Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-29 07:33:31

Familia interparolado

Unu familio. La edzino gravediĝis.
– Fileto, ĉu vi volus fraĉjon aŭ franjon? – la patro demandas la filon.
– Paĉjo, ne faru min idioto. Estas tro malfrue por kontraŭstari, ĉu ne?

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-30 10:10:26

Amata nepeto

Nepo devoservanta en armeo sendis al sia avino pakaĵon. La avino elpakas, rigardas – grenado kaj papereto kun skribaĵo: “Avino, se vi tiros tiun ringeton mi ricevos du tagojn de libertempo”.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-31 08:01:41

Dusenca interparolo

En unu oficejon venas petento kaj demandas la sekretariinon:
– Ĉu la estro ricevas?
– Nu, li ne rifuzas…

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-01 20:49:42

Promenado estas bona je dormo

Sur koridoro de unu oficejo oficisto renkontas alian oficiston kaj demandas lin:
– Vi ankaŭ na povas dormiĝi?

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-02 08:26:32

Konata babilulo

Antaŭ longa tempo… Unu grafo, konata babilulo, rakontas pri unu el siaj multaj aventuroj...
– Iam, dum ĉasado, mi perdiĝis en arbarego. Subite mi rimarkis belan, grandan kapreolon. Mi mortigis ĝin unupafe. Ĉar mankis ajnaj helpantoj, mi devis helpi al mi mem. Mi prenis ĝin je la kruroj kaj surdorsigis – unu kruron dekstren, duan maldekstren…
Subite iu telefonas. La grafo eliris. Post kelkaj minutoj revenas…
– Kie mi interrompis?
– "Unu kruron dekstren, duan maldekstren…" – iu subdiras.
– Ĝuste! Mi jam rememoras – diras la grafo – Aĥ, tiuj rusinoj, kiaj virinoj ili estis!

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-03 16:57:23

“Mi tre volus vivi en Sovetio”

Moskva antaŭlernejo en Sovetunio. La edukistino demandas la infanojn:
– En kia lando infanoj havas plej belajn ludilojn?
– En Sovetio! – respondas la infanoj.
– Kaj en kia lando infanoj havas plej belajn vestojn?
– En Sovetio! – rerespondas la infanoj.
– Kaj en kia lando vivas plej feliĉaj homoj?
– En Sovetio! – refoje respondas la infanoj.
Subite la edukistino rimarkas ke unu infano staras en angulo kaj ploras.
– Vova, kial vi ploras? – ŝi demandas.
– Ĉar mi tre volus vivi en Sovetio…

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-04 06:34:26

Koŝmaro de gvidisto

Laborlaca paciento ĉe psikologo:
– De kelkaj monatoj persekutas min ia koŝmaro. Oni sonĝas al mi ke iu sekvas min.
– Kio vi estas profesie?
– Gvidisto.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-05 08:52:28

He, tiuj malnovaj tempoj!

Avo estas kun la nepo kaj spektas televidon. Subite la nepo alparolas avon:
– Avo, rakontu al mi refoje kiel infane vi devis trapaŝi duonĉambron por ŝanĝi televidilan kanalon…

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-07 08:47:12

Ebriula rezonado

Du ebriuloj sidas ĉe vendejo kaj drinkas. Unu levas kuŝantan apude gazeton kaj legas… Subite diras al la dua:
– Vi scias, oni skribas ke drinkado mallongigas vivon je duono.
– Tiaĵo!
– Kiom da jaroj vi havas nun?
– Tridek.
– Pripensu, se vi ne drinkadus, vi havus sesdek jarojn!

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-07 17:49:18

... kuŝantan apude gazeton

Reen al la supro