
Sendado de leteroj povas solvi la problemojn
le_chaz (Покажи профила) 05 юни 2009, 11:42:36
bbc:Ĉu mi rajtas uzi sufikson "per" kaj verbon?Laŭ mi vi tute rajtas. Tiu uzo estas tre nekutima, sed perfekte laŭregula kaj sufiĉe bone komprenebla por tiu, kiu renkontas ĝin unuafoje. Mi foje uzas en miaj tradukoj.
Ekzemple, solvi problemon per sendi leteron.
Aŭ mi devas diri: solvi problemon per sendo de letero.
jchthys (Покажи профила) 05 юни 2009, 13:53:02
russ (Покажи профила) 08 юни 2009, 14:21:11
le_chaz (Покажи профила) 08 юни 2009, 21:14:45
russ:Koincide mi legas la libron "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec nuntempe; jen alia informo, el ĝi. Sur la 98a paĝo: "El prepozicioj povas stari antaŭ suplementa infinitivo sole POR, SEN, ANTAŬ OL, POST OL, ANSTATAŬ".Laŭ Pomego, ankaŭ "krom" apartenas al tiu listo, sed ne "per". Mi kredas, ke gramatikistoj ne mencias ĝin ĉar tiu uzo estas tre maloftega. Sed por mi, estas tre interese influi la evoluon de esperanto al tiu aŭ alia direkto. Tial mi ŝatas uzi maloftajn formojn se mi taksas ilin oportunaj kaj tuj kompreneblaj de ĉiuj
bbc (Покажи профила) 09 юни 2009, 16:46:06
Do ĉu vi pensas, ke tio estas kompreneble?
le_chaz (Покажи профила) 09 юни 2009, 18:02:12
bbc:le_chazJes. Ĉu ne por vi?
Do ĉu vi pensas, ke tio estas kompreneble?