前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Anekdotoj

貼文者: MikhailMarkeyev, 2009年7月1日

訊息: 835

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月4日上午10:15:25

Nerimarkema edzino (malnova juda anekdoto)

Moŝe aĉetis al si lakitajn ŝuojn, metis ilin kaj paradas antaŭ Salcja. Salcja ne rimarkas ilin. Moŝe, kolerita, iris en apudan ĉambron kaj forvestis sin, krom ŝuoj kaj revenis nuda. Nenia reago! Moŝe, kolerita, krias al edzino:
- Salcja, vi vidas!?
- Kion? – demandas Salcja – Mi vidas ĝin pendantan.
- Salcja, ĝi ne pendas, ĝi rigardas miajn novajn lakitajn ŝuojn!
- Oj Moŝe, vi aĉetu al si, bli bone, novan ĉapelon!

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日上午9:22:20

Korekto

En anekdoto "Pro antisemitismo" estis eraro (nomo Kovalski anstataŭ nomo Malinovski) - nun forigita.

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日上午10:41:09

Bonece vi atingos pli (malnova juda anekdoto)

En sinagogo, ĥasido, aŭskultante rabenon, preĝadas pli kaj pli laŭte.
- Aŭskultu – flustras al li najbaro – ne kriu Javeon! Bonece vi atingos pli!

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日上午10:42:14

Sperto anstataŭ mono (malnova juda anekdoto)

Goldman informas amikon:
- Vi scias – mi kontraktis kompanion kun Zilber.
- Kiel!? Ja vi ne havas monon nek posedaĵon!
- Jes, sed mi havas sperton.
- Do post kelkaj monatoj vi havos monon kaj Zilber sperton.

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日上午10:43:28

Kion faris judo antaŭ bankroto? (malnova juda anekdoto)

En Lvovo (urbo en olda Pollando, nun – Ukrainio) oni diradis:
- Kiam edzino ricevas nomon de edzo?
- En edziniĝtago.
- Kaj kiam edzo ricevas nomon de edzino?
- En antaŭtago de bankroto.

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日下午3:58:21

Sagaca Aron (malnova juda anekdoto)

Moŝe demandas amikon:
- Aŭskultu Aron, ĉu vi kredas je Javeo?
- Ne, sed ĉiukaze mi pozas kredulon.
- Por ke?
- Ĉar se Javeo ne ekzistas oni estos: „dank’ al Javeo!”, dum se Javeo ekzistas, tiukaze – „timu antaŭ Javeo!”

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日下午4:06:37

Kiam peko estas miraklo… (malnova juda anekdoto)

Konfesiĝas kristano:
- Pastro, mi fraŭdis judon, ĉu tio estas peko?
- Ne, filo, tio estas miraklo…

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月5日下午10:33:36

Bankista kalkulado (malnova juda anekdoto)

Instruisto demandas malgrandan Josek:
- Mi pruntprenas de tiu patro 100000 zlotojn (pola mono) i post tri monatoj mi redonis 23000. Kiom nun mi ŝuldas?
- 100000.
- Josek, vi ne scipovas kalkuli!
- Mi scipovas kalkuli sed vi, sinjoro, ne scipovas mian patron!

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月6日下午1:00:45

He, ĉi nuna junularo! (malnova juda anekdoto)

Kandeloj estingiĝas… Sabatfesto finiĝas… Kunvenantoj parolas pri edukado infanojn, pri manko de edukado de nuna junularo… Ĝi aspektas terure!
Okdeka juda oldulino neas:
- Mi ne konsentas kun via opinio! La nuna junularo estas pli ĝentila ol pasinta! Mi memoras kiel, en pasinteco, mi trapasis straton, junuloj kroĉadis min, diradis malbelajn vortojn kaj faradis maldecajn propoziciojn. Kaj nun? Junuloj neniel min kroĉadas!

StefKo (顯示個人資料) 2017年1月6日下午10:01:47

Ruza judo provas trompi Javeon... (malnova juda anekdoto)

Okazaĵo en stacia bufedo…
Maljuna izraelido, malgraŭ la judaj reguloj, havas tentegon al peco da rozkolora porka ŝinko, do turniĝas al bufedisto kaj parolas:
- Mi petas tiun pecon da salmo.
- Tio estas ŝinko, sinjoro - respondas la bufedisto.
- Kaj kiu demandas vin pri tio!?

回到上端