Cerrado
Max. 500 mensajes.
Anekdotoj
de MikhailMarkeyev, 1 de julio de 2009
Aportes: 835
Idioma: Esperanto
StefKo (Mostrar perfil) 4 de enero de 2017 10:15:25
Moŝe aĉetis al si lakitajn ŝuojn, metis ilin kaj paradas antaŭ Salcja. Salcja ne rimarkas ilin. Moŝe, kolerita, iris en apudan ĉambron kaj forvestis sin, krom ŝuoj kaj revenis nuda. Nenia reago! Moŝe, kolerita, krias al edzino:
- Salcja, vi vidas!?
- Kion? – demandas Salcja – Mi vidas ĝin pendantan.
- Salcja, ĝi ne pendas, ĝi rigardas miajn novajn lakitajn ŝuojn!
- Oj Moŝe, vi aĉetu al si, bli bone, novan ĉapelon!
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 09:22:20
En anekdoto "Pro antisemitismo" estis eraro (nomo Kovalski anstataŭ nomo Malinovski) - nun forigita.
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 10:41:09
En sinagogo, ĥasido, aŭskultante rabenon, preĝadas pli kaj pli laŭte.
- Aŭskultu – flustras al li najbaro – ne kriu Javeon! Bonece vi atingos pli!
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 10:42:14
Goldman informas amikon:
- Vi scias – mi kontraktis kompanion kun Zilber.
- Kiel!? Ja vi ne havas monon nek posedaĵon!
- Jes, sed mi havas sperton.
- Do post kelkaj monatoj vi havos monon kaj Zilber sperton.
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 10:43:28
En Lvovo (urbo en olda Pollando, nun – Ukrainio) oni diradis:
- Kiam edzino ricevas nomon de edzo?
- En edziniĝtago.
- Kaj kiam edzo ricevas nomon de edzino?
- En antaŭtago de bankroto.
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 15:58:21
Moŝe demandas amikon:
- Aŭskultu Aron, ĉu vi kredas je Javeo?
- Ne, sed ĉiukaze mi pozas kredulon.
- Por ke?
- Ĉar se Javeo ne ekzistas oni estos: „dank’ al Javeo!”, dum se Javeo ekzistas, tiukaze – „timu antaŭ Javeo!”
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 16:06:37
Konfesiĝas kristano:
- Pastro, mi fraŭdis judon, ĉu tio estas peko?
- Ne, filo, tio estas miraklo…
StefKo (Mostrar perfil) 5 de enero de 2017 22:33:36
Instruisto demandas malgrandan Josek:
- Mi pruntprenas de tiu patro 100000 zlotojn (pola mono) i post tri monatoj mi redonis 23000. Kiom nun mi ŝuldas?
- 100000.
- Josek, vi ne scipovas kalkuli!
- Mi scipovas kalkuli sed vi, sinjoro, ne scipovas mian patron!
StefKo (Mostrar perfil) 6 de enero de 2017 13:00:45
Kandeloj estingiĝas… Sabatfesto finiĝas… Kunvenantoj parolas pri edukado infanojn, pri manko de edukado de nuna junularo… Ĝi aspektas terure!
Okdeka juda oldulino neas:
- Mi ne konsentas kun via opinio! La nuna junularo estas pli ĝentila ol pasinta! Mi memoras kiel, en pasinteco, mi trapasis straton, junuloj kroĉadis min, diradis malbelajn vortojn kaj faradis maldecajn propoziciojn. Kaj nun? Junuloj neniel min kroĉadas!
StefKo (Mostrar perfil) 6 de enero de 2017 22:01:47
Okazaĵo en stacia bufedo…
Maljuna izraelido, malgraŭ la judaj reguloj, havas tentegon al peco da rozkolora porka ŝinko, do turniĝas al bufedisto kaj parolas:
- Mi petas tiun pecon da salmo.
- Tio estas ŝinko, sinjoro - respondas la bufedisto.
- Kaj kiu demandas vin pri tio!?