닫힘
글 500개 까지.
글: 835
언어: Esperanto
Zam_franca (프로필 보기) 2019년 10월 10일 오후 8:50:18
«Ŝake la reguloj estas senmovaj kaj la rezultoj estas neantaŭvideblaj. En rusa politiko estas tute malsama kutimo.» GK. Bonvolu ne uzi ŝakajn metaforojn. Vidu, povas esti vere malagrablaj.
Propagi la ideon ke gej-defenduloj kaj kontraŭrasismuloj estas ekstremistoj ne defendas tiujn batalojn.
En Francujo estas antaŭjuĝo kiu diras ke multe da rusoj estas rasistoj. Bonvolu gardi tion kiel antaŭjuĝo.
KatjaMcFlores (프로필 보기) 2019년 10월 11일 오전 8:38:57
Ho jes, mi memoras...
Iam antaŭe li estis ŝakluda ĉampiono, kiu poste, kiam aperis pli lertaj konkurantoj, verŝajne pro ĉagreno fariĝis ridinda politika grumblulo, kiun probable nur kelkaj "coqs gaulois" taksas serioze.
==========
- Слушай, Вась, а чего ты с Петькой больше в шахматы не играешь?
"Listen, Basile, why don’t you play chess with Pierre anymore?"
- Aŭskultu, Bazilo, kial vi ne plu ludas ŝakon kun Petro?
- Ну а ты сам хотел бы играть с человеком, который, когда проигрывает, ругается, бросается в тебя фигурами, бьёт тебя доской по голове?
"Well, would you like to play with a person who, when he loses, swears, throws at you the chess pieces, hits you on the head with the board?"
- Sed ĉu vi mem dezirus ludi kun homo, kiu, malgajninte, sakras, priĵetas vin per la ŝakpecoj, batas vian kapon per la ŝaktabulo?
- Нет, конечно...
"Certainly not..."
- Certe ne...
- Ну так вот и он не хочет.
" Well, he also doesn't want."
- Nu, ankaŭ li ne deziras.
StefKo (프로필 보기) 2019년 10월 11일 오후 5:16:27
Gepatroj kun filo ekiris cirken. La patro iris aĉeti dolĉaĵojn kaj tiam sur areno aperis elefanto…
– Panjo, kio estas tio! – ekkrias la mira fileto.
Surprizigita patrino respondas:
– Tio estas vosto de la elefanto.
La fileto plue krias:
– Ne! Tio sube de la vosto!
Embarasita patrino rediras:
– Tiooo… neniaĵo.
La patro revenas. Li forgesis aĉeti la drinkaĵojn do la patrino iras por aĉeti ilin…
– Paĉjo, kio estas tio? – demandas ree la fileto.
– Tio estas vosto de la elefanto.
– Ne! Tio sube de la vosto!
– La pisilo de la elefanto – respondas la patro.
– Kaj panjo diris ke tio estas neniaĵo.
La patro fiere etendiĝas en la brakseĝo kaj diras:
– Vi vidas, fileto, la paĉjo iome petoligis la panjon.
sergejm (프로필 보기) 2019년 10월 11일 오후 7:20:19
StefKo (프로필 보기) 2019년 10월 12일 오전 9:12:07
sergejm:Kio estas kodo?Mi pardonpetas, devis esti "vosto"! Mi miksis kun la itala "coda". Jam korektita.
Mi dankas, sergejm!
Zam_franca (프로필 보기) 2019년 10월 12일 오후 12:22:12
Esperanto estas tiom pli simpla ol "naturaj lingvoj".
sergejm (프로필 보기) 2019년 10월 12일 오후 12:27:11
Zam_franca (프로필 보기) 2019년 10월 12일 오후 12:31:03
글을 감추었습니다.
Zam_franca (프로필 보기) 2019년 10월 12일 오후 12:33:03
StefKo (프로필 보기) 2019년 10월 17일 오전 7:49:21
Policisto telefonas al komandantaro:
– Ekspedu iun kriminaliston, ĉi tie estas viktimo.
– Detaloj?
– Viro, ĉirkaŭ 30-jara, li ricevis ĉirkaŭ 30 batojn per tranĉilo ĉar li surpaŝis ĵuslavitan plankon.
– Ĉu vi arestis farinton?
– Neniel! La planko plue estas malseka…