訊息: 11
語言: Esperanto
crescence (顯示個人資料) 2009年6月11日下午4:02:26
- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
le_chaz (顯示個人資料) 2009年6月11日下午4:19:56
crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?Laŭ mi la respondo simplas: superas la lingvoj, kiuj estas portataj de la plej forta ekonomia potenco. Ankaŭ estas aliaj faktoroj, sed tiu ĉi estas dediciga.
- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
Ĝuste pri tio estas artikolo en la ĉi monata numero de "La Ondo de Esperanto". Se mi sukcesos retrovi la ekzempleron, kiun mi havis, mi sendos pliajn indikojn el ĝi
Fuzzy (顯示個人資料) 2009年6月12日上午9:31:45
crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?ĉar Francio rifuzis agnoski Esperanton kiel internacia lingvo ĉe Ligo de Nacioj en 1923 jaro
- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
Alie franca lingvo estus anstataŭita ne de la angla sed de Esperanto
Rogir (顯示個人資料) 2009年6月12日上午9:38:44
Fuzzy (顯示個人資料) 2009年6月12日上午9:49:13
Rogir:Kaj tiam la Ligo de nacioj estus pli forta, kaj povus antaŭhaltigi la duan mondmiliton, kaj ĉio estus bona. Ĉu?Jes!
gyrus (顯示個人資料) 2009年6月14日下午6:52:02
Heliogabalus (顯示個人資料) 2009年6月16日上午4:31:11
le_chaz (顯示個人資料) 2009年6月17日下午1:09:11
Ĝi prezentas la jenan tabelon, kiu vicigas lingvojn "laŭ la naciaj produktoj en la mondo":
- angla - 34,5%
- japana - 8,1%
- germana - 7,8%
- hispana - 7,1%
- ĉina - 5,3%/6,9%
- franca - 5,9%
- itala - 3,9%
- portugala - 2,8%
- rusa - 2,63%
- araba - 2,5%
- angla - 24,7%
- ĉina - 13,14/17,8%
- hispana - 7,2%
- japana - 6,0%
- germana - 4,5%
- franca - 3,6%
- portugala - 3,15%
- rusa - 3,07%
- araba - 2,84%
- itala - 2,61%
lietpol (顯示個人資料) 2009年6月18日上午8:56:04
Sed por respondi aliajn viajn demandojn:
> ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- Jes, antaŭ ĉio je la komenco de lernado.
>- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj >homoj ?
Nun jes, sed tiam, kiam la angla anstataŭis la francan, ĝi ne estis parolata de pli multaj loĝantoj de la mondo.
>- ĉu ĉar la politiko pri la lingvo, de >anglaj registaroj estis pli bona ol la
>francujpolitiko ?
Ĉu vi vere kredas je tio? El ĉiuj landoj en la mondo mi konas nur Francion, kie oni malferme parolas pri la fortigo de la rolo de sia lingvo en la mondo. Mi, persone, oponus tutan provon reigi la francan lingvon monda. Ne nur Esperanto, sed eĉ la angla estas (laŭ mia persona opinio) pli bona solvo. Eble.. mi ankaŭ preferus, ke tuta mondo parolu la litovan aŭ polan, sed mi ne scias, ĉu tio plaĉus al vi. Do, kial la franca kaj ne iu alia lingvo?
>- ĉu alia respondo ?
Jes! Rigardu, kio okazas nun kun la angla lingvo. Ĝi faciliĝas, malpuriĝas. Hodiaŭ la ĉiuj internaciaj konzernoj (ekz. IBM) kaj internaciaj organizacioj (ekz. la UE) uzas la anglan kiel pontan lingvon, sed inter iliaj reprezentantoj estas nur malmultaj anglalingvaj denaskaj parolantoj! Do, se oni legas iun anglalingvan dokumenton, oni povas esti certa, ke ĝi ne estis kontrolita de iu denaska anglalingva parolanto! En Novjorko, la simbola loko de la "usona imperieco" en la mondo, 48% da loĝantoj naskiĝis eksterlande!
Mi pensas, ke la francoj neniam permesis, ke alilandanoj "kontrolu" la kvaliton de la franca lingvo. Sed tio okazas nun kun la angla. Ĝi iĝas eble malpli bela, sed multe pli facila, vera "English Esperanto" aŭ "Pidgin English". Pro tio, ne eblas diri, ke la angla lingvo apartenas nur al angloj aŭ usonanoj, ĝi apartenas al tuta "globaligita" mondo.
AlejandroMendoza (顯示個人資料) 2009年7月14日上午4:21:56
le_chaz:ĉar la plej fortaj nacioj el mondo parolas la angla. Do ĝi Deviniĝis la lingua Franca de la mondo.crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?Laŭ mi la respondo simplas: superas la lingvoj, kiuj estas portataj de la plej forta ekonomia potenco. Ankaŭ estas aliaj faktoroj, sed tiu ĉi estas dediciga.
- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
Ĝuste pri tio estas artikolo en la ĉi monata numero de "La Ondo de Esperanto". Se mi sukcesos retrovi la ekzempleron, kiun mi havis, mi sendos pliajn indikojn el ĝi